Kettwig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elaera foto de Kettwig kun rigardo orienten
Urboblazono de Kettwig ĝis 1975

Kettwig, tuj apud la rivero Ruhr, nun estas la plej juna kaj plej sudokcidenta urboparto de la urbo Essen, Germanio. Ĝi havas la plej grandan teritorion el ĉiuj 50 urbopartoj de Essen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo el 1640 de Blaeu
Komunuma parto „Vor der Brücke“, maldekstre St. Joseph
Malnova stacidomo de Kettwig en 1905

La Ruhr-ponto de Kettwig estis unuafoje menciita en 1282. La rivera transirejo estis akre pribatalata en la tridekjara milito. La komunumo Kettwig – norde de Ruhr – ĝis 1802 apartenis al monaĥejo Werden, estis administrata ekde 1802 ĝis 1806 de Prusio, iris ĝis 1814 al Duklando Berg, ekde 1814 ĝi estis denove prusa, komence en la distrikto Duisburg, poste en la distrikto Essen (ĝis 1-a de aŭgusto 1929). Ekde 1857 Kettwig estis memstara urbo.

En la jaro 1929 urbo Kettwig estis alordigita en la distrikton Düsseldorf-Mettmann, ĉar per la eksterdistrikteco de Essen la distrikto estis malfondita. La suda parto – Kettwig vor der Brücke (Kettwig antaŭ la ponto) – ĝis 1806 apartena al Duklando Berg, tiam ĝis 1814 apartena al grandduklando Berg sub franca regado, poste prusa en la distrikto Duseldorfo – nur la 15-an de majo 1930 fariĝis urboparto de Kettwig. La iama reglando Oefte apartenis ekde 1815 ĝis 1930 al distrikto Mettmann kaj la 1-an de aprilo 1936 Heiligenhaus transcedis ĝin al Kettwig.

Ĉar Kettwig, nur pregita de tukindustrio, ne loĝigis militdecidan industrion, la aliancanaj bombadoj dum la dua mondmilito plejparte ne damaĝis ĝin. Tiel konserviĝis plejparte la historia malnova urbo kun multaj trabfakaj domoj, kvankam oni ankaŭ tie inter 1975 kaj 1977 kadre de la novformado de Schulstraße kaj Bürgermeister-Fiedler-Platz malkonstruis kelkajn sendifektajn trabfakajn domojn – inter ili la gastejo „Zum Treppchen“.

La 1-an de januaro 1975 urbo Kettwig malgraŭ amasa protesto deflanke de la loĝantaro estis enurbigita en la urbon Essen, forlasante la distrikton Düsseldorf-Mettmann; la plej okcidenta urboparto de Kettwig, Mintard, iris al Mülheim ĉe Ruhr. Plebisciton, en 1996 realigita en Kettwig, kiu subtenate de preskaŭ 55 elcentoj de la civitanoj postulis la restarigon de la urbo kaj reeniĝo en la distrikton Mettmann, rifuzis la landa registaro de Nordrejn-Vestfalio en aŭtuno 1997.

La enkomunumigo okazinta en 1975 ne tuŝis la apartenecon de Kettwig al ĉefepiskopujo Kolonjo. Simile estas je la plejparte protestanta loĝantaro (ĉ. 58 elcentoj) de Kettwig, kiu apartenas al la eklezia distrikto Mülheim ĉe Ruhr. Kettwig ankaŭ plutenis sian propran telefonan antaŭkodon (02144), ŝanĝitan 1978 en (02054), kaj la nomojn de siaj stacidomoj „Kettwig“ (anstataŭ „Essen-Kettwig“) kaj „Kettwig Stausee“.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Kettwig

Urbestroj de la memstara Kettwig[redakti | redakti fonton]

  • 01.09.1808–31.12.1822: Franz Arnold Alexander Freiherr von dem Bottlenberg, gen. von Schirp
  • 01.04.1823–30.09.1843: Theodor Märcker
  • 01.10.1843–20.09.1844: Heinrich von Rosenthal
  • 15.10.1844–21.09.1858: Johann Wilhelm Kron
  • 17.01.1859–27.11.1871: Karl Zoernach
  • 28.11.1871–04.01.1877: Emil Pahlke
  • 23.04.1877–24.11.1884: Karl Haverkamp
  • 28.06.1885–31.08.1902: Karl Eduard Göring
  • 09.10.1902–19.09.1905: Friedrich Bleek
  • 21.12.1905–30.04.1910: Alexander Bleymüller
  • 03.05.1910–14.08.1914: Wilhelm Thiemann
  • 15.01.1917–31.03.1931: Andreas Hopmann
  • 13.05.1931–11.04.1933: Dr.jur.Friedrich Ulrich
  • 24.04.1933–12.02.1940: Wilhelm Klemm
  • 01.04.1940–11.10.1940: Hans Karl Wernicke
  • 12.10.1940–08.03.1941: Friedrich Wilhelm Hermann Messerschmidt
  • 01.05.1942–22.11.1943: Hans Karl Wernicke
  • 22.11.1943–11.04.1945: Fritz Dietzel
  • 15.04.1945–27.06.1945: Otto Potthaus
  • 28.06.1945–13.02.1946: Lambert Soesters
  • 14.02.1946–31.03.1946: Dr. Rich. Vollmer
  • 14.05.1946–27.09.1946: Albert Eumann
  • 27.09.1946–05.11.1948: Alexander Müller
  • 06.11.1948–28.11.1952: Dr. Heinrich Berns
  • 28.11.1952–10.08.1953: Peter Stürznickel (SPD)
  • 10.08.1953–28.11.1954: Heinrich Körner (CDU)
  • 29.11.1954–1960: Wilhelm Kemper (SPD)
  • 1960–1961: Albert Fiedler (SPD)
  • 1961–1964: Georg Schriever (CDU)
  • 1964–1974: Albert Fiedler (SPD)

