Azoto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Azoto (aŭ nitrogeno, simbolita per N) estas senkolora, senodora, kaj sengusta gaso. Daniel Rutherford ĝin malkovris en 1772. Dum la termino azoto signifas etimologie "senigante vivon" (kontraŭe al la oksigeno, kiu permesas ĝin) en la grekan lingvon, la vorto nitrogeno signifas "farante kalian nitraton" en la grekan.

Sepdek kvin procentoj el la aero laŭ pezo, kaj 79% el la aero laŭ volumeno, estas la elemento azoto. Krom nitrogeno, la pura aero havas preskaŭ nur la gasojn oksigenon, argonon, akvan vaporon, kaj karbonan dioksidon.

Azoto troviĝas en protoplasmo, kaj en la histo de la plantoj kaj la animaloj. Ĝi estas komponanto de proteinoj. La plantoj akiras nitrogenon de nitrogenaj kombinaĵojn el la grundo. La animaloj akiras la nitrogenon kiam ili manĝas la plantojn. Kaj ni akiras nian azoton, kiam ni manĝas nian nutraĵon.

En naturo, la elemento nitrogeno pasas tra ciklo nomiĝita nitrogena ciklo.

La fulmo kombinas azoton kaj oksigenon por formi oksidojn en aero. La oksidoj falas al la grundo, tiam la plantoj povas utiligi la azoton, kaj iaj bakterioj produktas gasan azoton.

Azoto estas grava konsistaĵo de grasigaĵo.

Vidu ankaŭ:



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj