Flago de Niuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7:4

La flago de Niuo estis adoptita en 1975. Ĝi havas la Union Jack en supra maldekstraflanka angulo kun stelo en la mezo de la Union Jack kaj kvar steloj formantaj diamanton ĉirkaŭ ĝi. Ĝi estas tre nekutima por flago surbaze de dizajno de brita flago, havante ne nur flavan fonon, sed ankaŭ la Union Jack en la kantono. La flavo laŭdire reprezentas la "varmecon kaj amikecon inter Niuo kaj Nov-Zelando".