Nicola Vaccai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicola Vaccai

Niccolo Vaccai (alie ankaŭ: Vaccaj) (* 15-a de marto 1790 en Tolentino ĉe Ancona, provinco Macerata; † 5-a de aŭgusto 1848 en Pesaro) estis itala komponisto kaj muzikinstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis siajn studadojn ĉe la konservatorio de S. Cecilia di Roma, sed li baldaŭ translokiĝis al Napolo por sekvi la llecionojn de la instruisto Giovanni Paisiello kaj iris ĝuste al Napolo, kiu en 1815, enscenigis lian unuan melodramon titole I solitari di Scozia, kiu gajnis kontentigan sukceson je la publiko.

Sekve li translokiĝis al Venecio, kiu tiutempe ankoraŭ estis la plej grava teatroloko de Italio Tie li skribis aliajn operojn kaj baletmuzikon. Sed antaŭ ĉio li sin dediĉis al la instruado de la kantado, kiu estis unu el siaj pasioj: Ekde 1829 li aktivis dum pluraj jaroj en Parizo kaj Londono kiel kantinstruisto. En 1834 li publikis sian Metodo pratico di canto italiano per camera, kiu restis dum jaroj instrumento didaktika nemalhavebla por la operkantistoj. Vojaĝis ankoraŭ ĝis Triesto, sekva la aŭstra administracio lin vokis por direkti la konservatorion de Milano.

Ekde 1824 oni prezentis en variaj teatrejoj italaj liajn operojn. Tiujare oni komisiis lin skribi la operon Pietro il Grande por Parma. Sekvis La pastorella feudataria, Zadig e Astartea (Napolo 1825), Bianca di Messina kaj lia ĉefverko Giulietta e Romeo (Milano, 1825). Precipe per Giulietta e Romeo li havis grandan sukceson: ties tria akto estis tiel efika, ke oni en Italio anstataŭis per ĝi tiun de la samnoma opero de Vincenzo Bellini.

En 1838 li transprenis la postenon de unua kompoziciinstruisto ĉe la konservatorio en Milano, kiun li plenumis ĝis sia morto. Li mortis la 5-an de aŭgusto en Pesaro. Kun la apero de novaj komponistoj kiel Gaetano Donizetti, Vincenzo Bellini kaj Gioachino Rossini la stelo de la melodramo napola, kiu daŭrintis pli ol jarcenton, malleviĝis por prepari lokon al nova speco de melodramo, kiu anticipis la komencon de la periodo de la muzika romantikismo en Italio, kun la pereo de la opero napola ankaŭ malleviĝis la stelo de Vaccai konsiderata jam kiel restulo de periodo jam eluzita.

Influo[redakti | redakti fonton]

Pli grandajn meritojn ol per siaj multnombraj operoj kaj sakralaj komponaĵoj li akiris per siaj du kantinstruaj libroj: Metodo pratico di canto italiano per camera kaj Dodici ariette per camera, per l'in.-segnamento del belcanto italiano. Lia 'Metodo pratico' estas grava informfonto pri la prezentadmaniero de operoj el la 19-a jarcento

Nicola Vaccai verkis multajn instrulibrojn pri kantado, el kiuj la Metodo Pratico de Canto (praktika metodo de kantado). Tiun ĉi libron oni transponis por diferaj voĉoj (t.e altaj aŭ malaltaj) por instrui kantadon en la itala legatostilo. La Metodo Pratico ankoraŭ estas presita ĉe la eldonejoj Edition Peters kaj Ricordi. Vaccai atentigas pri tio, ke nur la voĉo de instruisto, kiu realigas ekzakte liajn ekzercojn, povas vere montri al studentoj la korektan teknikon de vera legato.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]