Napola Skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La termino Napola Skolo markas grupon de komponistoj, kies bazo troviĝis en la itala urbo de Napolo, kiu ekde 1650 dum pli ol ĉ. 100 jaroj grandparte difinis la historion de la serioza opero. La influo de tiu ĉi skolo daŭris parte ĝis la fino de la 20-a jarcento.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La historio de tiu ĉi skolo estas ligita al la sinsekva kreado de kvar konservatorioj, kiuj nuntempe estas kunigitaj al ununura Conservatorio di musica San Pietro a Maiella (de kiu iĝis direktoro ankaŭ Francesco Cilea) kaj kiuj devenis el orfanejoj:

  • Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo
  • Conservatorio di Sant'Onofrio a Porta Capuana
  • Conservatorio di Santa Maria di Loreto
  • Conservatorio della Pietà dei Turchini

Kiel fondinton oni rigardas Francesco Provenzale, kaj kiel unuan gvidan majstron Alessandro Scarlatti. Decida ĝenro unue estis la opero serioza kun siaj ege idealigitaj herooj kaj reĝoj ktp. samkiel kompakta muzika sinsekvo de recitativo (por la agado) kaj triparta ario (statopriskribo). Kiel uverturo sekvis triparta simfonio. La komponskolo ankaŭ estis nomdona por la napola sestakordo.

Gravaj Skolanoj[redakti | redakti fonton]

Inter la reprezentantoj de la Napola Skolo elstaras Giovanni Battista Pergolesi, Leonardo Vinci, Pasquale Anfossi, Antonio Sacchini, Nicola Vaccai, Francesco Antonio Feo kaj Leonardo Leo. Unu el la plej elstaraj reprezentantoj estis Domenico Cimarosa. Pluaj konataj komonistoj de la Napola Skolo estas Nicola Porpora, kaj Johann Adolph Hasse.

Poste sekvis Niccolò Jommelli kaj Tommaso Traetta kaj pliampleksigis la rigidan formon per dramecaj recitativoj akompanataj per orkestro kaj kunigadoj de la numeroj al pli grandaj scenoj.

Konataj tekstopoetoj, kies libretojn muzikigis la komponistoj de la Napola Skolo, estis Pietro Metastasio kaj Apostolo Zeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Dum la 18-a jarcento la Napola Skolo havis la gvidan pozicion ĉe la nasko de la komika opero. Tiu ĉi evoluis el intermezoj enŝovitaj en la seriozajn operojn

La Napola Skolo influis i.a. postajn muzikistojn kiel Christoph Willibald Gluck kaj Wolfgang Amadeus Mozart, sed ankaŭ Gioacchino Rossini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]