Magneto
| Tiu ĉi artikolo temas pri magnetisma objekto. “Magneto” havas ankaŭ alian signifon, vidu artikolon Magneto (ludo). |
Magneto estas objekto kiu havas magnetismon. La vorto devenas de la antikva greka “líthos mágnes” (λίθος μάγνης) kiu signifas “magnesia ŝtono”. Magnesio estas parto de Grekio kie magnetito estis antikve malkovrita.
Enhavo |
Magnetismo [redakti]
La magnetismo de magneto povas esti intrinsa konstanta eco de la materialo aŭ povas deveni de ekstera fonto, kiel elektromagnetismo.
Ecoj de magneto [redakti]
La tuj videblaj ecoj de magneto estas:
- altiri objektojn el fero aŭ el iaj materioj (kobalto, nikelo aŭ el tiel dirataj feromagneta substanco).
- altiri aŭ forpuŝi alian magneton.
- transdoni sian magnetan econ al fera peco, kiun oni frotas sur ĝi.
Magnetaj polusoj: norda kaj suda [redakti]
Oni ankaŭ povas vidi, ke la eco de magneto manifestiĝas en du (aŭ foje pli) difinaj punktoj, kiun oni nomos polusoj.
La du polusoj estas distingitaj de la direkto de la magneta flukso. En principo ĉi tiuj polusoj povus esti nomitaj iel ajn; ekzemple, kiel “+” kaj “−”, aŭ “A” Kaj “B”. Tamen, bazita sur la frua uzo de magnetoj en kompasoj, ili estas nomitaj la “norda poluso” (aŭ pli detale “nordserĉanta poluso”), “N”, kaj la “suda poluso” (aŭ “sudserĉanta poluso”), “S”, kun la norda poluso estanta la poluso kiu indikas norden (t.e. la poluso de magneto, kiu estas altirata al la tera Norda magneta poluso). Ĉar kontraŭaj polusoj allogas, la tera norda magnetpoluso estas sekve, de ĉi tiu difino, fizike magneta kampo suda poluso.[1][2][3] Kontraŭe, la tera Suda magneta poluso estas fizike la norda poluso de la magneta kampo.
Galerio [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://instruct.tri-c.edu/fgram/web/Mdipole.htm
http://geophysics.ou.edu/gravmag/mag_basic/mag_basic.html
http://hyperphysics.phy-astr.gsu.edu/hbase/hframe.html HyperPhysics E/M
http://www.arnoldmagnetics.com/mtc/index.htm Magneta Klerigado
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ http://www.kjmagnetics.com/glossary.asp K&J Magnetics, glossary
- ↑ Definition of north pole (of a magnet) at Merriam-Webster's Online Dictionary
- ↑ Earth's Magnetic Poles, Randy Russell, University Corporation for Atmospheric Research website

