Kaiserswerth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kaiserswerth

Kaiserswerth estas urboparto de Duseldorfo situanta ĉe la Rejno, kiu apartenas al la urbodistrikto 5. La iama libera regna urbo estis enurbigata en Duseldorfon en 1929. La monakejo estis fondita de Sankta Suitberto je la komenco de la 8-a jarcento.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Riverbordo de la Rejno ĉe Kaiserswerth

Tuj ĉe la riverfluo de la Rejno kaj duonvoje inter Duseldorfo kaj Duisburgo situas la iama libera regna urbo Kaiserswerth. Tie la Rejno fluas tra vasta serpentumo, tiel ke la rivero estas superrigardebla je proksimume 13 kilometroj. Kaiserswerth havas areon da 4,71 kvadrataj kilometroj, lokas pli malpli dek kilometrojn for de la urbocentro de Duseldorfo kaj havas 7.897 loĝantojn (Stato 31a de oktobro 2007). Laŭ la tempo de la koloniigo Kaiserswerth estas la plej aĝa dokumentebla urboparto de Duseldorfo. Kune kun la urbopartoj Angermund, Kalkum, Lohausen, Stockum kaj Wittlaer Kaiserswerth konsistigas nuntempe la urbodistrikton 5 de Duseldorfo. La urboparto validas kiel altkvalita loĝaero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]