Krisolo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Krisolo estas tas-forma ekipaĵo uzita por hejti materialojn al tre altaj temperaturoj. La ujo fariĝas de materialo kiu ne kemie reakcias kun la hejtata materialo.

Por fari laboratoriajn krisolojn, oni kutime uzas porcelanoninertan metalon, tiel kiel platenon, nikelon, aŭ zirkonion.

Industriaj krisoloj estas faritaj el aliaj materialoj. En la silicia industrio, la krisolo estas duobla; la ena krisolo estas farita el kvarco dum la ekstera krisolo estas farita el grafito. Oni devas fari la krisolon tiel ĉar kvarco moliĝas sub la fanda temperaturo de silico.