Aluminia oksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Strukturo de aluminia oksido
Strukturo de aluminia oksido
Aluminium oxide2.png

Aluminia oksido estas blanka pulvoro, en akvo ne solvebla. Ĝi havas la degelpunkton de 2050 °C. Ĝi solviĝas en acidoj kaj lesivoj ĉe estiĝo de aluminiaj saloj kaj aluminatoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

La produktado povas okazi per bruligo de aluminio kaj ardigo de aluminia hidroksido en alta temperaturo.

\mathrm{4Al + 3O_2 \Rightarrow 2Al_2O_3}\,\!
\mathrm{2Al(OH)_3 \Rightarrow Al_2O_3 + 3H_2O}\,\!

Dum la ardigo estiĝas unuafoje - ĉe 300 °C - AlO(OH), poste kubkrada gama-Al2O3, kiu transformiĝas super 1000 °C al heksagonala alfa-Al2O3. La alfa-modifo aperas ankaŭ en la naturo kiel mineralo: korundo.

La aluminia oksido estas bazmaterialo por la aluminia produktado, oni produktas en granda kvanto per lesivado de la baŭksito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]