Antonio Sacchini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Antonio Sacchini.

Antonio Sacchini (* 14-a de junio 1730 en Florenco6-a de oktobro 1786 en Parizo; kompleta nomo Antonio Maria Gasparo Gioacchino Sacchini) estis itala komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sacchini ricevis sian muzikan edukon en Napolo, kie lia patro estis dungita kiel kuiristo. Tie li iris en la aĝo de dek jaroj al la Conservatorio Santa Maria di Loreto kaj studis violonludadon ĉe Nicola Fiorenze, kantado ĉe Gennaro Manna kaj kompozicio ĉe Francesco Durante, kiu opiniis, ke Sacchini iĝus „la komponisto de la jarcento“. La sukceso de siaj unuaj dramaj verkoj, la intermezoj Fra Donato kaj Il giocatore, kiujn ekde 1756 studentoj prezentis en la konservatorio, kaŭzis pluajn devoligojn por napolaj kaj romaj teatrejoj. Samtempe li antaŭenpuŝis sian karieron ene de la konservatorio, unue li iĝis eksterordinara kapelmajstro kaj post la demisio de Manna en 1761 dua majstro.

Post interstacio en Venecio, kie li komponis du seriozajn operojn, en 1763 li ege sukcesis en Padovo per Olimpiade, libreto de Metastasio, kiu konatigis lin en tuta Italio. De nun li koncentriĝis sur siaj komponaj taskoj kaj rezignis sian pozicion ĉe la konservatorio. Post stacio en Romo, kie li sukcesis per komikaj verkoj ĉe la Teatrejo Valle, en 1768 li iris al Venecio, kie li baldaŭ renomiĝis kiel kantinstruisto — i.a. li instruis Nancy Storace — kaj sin dediĉis al la eklezia muziko. La venontajn kvar jarojn li kombinis tiun ĉi aktivecojn kun vigla verkado por la gravaj italaj muzikcentroj. En 1770 li vizitis Munkenon kaj Stutgarton, por prezenti tie tri seriozajn operojn.

En 1772 Sacchini transloĝis al Londono, kie li en la paso de la venontaj dek jaroj unue havis grandajn sukcesojn. Charles Burney priskribas lian Tamerlano el 1773 kiel

„egalvalora kun ĉiu alia muzikdramo, se ne supera, kiun mi aŭkultis en la pasinteco ie ajn en Eŭropo. La arioj de la ĉefaktoro Millico estis entute skribitaj laŭ la subtila kaj kortuŝa stilo de tiu ĉi kantisto kaj tiuj de la ĉefaktorino en la vigla kaj nervoza stilo de la (kantistino) Girelli. Kaj li subtenis la kapablojn de la epizodaj aktoroj en tiel saĝa maniero, ke ĉiuj ilaj fuŝaĵoj ĉiam restis vualitaj aŭ kaŝitaj.“

Tamen pro sia diboĉa vivmaniero, kiu portis al li multajn malamikojn, li eniĝis malfacilaĵojn (ankaŭ financajn) Por eskapi arestadon en 1781 li iris al Parizo, kie li renomiĝintis per aliverkita versio de sia Olimpiade, kaj tuj estis starigita je la flanko de la partianoj de Piccinni, kiuj akre disputis kun la reprezentantoj de la reformopero de Gluck kaj esperis pri subteno de ilia pozicio de la serioza opero de napola karaktero. Oni prezentis lin al Marie Antoinette kaj rekomendata al ŝia frato Jozefo la 2-a, kiu restis tiutempe en Parizo kaj estis fervora defendanto de la itala opero. Celante reteni Sacchini en Francio la reĝino sekve konvinkis la direktorojn de la Pariza Opéra, akcepti lian salajralton de 10.000 frankoj por ĉiu el la tri planitaj operoj.

Tamen Sacchini baldaŭ implikiĝis en diversaj intrigo kaj envioj: La „Gluck-istoj“ provis fremdigi li disde liaj aliancanoj, la „Piccinn-istoj“, dum kiam la reĝino pro sia malferma favorado de eksterlandaj komponistoj fariĝis atakebla. Inter tiuj ĉi polusoj de la kritiko la unua prezentado de lia Renaud estis antaŭvidebla malsukceso, dum kiam lia sekva opero Chimène suferis pro la komparo kun Piccinni Didon de Piccinni, kiun oni xenerale rigardis kiel majstroverko. Ankaŭ liaj sekvaj operoj Dardanus kaj Oedipe à Colone estis unue prezentitaj sub malbonŝancaj kondiĉoj kaj ne estis sukcesaj. Marie Anoinette planis prezenti ĉilastan en Fontainebleau, sed la publika opinio devigis ŝin favorigi anstataŭ la francon Jean-Baptiste Lemoyne. Ĉu tiu ĉi senilusiigo kontribuis al la morto de la komponisto, kiel asertas lia ŝatata disĉiplo Henri Berton, aŭ ĉu ĉi tiu estis sekvo de lia longjara artrito kaj lia senbrida vivstilo, restas neklara.

El la plumo de Sacchini devenas ĉ. 60 operoj, plejparte apogita je la stilo de la Napola Skolo. La restado en Parizo kaj la konkurenco al Gluck alproksimigis lin al la lirika tragedio. La stilo de Sacchini estis prefere gracia ol grandioza, kaj al lia muziko mankis la kreoforto kaj originaleco. Sed la drama vereco en liaj operoj, precipe en la malfruaj verkoj, superstaras ĉiun ajn kritikon, kaj li neniam neglektis verki per la zorgemo de sperta kaj perfekta muzikisto. Oedipe estis eksterordinare sukcesa ankaŭ post lia morto kaj estis prezentita antaŭ la Académie française preskaŭ 600 fojojn. Krom operojn Sacchini verkis ankaŭ ĉambromuzikon, mesojn, oratoriojn kaj muzikigojn de psalmoj.

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Fra Donato (Napolo, 1756)
  • Il giocatore (Napolo, 1757)
  • Olimpia tradita (Napolo, 1758)
  • Il copista burlato (Napolo, 1759)
  • Il testaccio (Romo, 1760)
  • I due fratelli beffati (Napolo, 1760)
  • Andromaca (unua prezentado: Napolo, 30-an de majo 1761)
  • La finta contessa (Romo, 1761)
  • Li due bari (Napolo, 1762)
  • L'amore in campo (Romo, 1762)
  • Alessandro Severo, triakta serioza opero (Venecio, karnavalo 1763)
  • Alessandro nell'Indie (Venezia, 1763)
  • Olimpiade (Padova, 1763)
  • Semiramide riconosciuta (Romo, 1764)
  • Eumene (Florenco, 1764)
  • Il gran Cidde (Romo, 1764)
  • Lucio Vero (unua prezentado: Napolo, 4-a de novembro 1764)
  • Il finto pazzo per amore (Romo, 1765)
  • Il Creso (Napolo, 1765)
  • La contadina in corte (Romo, 1766)
  • L'isola d'amore (Romo, 1766)
  • Le contadine bizzarre (Milano, 1766)
  • Artaserse (Romo, 1768)
  • Nicoraste (Venecio, 1769)
  • Scipione in Cartagena (Munkeno, 8-a de januaro 1770)
  • Calliroe (Stoccarda, 1770)
  • L'eroe cinese (Munkeno, 1770)
  • Adriano in Siria (Venecio, 1770)
  • Ezio (Napolo, 1771)
  • Armida (Milano, 1772)
  • Vologeso (Padovo, 1772)
  • Il Cid, Opera seria, unua prezentado: Londono 19-a de januaro 1773
  • Tamerlano (Londono, 1773)
  • Perseo (Londono, 1774)
  • Nitteti (Londono, 1774)
  • Montezuma (Londono, 1775)
  • Didone abbandonata (Londono, 1775)
  • Erifile (Londono, 1778)
  • L'amore soldato (Londono, 1778)
  • L'avaro deluso, o Don Calandrino (Londono, 1778)
  • Enea e Lavinia (Londono, 1779)
  • Mitridate (Londono, 1781)
  • Renaud (Parizo, 1783) revisione di Armida
  • Chimène (Fontainebleau, 1783) revisione di Il gran Cidde
  • Dardanus (Versajlo, 1784)
  • Oedipe à Colone lirika tragedio laŭ tragedio de Sofoklo (unua prezentado Versajlo, 4-a de januaro 1786)
  • Arvire et Evelina (Parizo, 1788) nekompleta, finita de Jean-Baptiste Rey


Diskografio[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Sacchini hodiŭ plejparte estas forgesata. Sur lumdisko ricevebla estas nur:

  • OEDIPE à COLONE. Manon Feubel, Soprano, Fabrice Mantegna, tenoro, Daniel Galvez-Vallejo, tenoro, Sviatoslav Smirnof, bas-Baritono.

Ĥoro kaj orkestro "La Camerata de Bourgogne". Direktisto Jean-Paul Penin. Unua registrado tutmonda (junio 2004). DYNAMIC 494/1-2

Alia registraĵo : Lafayette Orchestra, Marilando, Usono; NAXOS 8.660196-97 (2005)

Plua registraĵo de opero de Sacchini ankoraŭ ekzistas, sed tiutempe ĝi estas disvendita: La Contadina in Corte (komika opero) aperinte ĉe Bongiovanni 1997 ASIN B000025AYN

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Hochstein: Musikforschung am Ospedaletto zu Venedig zur Zeit Antonio Sacchinis. - en: Die Musikforschung, jarkolekto 40, 1987, kajero 4, S. 320-377
  • Franco Schlitzer: Antonio Sacchini : schede a appunti per una sua storia teatrale. - Siena : Accademia Musicale Chigiana, 1955
  • Eldred A. Thierstein: Antonio Maria Gaspare Sacchini and his French operas. - Cincinnati, Univ., Diss., 1974

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]