Josquin des Prez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1611 lignogravuraĵo de Josquin des Prez, kopiita de nun malaperinta oleopentraĵo farita dum lia vivotempo.[1]

Josquin des Prez (naskiĝinta inter 1450 kaj 1455 – mortinta 27-a de aŭgusto 1521), ofte simple nomata Josquin, estis franc-flandra komponisto de la renesanco. Li estas ankaŭ konata kiel Josquin Desprez, franca versio de la nederlanda "Josken Van De Velde", diminutivo de "Joseph Van De Velde", kaj latinigita kiel Josquinus Pratensis, alternative Jodocus Pratensis. Li estis la plej fama eŭropa komponisto inter Guillaume Dufay kaj Palestrina, kaj kutime oni konsideras lin kiel centrulo de la Franc-Flandra Skolo. Josquin estas konsiderata fare de eruditoj kiel la unua majstro de la altrenesanca stilo de polifonia voĉkanta muziko, kiu elmergiĝis dum lia vivotempo

Dum la 16-a jarcento Josquin iom post iom akiris la reputacion kiel la plej grava komponisto de la epoko, lia regado de tekniko kaj esprimo estis universale imitata kaj admirata. Verkisto same diversaj kiel Baldassare Castiglione kaj Martin Luther skribis pri lia reputacio kaj famo; teoriistoj kiel ekz. Heinrich Glarean kaj Gioseffo Zarlino opiniis lian stilon kiel tiu, kiu plej bone reprezentas perfektecon. [2] Li estis tiom admirata, ke kopiistoj atribuis al li multajn anonimajn komponaĵojn, eble por kreskigi iliajn vendojn.[3] Almenaŭ 374 verkojn oni atribuis al li;[4] Nur post la apero de moderna analitika klereco kelkaj el tiuj misatribuaĵoj estis reviziita surbaze de stilaj trajtoj kaj manskribaj atestoj. Eĉ spite de la ega reputacio de Josquin daŭranta ĝis komence de la baroka erao kaj revivigita en la 20-a jarcento lia biografio estas mistera, kaj ni preskaŭ nenion scias pri lia presoneco. La ununura transviva verko, kiu estintus el lia propra mano, eble estas skribaĉaĵo sur la muro de la Sikstina Kapelo, kaj nur unu samtempula mencio pri lia karaktero estas konata, en letero al Duko Ercole la 1-a de Ferrara. La vivoj de dekoj da malpli gravaj komponistoj el la renesanco estas pli bone dokumentitaj ol la vivo de Josquin.[5]

Josquin skribis kaj sakralan kaj profanan muzikon en ĉiuj voĉkantaj formoj gravaj tiuteme inkluzive mesojn, motetojn, kanzonojn kaj frotolojn. Dum la 16-a jarcento li estis laŭdata kaj pro sia plej altgrada melodikrea talento kaj pro sia inventemo rilate la aplikadon de komponteknikoj. En la moderna epoko eruditoj provis eplori la bazajn detalojn de lia biografio kaj difini la ĉefajn trajtojn de lia stilo por ĝustigi misatribuadojn, tasko kiu montriĝis kiel malfacila. Josquin ŝatis solvi komponproblemojn diversmaniere en sinsekvaj komponaĵoj, samkiel faris Stravinski pli ol 400 jarojn poste. Kelkfoje li verkis en asketa stilo evitanta ornamaĵojn, kaj aliajn fojojn li skribis muzikon postulantan konsinderindan virtuozecon.[6] Heinrich Glarean skribis en 1547, ke Josquin ne nur estis " bonega virtuozo" (la Latinan oni ankaŭ povas traduki kiel "renomisto"), sed kapablis esti "mokulo" efektive uzanta satiron.[7] Dum kiam la ĉefcelo de la esploro en la lastaj jaroj konsistis en tio, eligi el la Ĵoskena katalogo muzikaĵojn inkluzive kelkajn el siaj plej famaj verkoj por reatribui ilin al samtempuloj liaj, la resta muziko reprezentas kelkajn el liaj plej famaj kaj daŭremaj de la renesanco.[8]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj frua kariero[redakti | redakti fonton]

