Fajrorezista materialo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La fajrorezista materialorefrakta materialo estas tiu refraktara (PIV) materialo, kiuj - en publika opinio - eltenas plurcent celsius-gradojn. En la tekniko oni parolas pri ceramikaĵoj kaj aliaj materialoj, kiuj eltenas pli ol 600 °C. Laŭ difino de DIN 51 060, nur tiuj materialoj estas fajrorezistaj, kiuj estas pli ol SK 17, kiu egalas al ĉ. 1500 °C. Tiu temperatura limo gravas por dogano kaj mineja juro.

La ĉefkomponentoj de neorganikaj nemetalaj materialoj (ceramiko kaj vitro, glasceramiko, vitrofibroj kaj mineralfibroj) estas oksidoj kiel silicia oksido, aluminia oksido, magnezia oksido, kalcia oksido, cirkonia oksido (4) kaj krom-oksido (3). Pluaj gravaj elementoj estas la karbono (C) kaj silicia karbido (SiC). Krom tiuj gravas la refraktaj metaloj (molibdeno, volframo) kaj la alt-temperature fandiĝantaj platengrupaj metaloj (nobla metalo) kaj iliaj alojoj.

En la ĉiutaga parolo, oni nomas "fajrorezista vitro" (pli frue Jena vitro), kiu estas el borsilikata vitro, hodiaŭ el vitroceramiko.

Oni uzas fajrorezistan materialon en interna kovro de la kamena aperturo (ŝamoto), la vidfenestreton (plej ofte el vitroceramiko [Robax]) de la forno.