Duktileco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Duktileco (derivita de la latina ducere (tiri, konduki, gvidi)) estas la eco de materialo, multe deformiĝi je superstreno antaŭ ol ĝi fiaskas. Ekzemple vitro rompiĝas sen konstateblaj deformiĝoj; ŝtalo kontraŭe kapablas dilatiĝi je ĝis 25 % antaŭ ol disŝiriĝi.

Materialoj kun tiu eco en la konstrufako estas gravaj, ĉar portantaro je tro grandaj tensioj bone videble "anoncas" sian fiaskon antaŭ ol ĝi frakasiĝas. Ankaŭ en la aŭtomobilindustrio duktilaj materialoj estas serĉataj, ĉar aŭto kaze de akcidento deformiĝu, sed ne disŝiriĝu. Antaŭe duktileco estis sinonimo por forĝebleco. Duktilaj materialoj estas bone formeblaj malvarme: ekzemple per tirpremformado, fleksadostreĉado.

  • En la geologio oni uzas la nocion por petroj precipe de la malsupra kontinenta terkrusto, kiu sub tektonika steĉiĝo ne rompiĝeme, sed plastike deformiĝas.
  • Je la ekzamenado de bitumo oni fiksas provaĵon en tielnomatan duktilometron kaj distiras ĝin, ĝis kiam la tiel ekestanta bitumfadeno ŝiriĝas. La longeco de la fadeno je la momento de la ŝiriĝo nomiĝas duktileco de la bitumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rompo, Tenaceco, Metala ligo, Ŝirtenaceco, Rezisteco, Malmoleco, Denseco, Fandiĝotemperaturo, Eco de materialo, Deformiĝemo