Vitrofibro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
fasko da optikaj vitrofibroj

Vitrofibrojlumfibrojoptikaj fibroj estas longaj, maldikaj fibroj, kiuj konsistas el vitro. Por produktado de la vitrofibroj oni tiras fibrojn el fandita vitro.

La vitrofibroj uzatas kiel vitrofibra kablo por datenliverado, aŭ kiel teksaĵa fibro por varmo- kaj sonoizolado kaj kiel vitrofibrofortigita plastiko aŭ kiel ornamaĵo en vitrobetono. Ĝi estas kemie rezista, ne forbruligebla, elasta.

Enhavo

Historio de la vitrofibro [redakti]

El vitrofibroj oni jam produktis en la 18-a jarcento fajnan aŭ anĝelan hararon kiel ornamaĵon. Hermann Schuller fondis vitrofabrikon en la turingi-a Haselbach (1896), kie oni produktis unuafoje tekseblajn vitrofadenojn kun difinita diametro. La procezo estis patentita en la 1930-aj jaroj.

Eluzo de la optikaj proprecoj [redakti]

La vitrofibroj bone konduktas lumon, datenojn per efiko de tuta reflektado. En la cilindra vitrofibro, la lumo estas preskaŭ sen perdo plukondukata, tion helpas fotonaj kristaloj. La lumimpulso venas el eta lasero, kiu sendas diversajn informojn en formo de bitoj tra la vitrofibro. La vitrofibro povas liveri pli da bitokoj je sekundo ol kutima kuprofibro.

Arto [redakti]

vitrobetono, teksitaj, lumantaj vestoj, teksaĵoj

Eluzo de mekanikaj proprecoj [redakti]

La konvenajn proprecojn eluzas la aŭtomobila, aviadila, kosmoesplora industrioj. Ĝi firmigas ofte plastajn sportilojn.

Firmeco [redakti]

La granda firmeco de la vitrofibro – male al kompakta vitro – baziĝas je grandeca efiko.

Rigideco [redakti]

Vitrofibro havas amorfan strukturon, male al aramida fibrokarbona fibro. La vitrofibroj havas pro tio izotropajn mekanikajn proprecojn, ili estas elastaj.