Rheinische Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rheinische Post

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutage de lundo ĝis sabato

Establodato 2-a de marto 1946

Retejo oficiala retejo
vdr

Rheinische Post (laŭvorte "rejnlanda poŝto", mallongigo RP) estas germana regiona gazeto, kiu aperas ĉiutage de lundo ĝis sabato. Ĝi fondiĝis en la urbo Duseldorfo (germane Düsseldorf) kaj havas sian centran redakcion tie.

la centra redakciejo en Duseldorfo

En la dua jarkvarono de 2016, do inter aprilo kaj junio, sume vendiĝis averaĝe 299 974 ekzempleroj ĉiutage, plejmulto en abonoj, sed signifa parto ankaŭ per unuopaj aĉetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]