Nur malmultan oni konas kun certeco pri la frua vivo de Josquin. Multa estas deduktita kaj spekulativa, kvankam multnombraj indico elmergiĝis el liaj verkoj kaj la skriboj de samepokaj komponistoj, teoriistoj kaj verkistoj el la venontaj generacioj. Josquin naskiĝis en la teritorio de la Duko de Burgonjo, kaj eble naskiĝis aŭ en Henegovio (nun Belgio) aŭ tuj trans la limo en nuna Francio, dum kelktempo en lia vivo li estis klasifikita laŭleĝe kiel franco (ekz. kiam li faris sian testamenton). Josquin longtempe estis miksita kun similnoma viro nome Josquin de Kessalia, naskiĝinta ĉ. 1440, kiu kantis en Milano ekde 1459 ĝis 1474, mortinta en 1498. Plej lasttempaj esploroj montris, ke Josquin des Prez naskiĝis ĉ. 1450 aŭ malmultajn jarojn poste kaj iris Italien nur en la fruaj 1480-aj jaroj.

Ĉ. 1466, eble post la morto de sia patro, Josquin estis nomata laŭ siaj geonkloj, Gilles Lebloitte dit Desprez kaj Jacque Banestonne, kiel ilia heredonto. Ilia testamento dokumentas la aktualan kromnomon de Josquin kiel Lebloitte. Laŭ Matthews kaj Merkley, "des Prez" estis moknomo.[9]

Laŭ raporto el la jaro 1633 de amiko kaj bibliotekisto de Kardinalo Richelieu, Claude Hémeré, kiu uzis la registritajn dokumentojn de la monaĥejo Sankta Kvintino, Francio,[10] Josquin iĝis ĥorknabo ĉe Sankta Kvintino, versajne ĉ. 1460, kaj deĵoris tie kiel muzikisto. Eble li studis kontrapunkton ĉe Ockeghem, kiun li admiregis dumvive: tion aludas kaj la atestadoj de Gioseffo Zarlino kaj Lodovico Zacconi, verkontaj poste en la 16-a jarcento, kaj la elokventa lamento de Josquin pri la morto de Ockeghem en 1497, Nymphes des bois/Requiem aeternam, baziĝanta sur poemo de Jean Molinet.[11] Ĉiuj registraĵoj de Sankta Kvintino estis detruitaj en 1669; tamen la katedralo tie estis centro de muzikado por la tuta distrikto kaj aldone grava centro de reĝa patroneco. Kaj Jean Mouton kaj Loyset Compère estis entombigitaj tie, kaj eble certas ke Josquin akiris siajn postajn rilatojn kun la franca reĝa kapelo dum fruaj spertoj ĉe Sankta Kvintino.

La unua konkreta reistrado de sia dungiteco datiĝas je la 19-a de aprilo 1477 kaj tiu ĉi montras, ke li estis kantisto ĉe la kapelo de René, duko de Anjou, en Aix-en-Provence. Li restis finfine ĝis 1478. Ne ekzistas certaj registradoj pri liaj delokigoj por la periodo inter marto 1478 kaj 1483, sed se li restintus je la servoj de René, li translokiĝus al Parizo en 1481 kune kun la tuta kapelo. Unu el la fruaj motetoj de Josquin, Misericordias Domini in aeternum cantabo, aludas rektan rilaton kun Ludoviko la 11-a, kiu tiutempe estas reĝo. En 1483 Josquin relokiĝis al Condé por postuli sian heredaĵon de siaj geonkloj, kiuj verŝajne estis mortigitaj per la armeo de Ludoviko la 11-a en majo 1478, kiam tiu sieĝis la urbon, enfermis la loĝantaron en la preĝejon kaj brulmortigis ilin vivantajn.[12]

Milano[redakti | redakti fonton]

La periodo de 1480 ĝis 1482 konsternis biografiistojn: ekzistas kelkaj neakordigeblaj atestoj sugestiantaj ke Josqin aŭ estis ankoraŭ en Francio aŭ ke li jam deĵoris ĉe la familio Sforza, precipe ĉe Ascanio Sforza, kiu estis ekzilita de Milano kaj rezidis dumtempe en Ferrara aŭ Napolo. Loĝado en Ferrara dum la fruaj 1480-aj jaroj klarigus la Missa Hercules dŭ Ferrariae, komponita por Ercole d'Este, sed kiu laŭstile ne konformas kun la kutima dato de 15031504, kiam Josquin tutcerte estis en Ferrara. Alternative oni sugestiis, ke Josquin kelktempon en Hungario, surbaze de romano el la mezo de la 16-a jarcento priskribanta la hungaran kortegon en tiuj jaroj kaj inkludante Josquin kiel unu el la surlokaj muzikistoj.[12]

Oni scias, ke Josquin aŭ en 1483 aŭ en 1484 estis je la servo de la familio Sforza family en Milano. Dungita ĉe ili li vojaĝis al Romo kaj eble al Parizo; en Milano li konatiĝis kun Franchinus Gaffurius, kiu estis kapelmajstro de la tiea katedralo. Li estis denove en Milano en 1489 post vojaĝperiodo, sed li forlasis ĝin samjare.

