Tajĝiĉuano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo enhavas ĉinan tekston.
Sen taŭgaj subteniloj vi povas vidi demandsignojn, kvadratojn aŭ aliajn signojn anstataŭ ĉinaj karaktroj.
Tajĝiĉuano
Ĉinaj luktartoj
Ĉinaj luktartoj
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Matena praktikado de tajĝiĉuano en Ŝanhajo.

Tajĝiĉŭano [IFA: taj dZi tSjwano] mallongita kiel tajĝio — foje ankaŭ tajĉŭano (en la ĉina 太極拳 [tʰaitɕitɕʰyɛn] (pinjine tàijíquán, tradukebla kiel "tajĝia batalarto" aŭ "senlima batalarto") estas ĉina interna batalarto, kreita de Ĝang San Feng en la 13a jarcento, kvankam verŝajne elementoj de la batalarto jam ekzistis antaŭe. La populareco de Tajĝiĉuano, kiu havas tutmonde milionojn da praktikantoj, kredeble havas jenajn kaŭzojn:

La ekzercado per tajĝiĉŭano tre utilas al nia sano en maniero ne same oportune trovebla en aliaj sportoj. En okcidentaj landoj Tajĝiĉŭano estas konata kiel malpeza sporto aŭ ĉina matena gimnastiko. Tajĝiĉŭano konvenas por ĉiaj homoj, inkluzive de la maljunaj kaj malfortaj. La konstanta ekzercado kun malstreĉiĝo de korpo, koncentriĝo de spirito kaj mildaj movoj havas efikojn por akceli la funkcion de la nerva sistemo, teni la artikojn flekseblaj kaj plibonigi la funkcion de la interno de la korpo. Precipe ĝi multe helpas por kontraŭefiki hipertension, ulceron, kormalsanon, ftizon ktp.

Tajĝiĉŭano estas sindefendeca batalarto kun siaj specialaj teknikoj, konate kiel unu el la internaj skoloj de ĉina batalarto, kiu kontrastas kun la pli konataj eksteraj. Multaj homoj, precipe junuloj, interesiĝas pri tiu ĉi batalarto, ili lernas kiel resti en bona ekvilibro dum movado, kiel lerte uzi sian forton.

Tajĝiĉŭano povas esti kiel simbolo de ĉina kulturo. Ĝi estis elfarita surbaze de ĉina tradicia kulturo dum miloj da jaroj. Pere de lernado de tajĝiĉŭano oni povas pli bone kompreni ĉinajn kulturon kaj popolon.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Gimnastiko subĉiela en Dongguano, Ĉinio. Oktobro 2014.

La ideo de la Tajĝio ("senfine nesuperebla"), kontraste kun Wuĝi ("sen supro"), aperas kaj en Taoisma kaj en Konfucea Ĉinaj filozofioj, en kiuj ĝi simbolas la unuiĝon[1] de Jin kaj Jang en unu plej altan, simbolata de la taijitu simbolo ☯. La teorio kaj praktiko de tajĝiĉŭano evoluis laŭ multaj Ĉinaj filozofiaj principoj, inkluzive tiujn de Taoismo kaj Konfuceismo.

Tajĝiĉŭanaj ekzercoj enhavas kvin partojn: taolu (unuhomaj mano- kaj batalilo- rutinoj/poziciaroj/formoj), neigong kaj qigong (spirado, movado kaj konsciigaj ekzercoj kaj meditado), tuishou (ekzercoj por kultivi la respondokapablon) kaj sanshou (memdefendaj rimedoj). Vaste konata pro ĝiaj malrapidaj movoj, pluraj tajĝiĉŭano-stiloj (inter kiuj estas la tri plej popularaj – Jang, Ŭu, kaj Ĉen) – havas aldonajn formojn pli rapide faratajn. Kelkaj tradiciaj tajĝiĉŭano-skoloj instruas partner-ekzercojn, kiujn oni nomas tuishou ("puŝantaj manoj"), kaj batalutiloj de la movojn de la taolu (movaro/pozaro/poziciaro).

