William Pitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
William Pitt

William PITT la pli juna (1759-1806) estis brita ŝtatviro, gvidanto de la novaj torioj, dua filo de William Pitt (pli maljuna). Li estis ĉefministro de Britio dufoje (de 1783 ĝis 1801 kaj de 1804 ĝis 1806) kaj reprezentis ĉefe la interesojn de la kolonioj, la bankoj kaj la komercistoj.

Li tiris en 1784 sub ŝtata kontrolo la Britan Orient-Indian Asocion. Li forte subtenis malamikojn de Francio, malamikojn de la franca revolucio kaj poste Napoleono. Li subpremis la demokratiajn protestojn (ekz. la matrosa ribelo de 1797), limigis la gazetan kaj kunvenan liberecon, subbatis la ribelon de Irlando en 1798 kaj deklarigis unuiĝon de Grand-Britio kaj Irlando. Tio signifis ĉesigon de la irlanda parlamento.

Li abdikis post la malvenko de Aŭŝterlic (Austerlitz).