Dekliva ebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dekliva ebenaĵoklinita ebenaĵo en mekaniko estas ebena surfaco tiom klinita, ke ĝi nek horizontalas nek vertikalas. Deklivaj ebenaĵoj uziĝas por malpliigi la forton nenesan por levi pezan objekton. Ili laŭ la fizika terminaro apartenas al la simplaj maŝinoj.

Klarigo:
N = Normala forto kiu estas ortangula al la ebenaĵo
m = Maso de la objekto
g = Akcelo pro gravito
θ (theta) = angulo de kliniĝo de la ebenaĵo, mezurita kompare kun la horizontalo.
f = Frotado inter la objekto kaj la ebenaĵo, kiu bremsas la subengliton

Se ebenaĵo estas klinita je angulo θ de 45 gradoj, la vojo por levado de objektoj al 10 metroj da alteco altiĝas al vojo de 14,1 metroj sur la dekliva ebenaĵo - samtempe la forto necesa por levado reduktiĝas al 71 procentoj. Se la angulo de kliniĝo malgrandiĝas al 22,5 gradoj, la vojo por levado je 10 metroj da alteco sur la dekliva ebenaĵo sumiĝas je pli-malpli 22 metroj, kaj la forto necesa por levado reduktiĝas al pli-malpli 45 procentoj.

Inter la aplikoj de tiu simpla fizika principo estas ekzemple serpentoformaj stratoj sur montaj deklivoj, kiuj plilongigas la vojon de veturado kompare al rekta dekliva strato, sed malpligrandigas la stratan kliniĝon kaj faciligas la suprenveturon (tion ekzemple spertas biciklantoj, kiuj proprakorpe devas produkti la forton de antaŭenveturado). Alia apliko de la principo estas ramploj, do deklivaj vojoj ĉe konstruaĵoj, kiuj en modernaj domoj ankoraŭ uziĝas alternative al ŝtuparoj tie, kie ne nur piedirantoj, sed ankaŭ homoj kun aĉetoĉaroj, rulseĝojbicikloj atingu pli altan aŭ malaltan punkton doman - esence pli gravaj la ramploj tamen estis dum la antikva epoko, kiam nur per ili en konstruejoj de domoj kaj palacoj (aŭ ekzemple de la egiptaj piramidoj) pezaj ŝtonoj povis esti transportitaj al la cela alteco. Ankaŭ la sportaj disciplinoj de alpa skiado kaj skisaltado uzas la principon de dekliva ebenaĵo, por konverti la forton de gravito al rapido.