Reprezentantoj en la konsilantaro de urbo Essen[redakti | redakti fonton]

Kettwig estas reprezentata de Guntmar Kipphardt (CDU) en la konsilantaro de urbo Essen.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malnova urbo Kettwig: preĝeja ŝtuparo vidata ekde Tuchmacherplatz
Malnova urbo Kettwig Kaiserstraße
Rigardo antaŭ la tempo de la baraĵlago en la 1920-aj jaroj

La preĝejo ĉe la foirejo en la centro de la malnova urbo fariĝis protestanta en 1592. La turo 40 metrojn alta devenas el la 13-a jarcento. La nuna navo el sabloŝtono laŭ formo de baziliko estis konstruata 1720/21, tamen pli granda ol la origina. Tio postulis tegmenton 4.2 metrojn pli alta. Adam Wunderlich anstataŭis per tio plurfoje bruldetruitan antaŭan domon.[1]

En 1830 la katolika parokopreĝejo St. Peter estis konsekrita. Temas pri klasikisma plattegmentita konstruaĵo de la arkitektoj Otto von Gloeden, Adolf von Vagedes kunlabore de Karl Friedrich Schinkel. La baroka turo estis alkonstruita en 1886. La same baroka sakrario devenas el la eksa Katarina-monaĥinejo en Gerresheim. En la jaroj 1975/1976 la tuta preĝejo estis defundamente renovigita.

Al la elstaraj vidindaĵoj apartenas ankaŭ la urbodomo de Kettwig, kiu iam estis tukfabriko kaj nun loĝigas la civilstatan oficejon kaj malgrandan urbomuzeon, Kastelo Hugenpoet kun renesancokamenoj el Kastelo Horst, Kastelo Oefte same kiel lago Kettwig kaj la muelkanaleto kun ŝtona ponto, konstruita en la jaro 1786 de la antaŭlasta abato de Werden, Bernardo la 2-a. Ĉi tiu ponto el sabloŝtono supozeble estis la unua konstrusekcio por ponto komplete transironta la Ruhr, sed ĝi ne estis kompletigata. En 1865 oni rekonstruis ĝin post la detruado en la tridekjara milito. La blazono de abato Bernardo la 2-a estas enigita en la meza pontarko. Norde de Kettwig troviĝas Maria im Maien – malgranda kapelo, kiu estas volonte uzata por geedziĝoj, komence tamen devis mallongigi al la katolikoj ĉe Pierburg la vojon al la meso.

Kontraŭflue de la Ruhr troviĝas dekstraborde la tiel nomata Kattenturm. Temas pri la ruino de la fortikaĵo Luttelnau, kiu estis malkonstruata supozeble en la 14-a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La iama pezocentro de la ekonomio de Kettig, la tukindustrio, jam ne ekzistas. Do unu el la du plej grandaj labordonantoj estas la Fakkliniko Rejn-Ruhr, resanigejo por homoj kun koraj, cirkuladaj kaj movosistemaj malsaniĝoj. Kun 556 litoj ĝi estas unu el la plej grandaj institucioj siaspecaj en Nordrejn-Vestfalio. Pojare pli ol 6.000 pacientoj estas preparataj por reveno en normalan vivon post la resaniĝo.

Im Teelbruch estas metia kaj industria tereno en Kettwig. Tie laboras ĉ. 400 dungitoj en presejo de la bulvardĵurnala entrepreno Axel Springer AG.

En la urboparto Vor der Brücke longtempe ekzistis la metalfabriko Grimberg Edelstahl, sed ĝi estis malfondita en 2003.

Klerigo[redakti | redakti fonton]

En Kettwig ekzistas du bazaj lernejoj kun tri starlokoj, unu reallernejo kaj unu gimnazio kun dulingva branĉo. Krome ekzistas speciallernejo por malfacile edukeblaj infanoj, kiu havas lernantojn el ĉiuj urbopartoj de Essen.

Pliaj informoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Detlef Hopp: Brückenschlag in die Vergangenheit – Archäologie in Kettwig an der Ruhr, Klartext Verlag Essen, ISBN 978-3-89861-581-5

Ligoj eksterne[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ev. Kirchengemeinde Kettwig - Geschichte der Kirche am Markt