Merv
El Vikipedio
| Nacia Historia kaj Kultura Parko de la Antikva Merv* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Aera vidaĵo
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura | |
| Kriterioj | ii, iii | |
| Fonto | 886 | |
| Regiono** | Azio | |
| Koordinatoj | 37°42′3″N 62°10′39″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.70083 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.70083°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 1999 (n.k. Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Merv (perse: مرو), estas urbo hodiaŭ situanta en Turkmenio. Ĝi estis urbo-oazo tre grava en Centrazio ĉe la historia Silka vojo. Ĝi troviĝas proksime de Mary, Turkmenio. Pluraj strategiaj urboj ekzistis en tiu loko, kio estis tre grava por la kultura kaj politika interŝanĝo en tiu strategia loko. Dum la 12-a jarcento Merv estis por mallonga tempo la plej loĝata urbo de la mondo. La loko estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1999, nomante ĝin Nacia Historia kaj Kultura Parko de la Antikva Merv.