La serva padrona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La serva padrona
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro intermezzo • opero
vdr

La serva padrona, aŭ La servistino dommastriniĝinta aŭ pli simple La servistino dommastrina, estas intermède de 1733 de Giovanni Battista Pergolesi (1710–1736) por libreto de Gennaro Federico, laŭ la teatraĵo de Jacopo Angello Nelli. Ĝi estas ĉirkaŭ 40 minutojn longa, en du partoj sen uverturo, kaj estis verkita kiel malpeza distraĵo inter la aktoj de la serioza opero de Pergolesi nome Il prigionier superbo. Pli specifice ĉiu el la du partoj, kies agado okazs en la sama vestejo, ludita dum intermezo de la tri-akta opero por distri la personojn kiuj restis sur siaj sidlokoj.

La libreto de Federico estis muzikigita ankaŭ fare de Giovanni Paisiello, en 1781.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Catherine Nelidova kiel Serpina (de Dmitrij Levitzkij, 1773).
Unua intermezo

Uberto, maljuna fraŭlo, estas malsana kaj senpacienta kun sia servistino, Serpina, ĉar ŝi ne rapide alportis la ĉokoladon. Serpina iĝis tiom aroganta ke kredas esti la dommastrino. Fakte kiam Uberto alvokas sian serviston Vespone petante necesaĵon por eliri, Serpina malpermesas lin eliri el la hejmo, kaj ŝi precizas, ke la mastro devas obei ŝiajn ordonojn ("Stizzoso, mio stizzoso"). Uberto tiam ordonas al Vespone serĉi edzinon por li por povi liberiĝi el Serpina.

Dua intermezo

Serpina konvinkas Vespone helpi ŝin al trompo por ke la mastro edziĝu al ŝi. Li ŝajnigas esti soldato nome Tempesta pretendante ŝin kaj tion informas ŝi al Uberto. Ŝi estus lasante la hejmon kaj pardonpetas pro sia konduto ("A Serpina penserete"). Vespone, maskita kiel Tempesta, postulas enorman doton. Uberto malakceptas pagi tion. Tempesta minacas: aŭ li pagu la doton aŭ li mem devas edzinigi ŝin. Uberto akceptas la edzinigon de Serpina. Serpina kaj Vespone malkaŝas la trompon; sed Uberto konstatas, ke li amas la junulinon ekde la komenco kaj akceptas la geedzecon; finfine Serpina estos la vera dommastrino ("Caro, Gioia. Oh Dio").

Bibliografio[redakti | redakti fonton]