En Ĉinio, tajĝiĉŭanon inkluziviĝas en la Ŭudanga grupo de batalartoj[2] – tio estas, la batalartoj kiuj utilas ĉefe internan forton.[3] Malgraŭ ke la nomo Wudang sugestas, ke ĉi tiuj artoj originis en la Wudang montaro, ĝi simple uziĝas por distingi la kapablojn, teoriojn, kaj praktikojn de neijia ("internaj artoj") de tiuj de la Shaolina grupiĝo, waijia ("malmolaj" aŭ "eksteraj") batalarto-stiloj.[4]

Ekde la komenco de la vasta propagandado pri la sano-kultivaj trajtoj de tajĝiĉŭano fare de Yang Shaohou, Yang Chengfu, Wu Chien-ch'uan, kaj Sun Lutang en la frua 20a jarcento,[5] multaj homoj, kiujn ne (aŭ malmulte) interesas la batalado, pro ĝia helpo pri sano-kultivado.[6]

Diriĝas, ke per koncentriĝo de la menso sole sur la movoj de la movaro helpas atingi trankvilan kaj klaran menso-staton. Krom la ĝeneralaj sano-pliboniĝo kaj malstreĉiĝo kiun oni atribuas al tajĝiĉŭano, oni ankaŭ instruas tradiciajn ĉinajn kurac-artajn temojn al alt-nivelaj tajĝiĉŭano-studentoj en kelkaj tradiciaj lernejoj.[7]

En kelkaj aliaj batalartoj estas devige, ke la studentoj portu uniformon dum ekzerciĝo/praktiko. Ĝenerale, uniformo ne estas deviga ĉe tajĝiĉŭanaj lernejoj, sed kaj tradiciaj kaj modernaj instruistoj ofte rekomendas malstreĉajn, komfortajn vestojn kaj plat-plandumajn ŝuojn.[8][9]

La "Tajĝiĉŭanaj Klasikaj Verkoj", verkaro de tradiciaj mastroj, priskribas la korpajn tekikojn de tajĝiĉŭano. La teknikoj inkluzivas la utilon de levpovo tra la artikoj surbaze de kunordigo kaj malstreĉiĝo, anstataŭ ol muskola streĉiĝo, por neŭtraligi, cedi, aŭ komenci atakojn. La lerno-proceso pri la produktado de tiu levopovo okazas per malrapida, ripeta laboro, kiu malrapide pliigas, kiu malfermas la internan cirkuliĝon (spirado, korpa varmo, sango, limfo, peristalto, ktp.).

Historio kaj Stiloj[redakti | redakti fonton]

Estas kvin ĉefaj stiloj de tajĝiĉuano, ĉiu nomita laŭ la Ĉina familio, de kiu ĝi originis:

Tio estas la ordo laŭ la aĝo de la kreintoj. Laŭ populareco (numero da praktikantoj) la ordo estas Jang, Wu, Ĉen, Sun, kaj Wu/Hao.[4] La ĉefaj familiaj stiloj kunpartas grandan parton de la baza teorio, sed diferencas en instru- kaj ekzerco- rimedoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cheng Man-ch'ing. (1993) Cheng-Tzu's Thirteen Treatises on T'ai Chi Ch'uan. North Atlantic Books, p. 21. ISBN 978-0-938190-45-5.
  2. Sun Lu Tang. (2000) Xing Yi Quan Xue. Unique Publications, p. 3. ISBN 0-86568-185-6.
  3. Ranne, Nabil. Internal power in Taijiquan. CTND. Alirita 2011-01-01.
  4. 4,0 4,1 (2007) “Taijiquan and Taoism from Religion to Martial Art and Martial Art to Religion”, Journal of Asian Martial Arts 16 (4). 
  5. Wile, Douglas. (1995) Lost T'ai-chi Classics from the Late Ch'ing Dynasty (Chinese Philosophy and Culture). State University of New York Press. ISBN 978-0-7914-2654-8.Ŝablono:Page needed
  6. Morris, Kelly (1999). “T'ai Chi gently reduces blood pressure in elderly”, The Lancet 353 (9156), p. 904. doi:10.1016/S0140-6736(05)75012-1. 
  7. Wu, Kung-tsao. (2006) Wu Family T'ai Chi Ch'uan (吳家太極拳). Chien-ch’uan T’ai-chi Ch’uan Association. ISBN 0-9780499-0-X.Ŝablono:Page needed
  8. Lam, Dr. Paul. What should I wear to practice Tai Chi?. Tai Chi for Health Institute. Alirita 2014-12-29.
  9. Fu, Zhongwen. (2006-06-09) Mastering Yang Style Taijiquan, Louis Swaim, Berkeley, California: Blue Snake Books. ISBN 1-58394-152-5.Ŝablono:Page needed[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]