Hampton Court

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hampton Court
Hampton Court Palace
dommuzeo • palacoteatrejo • independent museum
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Situo Richmond upon Thames
Adreso Hampton Court Palace, East Molesey KT8 9AU
Poŝtkodo KT8 9AU
Konstrustilo(j) Tudorstilo • Baroko vd
Estiĝo 1515
Koordinatoj 51° 24′ 12″ N, 0° 20′ 15″ U (mapo)51.4034-0.33749900000001Koordinatoj: 51° 24′ 12″ N, 0° 20′ 15″ U (mapo)
Hampton Court (Granda Londono)
Hampton Court (Granda Londono)
DEC
Hampton Court
Hampton Court
Situo de Hampton Court
Map
Hampton Court
Retpaĝo https://www.hrp.org.uk/hampton-court-palace/
vdr
Hampton Court

Hampton Court, palaco okcidente de Londono.

Kardinalo Thomas Wolsey konstruis ĝin por si mem de 1515 al 1521. La reĝo Henriko la 8-a proprigis ĝin al si en 1525, kvankam la kardinalo daŭre loĝis tie. Post la falo de Wolsey en 1529 Henriko faris grandajn ŝanĝojn al la konstruaĵo, inkl. la aldonon de la Granda Halo - la lasta mezepok-stila reĝa halo en Anglio.

En 1604 la reĝo Jakobo la 1-a okazigis tie gravajn diskutojn kun la puritanoj: ne sekvis akordo, tamen de la konferenco rezultis la decido fari novan oficialan tradukon de la Biblio - "La Biblio de Reĝo Jakobo", kiu influegis la anglajn lingvon kaj literaturon.

Dum la rego de Vilhelmo la 3-a kaj Maria la 2-a, konstruiĝis novaj aloj. Post la morto de Maria, Vilhelmo perdis intereson pri la projekto. Tamen estis en la parko de Hampton Court ke Vilhelmo falis de sia ĉevalo, tio kio kaŭzis lian morton.

Hampton Court estas unu el la plej vizitataj konstruaĵoj de Britio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]