Flago de Palaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3:5

La nacia flago de Palaŭo estis adoptita la 1-an de januaro 1981. Kiam la insularo apartiĝis de la Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj ĝi adoptis tiun flagon. Ofta kun aliaj pacifikaj insuloj, blua estas la koloro uzita por reprezenti la oceanon kaj la lokon de la nacio ene de ĝi. Dum tio similigas la flagon de Palaŭo kun la Federacio de Mikronezio kaj aliaj najbaraj insularoj, la centra disko sur la flago estas simila al tiu de la flago de Bangladeŝo (kaj ankaŭ al la flago de Japanio), sed en tiu kazo ĝi reprezentas la lunon anstataŭ la suno. La nuna flago estis lanĉita en 1981 kiam Palaŭo iĝis respubliko.

Antaŭe, la flago de Pacifikaj Insuloj estis levita komune kun la falgoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj de Usono. La tre simpla dizajno de la flago malpruvas la profundon de signifo atribuita al ĝi. La klarigo por la elekto de koloroj estas fiksiĝinta en la historio de palaŭanoj. La helbluo de la kampo, simbolo de Pacifiko, estas reprezentado de la transiro de eksterlanda regado al aŭtonomio. La ora disko, kiu sidas iomete de centro direkte al la hisflanko, reprezentas la plenlunon. La palaŭanoj konsideras la plenlunon esti la optimuma tempo por homa agado. En tiu tempo de la monato, festadoj, rikoltadoj, semadoj, fiŝkaptado, arb-faligado, kaj la ĉizado de tradiciaj kanuoj estas aranĝitaj. La luno estas simbolo de paco, amo, kaj trankvilo.

Futaranosuke Nagoŝi (名越二荒之助), japana profesoro kiu studas internaciajn rilatojn, faris mencion de verŝajna rilato inter flago de Palaŭo kaj tiu de Japanio. Laŭ lia ideo, la ĉeftemo de la luno estas speco de omaĝo al la Altiĝanta-sunoflago kaj priskribas la simbolon de amikeco inter Palaŭo kaj Japanio.