Brita pundo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
£

La Brita pundo estas la monunuo de Britio.

La brita pundo, ankaŭ nomita la sterlinga pundo (angle: Pound sterling [paŭnd STERling]), laŭ la normo ISO 4217 havas la valuto-kodon GBP. Ĝia simbolo estas £ (kodo deksesuma A3 en unikodo), malofte ankaŭ L, aŭ Ł). La £ simbolo preskaŭ ĉiam antaŭas la numeron, ekz. £ 5.00 (kvin pundoj). La simbolo devenas el la latina vorto libra, en Esperanto "pundo".

Unu pundo egalas al 100 pencoj, kies mallongigo estas (minuskla) p. (Angle: penny [PENi], pluralo pence [pens penc]). En la kimra lingvo, la mallongigo estas (minuskle) c (kimre ceiniog).

[redaktu] Monbiletoj

Monbiletoj ekzistas en valoro de £5, £10, £20 kaj £50. La naciaj bankoj de Skotlando kaj Nord-Irlando eldonas siajn proprajn bankbiletojn, sed ili teorie ne estas laŭleĝaj pagiloj.

[redaktu] Moneroj

Brita pundomonero, kimra dorso
Brita pundomonero, kimra dorso

Moneroj ekzistas en valoro de 1p, 2p, 5p, 10p, 20p, 50p, £1 kaj £2. Ankaŭ moneroj de 25p kaj £5 stampiĝas, ĉefe okaze de memorfestaĵoj, kaj ili estas laŭleĝaj pagiloj. La moneroj de 20p kaj la 50p estas rimarkindaj, havantaj 7 kurbajn flankojn.

[redaktu] Retaj ligiloj

•  (angle) Bildoj de preskaŭ ĉiuj britaj moneroj.