Hai Phong
Hai Phong aŭ Hải Phòng estas metropolo, universitata urbo, la 3-a plej granda urbo de Vjetnamio. La loknomo signifas: "Marborda defendo".
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 20°51′00″N 106°41′00″O / 20.85°N, 106.683333°OKoordinatoj: 20°51′00″N 106°41′00″O / 20.85°N, 106.683333°O
- Areo: km²
- Supermara alteco: 0-1 m
- Loĝantaro: 847,058 en 2009
- Horzono: UTC +7
- Aŭtokodo:
- Poŝtkodo: 350000
- Telefonkodo: 31
Situo [redakti]
Hai Phong situas sur ebenaĵo ĉe enfluo de rivero Cam laŭ Sudĉina Maro en la nor-orienta parto de la lando. Hanojo troviĝas 100 km-ojn.
Historio [redakti]
Hai Phong estis originale fondita fare de Lê Chân, la ina generalo de vjetnama revolucio kontraŭ la ĉinoj en la jaro 43. La urbo seninterrompe estis grava havenurbo kaj komercejo. Dum la franca erao ĝi estis ankaŭ mararmea bazo de Hindoĉinio. En 1881 pro ŝtormo 300,000 urbanoj mortis. Dum la 2-a mondmilito la japanoj bombardis, poste okupis la urbon. En 1946 francaj militŝipoj atakis Hai Phong-on, sekve militado komenciĝis inter francoj kaj vjetnamianoj. Usonaj aviadiloj bombardis la urbon en 1972. Post la sekvaj pacaj tempoj Hai Phong iĝis ankaŭ industria urbo.
Klimato [redakti]
Averaĝe estas 24 °C. La pluvokvanto estas jare po 1700 mm.
Trafiko [redakti]
Hai Phong havas flughavenon kaj havenon. La fervojo konstruiĝis dum la franca erao. Enurbe aŭtobusoj trafikas.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika katedralo
- Nacia parko Cat Ba
- operdomo
- pagodo
Ĝemelurboj [redakti]
Tianjin, Ĉinio (1999)
Đà Nẵng, Vjetnamio
Inĉon, Sud-Koreio (1997)
Sankt-Petersburgo, Rusio (2008)
Seattle, Usono (1996)
Vladivostok, Rusio

