Tolueno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tolueno
Sintezo de tolueno
Reakcio de tolueno kun bromo
La metabolo de tolueno

Tolueno, toluolo, metil-benzolo estas aromata hidrokarbono, bazmaterialo por multaj industriaj kombinaĵoj. Ĝia kemia fomulo estas C6H5CH3.

Ĝi formas 15–20% de la malpeza oleo. Oni povas produkti ĝin el terkarba gudro, sed plej ofte oni produktas per katalitika reformado de krudbezino.

Oni uzas ĝin por produktado de trinitro-toluolo (TNT), benzoeacido, saĥarino, kolorigaĵoj, fotokemiaĵoj kaj medikamentoj. Ĝi estas uzata ankaŭ kiel solvenzo kaj frot-malpliiga aldonaĵo ĉe aviadiloj.

La pura tolueno estas senkolora, flamebla, venena likvo kun degelpunkto de –95 °C, boilpunkto de 110,6 °C. Ĝi solviĝas en ĉiu organika kemiaĵo kaj ne en akvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]