Diskuto:Reĝlando de Granda Britio
Titolo[redakti fonton]
Jen plia ekzemplo de lingva interfero, ĉikaze kun la angla. Do, la vorteto "de" estas superflua en la titolo. Tial mi proponas alinomigon al Reĝlando Granda Britio. --Tlustulimu (diskuto) 07:29, 16 Jun. 2014 (UTC)
- Bedaŭrinde la paĝo de la Akademio de Esperanto pri landnomoj ne enhavas ion pri tio: Rekomendo de la Akademio. En Nova PIV, el 2002, sur paĝo 173, kapvorto "brito" troviĝas la esprimo "Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britujo kaj Nord-Irlando". Sed ĝi rilatas al la hodiaŭa ŝtato! Ĉu iu havas proponon por la titolo? Se jes, bonvolu unue skribi ĝin ĉi tie, antaŭ ol okazus iu ŝanĝo de la titolo. --Tlustulimu (diskuto) 09:21, 16 Jun. 2014 (UTC)