Curie-punkto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sustanco Tc (K)
MnOFe2O3 573
Y3Fe5O12 560
Cu2MnIn 500
CrO2 386
MnAs 318
Gd 292
Au2MnAl 200
Dy 88
EuO 69
CrBr3 37
EuS 16,5
GdCl3 2,2
Sustanco Tc (K)
Co 1388
Fe 1043
Fe2B 1015
FeOFe2O3 858
NiOFe2O3 858
CuOFe2O3 728
MgOFe2O3 713
MnBi 630
Cu2MnAl 630
Ni 627
MnSb 587
MnB 578

Curie-punktoCurie-temperaturo T_{\rm{C}}\vartheta_{\rm{C}} (laŭ Pierre Curie) estas tiu temperaturo, super kiu iu substanco ne plu havas feromagnetan respektive feroelektran strukturon.


Specifa eco[redakti | redakti fonton]

Feromagneta substanco perdas sian magnetecon kiam varmigita trans la Curie-temperaturo. La Curie-punktoj por kelkaj substancoj troviĝas en la supra tabelo.

Super la Curie-punkto la magneteco ĝenerale sekvas la leĝon de Curie-Weiss:
\chi = \frac{C}{T - T_C} (kie C estas la Curie-konstanto).

Apliko[redakti | redakti fonton]

  • Priatento de magnetoj: Por ne perdi la magnetecon de magnetoj oni evitu troan varmiĝon, ĉar aparte la fortaj magnetoj (ekz-e NdFeB) havas tre malaltan Curie-punkton.
  • Datumstorado: En magnetoptikaj diskoj la magneta tavolo estas en iu punkto varmigita per lasero ĝis la Curie-temperaturo, por forviŝi la stokitan informon kaj skribi novajn datumojn. Remalvarmigante la magneta stato „frostiĝas“. La vermigo de konvenciaj (do, ne-magnetoptikaj) durdiskoj trans la Curie-punkton garantias 100%-an forviŝon de ĉiuj registritaj datumoj, sed tiu metodo de datumforviŝado aplikiĝas nur ĉe strikte sekretaj datumoj.
  • Temperaturregulilo en magnete kontrolita lutilo: La lutilo estas ŝaltita per magnetŝaltilo. Kiam la temperaturo sufiĉas, la feromagneto perdas sian magnetecon kaj - do - malŝaltas la lutilon. Kurento ne povas flui, ĝis la materialo malvarmiĝas sub la Curie-punkto kaj remagnetiĝas kaj refermas la ŝaltilon.
  • Paleomagnetismo: Kiam lafo eliras al la tersurfaco, ĝia temperaturo estas super la Curie-punkto. Kiam ĝi solidiĝas, la entenataj fero-mineraĵloj orientiĝas laŭ la tiam ekzistanta magneta kampo (do, kutime laŭ la termagneta kampo) kaj tiel montras ĝin konservita. Tiel oni eltrovis, ke dum la historio de la tero la termagneta kampo plurfoje fluktuis kaj inversiĝis.

Por scii pli[redakti | redakti fonton]

eksperimento:
fiziklibroj
  • Horst Stöcker: Taschenbuch der Physik, eldonejo Harry Deutsch, Frankfurt/M 2000, ISBN 3-8171-1628-4 (germane)
  • Charles Kittel: Introduction to Solid State Physics, eldonejo John Wiley and Sons, New York 1996, ISBN 978-0-471-11181-8 (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]