Manuel Cardoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Manuel CARDOSO (naskiĝis la 11-an de decembro 1566 en Fronteira no Alemtejo, mortis la 24-an de novembro 1650 en Lisbono) estis portugala kantisto, orgenisto, ĥordirektisto kaj komponisto. Kune kun Duarte Lobo kaj Johano la 4-a de Portugalio, li reprezentis la "oran epokon" de la portugala polifonio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Cardoso naskiĝis en Fronteira, proksime de Portalegre, plej verŝajne en 1566. Li studis ĉe la Colégio dos Moços do Coro, ĥorlernejo ligata kun la katedralo de Évora, kunstudante kun Manuel Mendes kaj Cosme Delgado. Ekde 1580 li supozeble laboris en Vila Viçosa por la sepa duko de Bragança, Teodozio la 2-a. Tiu ĉi estis la patro de Johano, la oka duko kiu en 1640 gvidos la leviĝon kontraŭ la hispana reĝimo kaj iĝos kiel Johano la 4-a reĝo de denove sendependa Portugalio. Manuel onidire estis amika kun Johano kaj ankaŭ ties instruisto. Johano mem havis portreton de Mendes en sia muzikbiblioteko.

En 1584 Manuel finis sian edukadon ĉe la kolegio de Évora. Unue li laboris kiel ĥordirektisto de la loka katedralo. En 1588 li aniĝis la karmelitan ordenon, metante siajn votojn en 1589. En la fruaj 1620-aj jaroj li rezidis ĉe la duka mastrumaĵo de Vila Viçosa, kie li estis helpema al la duko de Barcelos, kiu poste ricevis la nomon reĝo Johano la 4-a IV. En 1625 aperis unua volumo kun siaj verkoj, kiu inkluzivis motetojn laŭ la stilo de Palestrina, sed ankaŭ meso Tui sunt coeli. Dum multa tempo de sia kariero li estis komponisto kaj orgenisto ĉe la konvento de Carmo. Li ĝuis bonegan famon kiel muzikisto kaj tiel post la restarigo de la portugala sendependeco en 1640 la reĝo sukcese klopodis, ke li estu nomumata subprioro kaj muzikdirektoro de la karmelita monaĥejo en la ĉefurbo Lisbono. En 1648 aperis lia libro kun la titolo Livro de vários motetes kun i.a. la pompa Amen, dico vobis kun lia subtila uzo de kromatiko.

Manuel Cardoso mortis en Lisbono en la jaro 1650.

Verkaro kaj graveco[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Cardoso estas komponitaj laŭ la reguloj de la polifonio de Palestrinian, kaj estas farita en malkruda, preciza stilo, kiu komplete malagnoskas la evoluon de la baroka idiomo ĉie en Eŭropo. Lia stilo havas multan komunan kun tiu deVictoria, en lia ekzakta traktado de disonancoj, okaza plurĥoreca verkado kaj oftaj krucrilatoj, kiuj kurioze estas komunaj inter ambaŭ iberaj kaj kanglaj komponistoj de tiu tempo. Tri libroj de mesoj travivis; multaj el la verkoj baziĝas sur motetoj skribitaj de reĝo Johano la 4-a mem kaj aliaj pri motetoj de Palestrina. La komponaĵoj de Cardoso estis vaste publikataj, ofte kun la helpo de la reĝo Johano, por kovri la kostojn. Multajn el siaj verkoj kaj speciale la plurĥoraĵojn, kiuj verŝajne estis la plej progresemaj, detruis la tertremo kaj brulego de Lisbono en la jaro 1755.

Fontoj kaj kroma literaturo[redakti | redakti fonton]