Inĉono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Inĉono
Inĉono (Koreio)
DEC
Red pog.svg
Korea alfabeto 인천 광역시
Ĉina skribo 仁川廣域市
Reviziita transskribo Incheon Gwangyeoksi
McCune-Reischauer Inch'ŏn Kwangyŏksi
Esperanta transskribo Inĉon Kŭangjokŝi
v  d  r
Information icon.svg

Inĉono[1] (koree 인천, Incheon) estas milionurbo, universitata urbo, marhaveno kaj la tria plej granda urbo en Sud-Koreio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Inĉono troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Flava Maro en nordokcidenta parto de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis en 475. La nuna loknomo uziĝas ekde 1413. La moderna haveno fondiĝis en 1883. En 1950 granda batalo okakis por la urbo. En 2007 Inĉono deklaris sin "angla urbo", ĉar la urbo bezonas parolantojn de la angla lingvo. Tio estas moderna lingvolerna kampanjo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Inĉono havas kontinentan klimaton. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-septembro. Tiam la temperaturo varias inter 20-28 °C, en vintro tio estas sub frostopunkto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Inĉon havas internacian flughavenon (konata kiel "Seulo") kaj grandan havenon. La kontaktoj trajne kaj voje estas bonaj. En la urbo metroo kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Placo en Inĉono

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV