Tajĝiĉuano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Zhongwen.svg Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karakteroj.
Matena praktikado de tajĝiĉuano en Ŝanhajo.

Tajĝiĉuano (en la ĉina 太極拳 [tʰaitɕitɕʰyɛn] (pinjine tàijíquán, tradukebla kiel "tajĝia batalarto") -- foje mallongita kiel tajĝio) estas ĉina interna batalarto, kreita de Ĉang San Feng en 1247, kvankam verŝajne elementoj de la batalarto jam ekzistis antaŭe. La populareco de Tajĝiĉuano, kiu havas tutmonde milionojn da praktikantoj, kredeble havas jenajn kaŭzojn:

La ekzercado per tajĝiĉuano tre utilas al nia sano en maniero ne same oportune trovebla en aliaj sportoj. En okcidentaj landoj Tajĝiĉuano estas konata kiel malpeza sporto aŭ ĉina matena gimnastiko. Tajĝiĉuano konvenas por ĉiaj homoj, inkluzive de la maljunaj kaj malfortaj. La konstanta ekzercado kun malstreĉiĝo de korpo, koncentriĝo de spirito kaj mildaj movoj havas efikojn por akceli la funkcion de la nerva sistemo, teni la artikojn flekseblaj kaj plibonigi la funkcion de la interno de la korpo. Precipe ĝi multe helpas por kontraŭefiki hipertension, ulceron, kormalsanon, ftizon ktp.

Tajĝiĉuano estas sindefendeca batalarto kun siaj specialaj teknikoj, konate kiel unu el la internaj skoloj de ĉina batalarto, kiu kontrastas kun la pli konataj eksteraj. Multaj homoj, precipe junuloj, interesiĝas pri tiu ĉi batalarto, ili lernas kiel resti en bona ekvilibro dum movado, kiel lerte uzi sian forton.

Tajĝiĉuano povas esti kiel simbolo de ĉina kulturo. Ĝi estis elfarita surbaze de ĉina tradicia kulturo dum miloj da jaroj. Pere de lernado de tajĝiĉuano oni povas pli bone kompreni ĉinajn kulturon kaj popolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]