Prut
El Vikipedio
| Prut | |
|---|---|
| Longeco | 953 km |
| Alteco de la fonto | m |
| Meznombra trafluo | m³/s |
| Akvokolekta areo | 27.500 km² |
| Alfluantoj | Ĉeremoŝ |
| Alfluas al | Danubo |
| Alteco de la enfluejo | m |
| Kategorio:Riveroj en Ukrainio | |
Prut (ukraine Прут) estas rivero longa 953 km, kiu fontas en Ukrainio, en regiono Ivano-Frankivsk, en la Nordorientaj Karpatoj, proksime al Hoverla. Ĝi trafluas Rumanion kaj Moldavion kaj alfluas la Danubon.
Ĝi estis konata en la antikvo kiel Pyretus kaj Porata. Inter 1918 kaj 1940 ĝi fluis preskaŭ tute en Rumanio. Nuntempe 711 km longa parto formas limon inter Rumanio kaj Moldavio.
La akvokolekta aero estas 27 500 km², el kiu 10 990km² troviĝas en Rumanio. La plej granda apudborda urbo estas la ukraina Ĉernivci (rumane: Cernăuţi). La rivero alfluas la Danubon inter la rumana urbo Galaţi kaj la ukraina urbo Reni.
