Nacia Litova Renaskiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Nacia Litova RenaskiĝoNacia Litova Reviviĝo (litove Lietuvių tautinis atgimimasLietuvių tautinis sąjūdis) estis periodo de la historio de Litovio en la 19-a jarcento en la epoko, kiam ĉefa parto de litov-loĝataj regionoj apartenis al la Rusia Imperio . Ĝi estis esprimita per la estiĝo de memdecido de la litovoj, kiuj kaŭzis formadon de la moderna litova nacio kaj kulminis per la restarigo de sendependa litova ŝtato. Inter la plej aktivaj partoprenantoj de la nacia reviviĝo estis Vincas Kudirka kaj Jonas Basanavičius. La periodo plejparte korespondis al la pliiĝo de romantika naciismo kaj aliaj naciaj reviviĝoj de 19a-jarcenta Eŭropo.

La reviviĝo estis antaŭita de mallonga periodo de la frua 19-a jarcento konata kiel "Ĵemajtia reviviĝo" gvidata de studentoj de la Vilna Universitato, inkluzive de Simonas Daukantas kaj Simonas Stanevičius. La plej freŝa litova nacia reviviĝo estas ligita al la evoluoj de la malfrua 20-a jarcento ankaŭ konataj kiel la Kantanta Revolucio.