Bart Somers

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bart Somers (Meĥleno, 12-an de majo 1964), estas Flandra politikisto de la partio Vlaamse Liberalen en Democraten.

Li komencis sian karieron ĉe la partio Volksunie. Kune kun interalie Jaak Gabriëls li aliĝis poste la Vlaamse Liberalen en Democraten kiam oni fondis ĉi tiun partion. Sufiĉe rapide li iĝis proparolanto de Guy Verhofstadt. En 1999 li iĝis popola reprezentanto kaj en 2001 urbestro de Meĥleno.

En la jaro 2003 li postsekvis Patrick Dewael kiel ministroprezidento de Flandrio. En decembro 2004 li iĝis prezidanto de la partio VLD.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo