Giovanni Battista Pergolesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni Battista Pergolesi

Giovanni Battista Pergolesi (* 4-a de januaro 1710 en Jesi, Marche; † 16-a de marto 1736 en Pozzuoli ĉe Napolo; ankaŭ skribite Pergolese) estis itala komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian unuan muzikinstruon Giovanni Battista Pergolesi ricevis de Francesco Santi, la kapelestro ĉe la katedralo de Jesi. La ligoj, kiujn lia patro kiel geodeziisto havis kun la urba nobelaro, ebligis al Pergolesi studadon ĉe la Conservatorio dei Poveri di Gesù Cristo en Napolo, kie li estis alprenita ĉ. la jaro 1722. Liaj plej gravaj instruistoj tie estis Gaetano Greco kaj Francesco Durante. Kiel fino de lia studotempo oni konsiderus la prezentadon de la sakrala kantato La conversione di San Guglielmo d'Aquitania somere 1731 en la monaĵejo de San Agnello.

Tuj poste Pergolesi ricevis komponkomision por la opero Salustia por la inaŭguro de la karnavala teatrosezono ĉe Teatro San Bartolomeo. Ĉar la kastrito Nicolino (Niccolò Grimaldi) destinita por la ĉefrolo malsaniĝis dum la provtempo kaj mortis la 1-an de januaro 1732, sin prokrastis la unua prezentado kaj finfine iĝis malsukcesa. Samjare Pergolesi iĝis kapelestro de la princo Ferdinando Colonna Stigliano. La prezentado de la komika opero Lo frate innamorato la 28-an de septembro 1732 en la Teatro dei Fiorentini alportis al li daŭran sukceson.

Post kiam la 29-an de novembro detrua tertremo skuegis Napolon, la urbestraro decidis okazigi petodiservon ĉiujare la 31-an de decembro en la preĝejo Santa Maria della Stella. Supozeble por tiuj okazoj Pergolesi komponis la meson en D-maĵoro kaj la plejparton de siaj vespromuzikoj. Okaze de la naskiĝtago de la imperiestrino la 28-an de aŭgusto 1733 li verkis la operon Il prigionier superbo kun la farso La serva padrona prezentata kiel interludo, kiu baldaŭ ĉie estis resurscenigita malligite de la ĉefa opero kaj iĝis la unua repertuaraĵo de la muzikteatro. La 23-an de februaro 1734 Pergolesi estis nomumita anstataŭanto de la reĝa kapelestro Domenico Sarro kun la opcio sukcedi tiun lastan kaze le ties malvivo.

Post la retiriĝo de la aŭstroj (kiuj regintis la urbon ekde 1707) kaj la enmarŝo de Karlo de Burbono kiel vicreĝo Karlo la 3-a la 10-an de majo Pergolesi sekvis la princo de Stigliano al Romo. Tie parenco de la princo, la duko de Maddaloni Carafa, nomumis lin al sia kapelestro. Komisiite de la duko Pergolesi komponis la duĥoran meson en F-maĵoro, kiu estis prezentata la 16-an de majo 1734 en la preĝejo San Lorenzo en Lucina.

Denove en Napolo okaze de la naskiĝtago de la hispana reĝino la 25-an de oktobro sursceniĝis la nova opero de Pergolesi Adriano in Siria ĉe la Teatro San Bartolomeo. Pergolesi devis skribi la ĉefrolon tute laŭ la deziroj de la stelulkastrito Caffarelli (Gaetano Majorano), kiu elkantis per ĝi grandan personan sukceson, dum kiam la verko kiel tutaĵo fiaskis. Verŝajne pro la impreso, kiun postlasis sia meso en F-maĵoro en Romo, Pergolesi ricevis la komision por la opero L'Olimpiade, kiu debutis januare 1735 en la roma Teatro Tordinona. Laŭ tiutempaj raportoj la verko rikoltis rifuzon; malkontenta spektanto jetus oranĝon ĉe la komponistan kapon (kiel raportas André Ernest Modeste Grétry en siaj memuaroj apoge sur atestantoj).

Grandan sukceson portis al Pergolesi la komika opero Il Flaminio aŭtune 1735 en la Teatro dei Fiorentini en Napolo. Laŭ rimarkigo en la libreto li antaŭe estis nomumita orgenisto de la reĝa kapelo en Napolo. La laborojn je sia kantato Il tempo felice por la geedziĝo de la princo Raimondo di San Severo decembre 1735 Pergolesi devis interrompi pro malsaniĝo; ĝi estis kompletigita de Nicola Sabatino. Por resaniĝi Pergolesi translokiĝis al la banloko Pozzuoli ĉe Napolo. Tie ekestis, supozeble en komisio de la "Confraternità dei Cavalieri di S. Luigi di Palazzo", la Stabat Mater, konsiderata kiel lia lasta kompletigita komponaĵo. Pergolesi mortis la 16-an de marto 1736 je ftizo kaj estis entombigita la 17-an de marto en la franciskana monaĵejo en Pozzuoli.

Postmorta gloro[redakti | redakti fonton]

En la kvin jaroj, kiujn la sorto koncedis al li kiel krea tempo, Pergolesi kreis verkaron, kiu okupis la posteularon kiel tiu de preskaŭ neniu alia itala komponisto de la 18-a jarcento (escepte de Antonio Vivaldi). La frua morto motivigis simile kiel en la kazo de Mozart entuziasman adoron kaj sentimentalan glorkronadon (Vincenzo Bellini nomis lin "angelico maestro"), malantaŭ tiu la reala historia personeco preskaŭ malaperis. Krome la tuj post la morto komencanta postmorta gloro instigis kelkajn eldonistojn, eluzi la atrakcion de la nun fama nomo por surmerkatigi verkojn de malpli famaj komponistoj. La listo de verkoj erare atribuitaj aŭ intence subŝovitaj al Pergolesi tial estas almenaŭ tiom longe kiom tiu de liaj aŭtentaj komponaĵoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Aŭtentaj instrumentaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La ses concerti armonici, en 1740 anonime publikigitaj en Hago Concerti armonici estis atribuita krom al aliaj komponistoj ankaŭ al Pergolesi; nur en 1963 la nederlanda muziksciencisto Albert Dunning sukcese pruvis, ke ili devenas de grafo Unico Wilhelm van Wassenaar, kiu aktivis en Parizo kiel diplomato kaj preferis resti nenomata. La 12 triosonatoj presitaj ĉ. 1780 en Londono sub la nomo de Pergolesi, el kiuj Igor Stravinski citis kelkajn temojn en sia baleto Pulcinella (kredante, ke temas pri verkoj originaj de Pergolesi), oni intertempe povis atribui kelkajn ell ili sendube al Domenico Gallo. Verŝajne ili ekestis en la 1750-aj jaroj. Kaj la Concerti armonici kaj la triosonatoj tial ne konsidereblas por postmorta glorado de Pergolesi, kiel ties ĉefverkaro sur la instrumentmuzika kampo ili rigardatis. Tio ne malpliigas la absolutan valoron muzikan de tiuj ĉi komponaĵoj, relativigas tamen ilia graveco kiel antaŭsignoj de la muzika fruklasiko, kiel tiuj ili longe estis rigardataj. Precipe la triosonatoj kiel muziko el la jarcentomezo estas ne plu tiel estontmontra, kiel ili estintus dudek jarojn antaŭe je la vivtempo de Pergolesi.

Eklezia muziko[redakti | redakti fonton]

La sakralaj komponaĵoj de Pergolesi montras kombinaĵon karakterizan por la itala eklezimuziko de kontrapunkta komponado en la ĥoraĵoj kaj opereska melodieco en la solopasaĝoj. Tiu ĉi emo, muzikigi liturgiajn tekstojn tiel, ke temus pri operaj libretoj de sakrala enhavo, trafis precipe dum la 19-a jarcento kaj precipe en la germanlingva areo sur kritikon. La Stabat Mater de Pergolesi, lia lasta verko, estis en la 18-a jarcento la plej ofte presita muzikaĵo kaj travivis multajn prilaboradojn. Johann Sebastian Bach ekz. adaptis ĝin submetante novan tekston laŭ psalmo 51 ("Tilge, Höchster, meine Sünden") por la evangela diservo, Georg Joseph Vogler analizis kaj "plibonigis" la verkon en sia Kurpfälzischen Tonschule (1778 – 81), kaj Antonio Salieri kaj Franz Xaver Süßmayr faris fine de la 18-a jarcento por la Wiener Hofkapelle pli riĉe instrumentitan version kun kvarvoĉa ĥoro.

La origina versio por du solovoĉoj (soprano kaj aldo), arĉinstrumentoj kaj baso kontinua venkis nur kadre de la movado por historiema muzikprezentado.

Operoj[redakti | redakti fonton]

La seriozaj operoj de Pergolesi ĝenerale montras la karakterizaĵojn de la itala serioza opero. Precipe en L'Olimpiade okulfrapas la kvalito de la melodia inventado, kiu pli forte ol kutime en tiu epoko donas al la emocioj de la protagonistoj esprimpovon individuan kaj transpaŝan normigitajn frazaĵojn. Tiu ĉi nekonvencia tekstkomentado ligita kun konsiderinda rezigno pri kantvirtuozeco responsus samkvante la malsukceson dum la unua prezentado kiel por la ŝatego, kiun ĝuis la verkoj iom poste.

Kiel siatempe kutime en Napolo Pergolesi komponis por siaj seriozaj operoj gajajn intermezojn, kiun oni muzikis inter la aktoj de la ĉefopero kaj kiuj tuj memstariĝis. La serva padrona ("La servulino kiel mastrino"), komence pensita kiel paŭzoplenigaĵo por la opero Il prigionier superbo, apartenis krom serio da similaj verkoj de diversaj komponistoj al la repertuaro de itala migra opertrupo, kiu en 1752 gastludis en Parizo. La prezentado la 1-an de aŭgusto 1752 kulminigis la jam delonge daŭran disputon pri la antaŭrango de la franca aŭ la itala muziko kaj sekvigis akran debaton, kiu eniris la historion kiel "querelle des bouffons".

Krom mallongaj intermezoj Pergolesi skribis du vesperplenigajn komikajn operojn, Lo frate innamorato kaj Il Flaminio, kiuj reprezentas varianton tipan por Napolo de la frua komika opero. En ili la socia statuso de la protagonistoj estas markita per diferencaj lingvotavoloj. La altklasaj personoj utiligas la normlingvon, la servuloj parolas dialekte. Al tio kutime ankaŭ korespondas la muzika vortaro: la altranguloj kiel "parti serie" estas desegnitaj per la rimedoj de la serioza opero (i.a. per vastaj koloraturarioj), la aliaj kiel "parti buffe" kun tiuj de la komika opero (popularaj kantoformoj kaj rapida parolado). Ankaŭ je tio Pergolesi montriĝas kiel muzikdramisto ofte sendependa de la kutimoj de sia tempo. Ekz. li troigas la bravurkantadon ĝiskarikature por ridindigi vantecon kaj klasorgojlon de persono aŭ uzas simplajn strofkantajn formojn por esprimi seriozajn sentojn. La limoj inter "alta" kaj "malalta" klaso ŝajnas tiel parte forviŝita almenaŭ sur muzika tavolo, la prezentado de persono ŝanĝiĝas ekde la tipa al la karaktera komedio.

Krom la kompletaj operoj estas postlasitaj multaj unuopaj arioj, multaj el ili de necerta aŭtenteco. El la solokantatoj Orfeo ("Nel chiuso centro") estas speciale ŝatata kiel ekzemplo por la lirika-esprimiva stilo de Pergolesi.

Verklisto (elekto)[redakti | redakti fonton]

Muzikteatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • San Guglielmo duca d'Aquitania (1731)
  • Salustia (1731)
  • Lo firate 'nnamorato (1732)
  • Il prigionier superbo (serioza opero) entenis kiel intermezo 2-aktan komikan operon „La serva padrona“ (La servulino kiel mastrino) (1733)
  • Adriano in Siria (1734)
  • Il Flaminio (1735)
  • Il Tempo felice (1735) (geedziĝ-serenado)
  • Livietta e Tracollo
  • L'Olimpiade (1735)
  • Orfeo

Sakralaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Meso por du ĥoroj
  • Meso en F-maĵoro
  • Psalmo Dixit Dominus
  • Psalmo Laudate et Confitebor
  • Psalmo Laudate pueri Dominum por soprano, kvinvoĉa ĥoro, hobojo, trumpeto, korno, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua
  • Salve Regina
  • La morte di San Giuseppe
  • Moteto In hoc die quam decora
  • Stabat Mater f-minoro por soprano, aldo, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua

Instrumentaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Simfonio F-maĵoro por 2 hobojoj, 2 kornoj, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua
  • Konĉerto B-maĵoro pro violono, arĉinstrumentoj kaj baso kontinua
  • Simfonio (Sonate) F-maĵoro por violoncello kaj baso kontinua
  • Du sonatoj por klaviceno
  • Konĉerto G-maĵoro, fluto, ĉambrorkestro
  • Konĉerto D-maĵoro, fluto, ĉambrorkestro

Postefiko[redakti | redakti fonton]

  • Lia Stabat mater iĝis unu el la plej ŝatataj verkoj de la 18-a jarcento.
  • Johann Sebastian Bach translaboris la Stabat mater al moteto Tilge, Höchster, meine Sünden (BWV 1083). La vjolo, kiu en la originalo plejparte paralelas la bason, ĉiverke ricevas novan, devigan voĉon.
  • 1752: Post sukcesega prezentado de la intermezo La Serva padrona de pergolesi en Parizo eksplodis disputoj inter la anoj de la serioza franca Tragédie lyrique kaj la itala Opera buffa ("Querelle des bouffons").
  • Antonio Salieri kaj Franz Xaver Süßmayr pretigis fine de la 18-a jarcento novan version de la Stabat mater por soprano, aldo, kvarvoĉa ĥoro kaj orkestro, kiun en 1831 Ignaz von Seyfried siaflanke reviziis.
  • La baleto La Pulcinella de Igor Stravinski konsistas parte el melodioj originaj de Pergolesi, parte el tiaj intertempe sendube atribuitaj al al komponisto Domenico Gallo mortinta en 1775.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]