Giovanni Pierluigi da Palestrina
Giovanni Pierluigi da PALESTRINA (naskiĝis en Palestrina [antikve Praeneste] aŭ en Romo, 1525, plej malfrue la 1-an de februaro, 1526, mortis la 2-an de februaro, 1594 en Romo) estis itala komponisto de renesanca muziko. Li estis la plej fama reprezentanto el la 16-a jarcento de la roma skolo de muzikokomponado.
Nek la naskiĝloko de Palesrtina nek lia naskiĝdato estas tute certaj. Lian naskiĝdaton oni taksas surbaze de artikolo de Melchiorre Major, kiu mencias, ke Palestrina mortis en la aĝo de 68 jaroj. Sed la historiisto Leonardo Cecconi notis, ke Palestrina mortis aĝante 65 jarojn, do naskiĝis en 1528 aŭ komence de 1529.
Li estis kromnomata Il Prenestino (laŭ la malnova nomo de sia naskiĝloko). Li treege influis la disvolviĝon de la katolika eklezia muziko, kaj lia verkaro povas esti rigardata kiel sumigo de renesanca polifonio, same kiel la verkaro de J. S. Bach por kontrapunkto en la baroka epoko.
Enhavo |
Plej gravaj verkoj [redakti]
Inter la komponaĵoj de Palestrina elstaras:
- 105 mesoj
- 375 motetoj
- Magnificat, lamento de Jeremia
- 42 spiritualaj madrigaloj
- 91 profanaj madrigaloj
- 68 ofertorioj
Filmo [redakti]
Pri la vivo kaj verkaro de Palestrina la germana reĝisoro Georg Brintrup en 2008 kaj 2009 realigis filmon kun la latina titolo Palestrina princeps musicae (Palestrina, la princo de la muziko)[1].
Notoj [redakti]
- ↑ PALESTRINA – PRINCEPS MUSICAE (2008/2009) (itale). Alirita 2013-05-05. PALESTRINA – PRINCEPS MUSICAE (2008/2009) (germane). Alirita 2013-05-05.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.newadvent.org/cathen/11421b.htm Artikolo pri Palestrina en Catholic Encyclopedia