Romo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1489 ĝis 1495 Josquin estis membro de la papa ĥoro, unue sub papo Inocento la 8-a kaj poste sub la Borgia papo Aleksandro la 6-a. Eble li ekdeĵoris tie kiel kantisto substituante Gaspar van Weerbeke, kiu samtempe reiris al Milano. Tie le eble estas tiu, kiu gratis sian nomon en la muron de la Sikstina Kapelo; antaŭ nelonge laboristoj restaŭrantaj la kapelon malkovris enskribon "JOSQUINJ". Ĉar estis tradicio inter kantistoj, grati siajn nomojn en la murojn, kaj centoj da nomoj estis enskribitaj tie dum la tempo ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj, oni konsideras kiel verŝajne, ke la enskribo devenas de Josquin – kaj se estus tiel, tio ĉi estus lia ununura transviva aŭtografo.[13][14]

Dum ĉi tiu periodo evoluis la matura stilo de Josquin; se li alprenis en Milano la influon de serena itala profanmuziko, en Romo li rafinis siajn teknikojn de sakrala muziko. Kelkaj motetoj siaj datiĝas dum la jaroj, kiujn li pasigis en la papa kapelo.

Foriro de Romo; Francio[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 1498 Josquin plej verŝajne reeniris la servon je la familio Sforza, laŭ indikoj en kelkaj leteroj inter la familioj Gonzaga kaj Sforza.[11] Eble li ne restis longe en Milano, ĉar en 1499 Ludoviko la 12-a militakiris Milanon dum sia invado en nordan Italion kaj malliberigis la antaŭajn dungintojn de Josquin. Je ĉi tiu tempo Josquin plej verŝajne reiris al Francio, kvankam mankas dokumentoj pri lia kariero ĉirkaŭ la ŝanĝo de la jarcentoj. Antaŭ ol li forlasis Italion, li plej verŝajne verkis unu el siaj plej famaj profanaj komponaĵoj, la frotolon El grillo samkiel In te Domine speravi ("Mi metis mian esperon en vi, Sinjor‘"), baziĝanta sur psalmo 30. Ĉilasta komponaĵo povus esti kaŝita referenco al la religia reformisto Girolamo Savonarola, kiun oni ŝtiparumis en Florenco je 1498, kaj kiun Josquin aparte respektis; la teksto estis la favorita psalmo de la monaĥo, meditado kiun li lasis nekompleta antaŭ ol lia ekzekuto.[15]

Kelkaj el la komponĵoj de Josquin, ekz. la instrumenta Vive le roy, oni provizore datigis en la periodon de ĉ. 1500, kiam li estis en Francio. Moteto Memor esto verbi tui servo tuo ("Memoru Vian promeson al Via servanto") estis, laŭ kion Heinrich Glarean skribis en Dodecachordon en 1547, komponita kiel eleganta admono al la reĝo plenumi la promeson de prebendo al Josquin, kiun li forgesintis plenumi. Laŭ la historio de Glarean tio efikis: la kortego aplaŭdis, kaj la reĝo donis al Josquin sian prebendon. Ricevinte ĝin Josquin laŭraporte verkis moteton pri la teksto Benefecisti servo tuo, Domine ("Sinjoro, Vi agis grace al Via servanto") por montri sian dankemon al la reĝo.[16]

Ferrara[redakti | redakti fonton]

Ercole la 1-a d'Este estis grava patrono de artoj dum la itala renesanco; li estis la dunginto de Josquin en 1503 kaj 1504.

Josquin verŝajne restis je la servo de Ludoviko la 12-a ĝis 1503, kiam duko Ercole la 1-a de Ferrara dungis lin por la tiea kapelo. El tiu ĉi tempo transvivas unu el la maloftaj mencioj pri la personeco de Josquin. Antaŭ ol dungi Josquin, unu el la helpantoj de duko Ercole rekomendis, ke tiu dungu anstataŭ Heinrich Isaac, ĉar Isaac estas pli akordiĝema, pli kompanema, estas pli volema komponi je ordro kaj kostus konsiderinde malpli (120 dukatoj kontraŭ 200). Ercole tamen elektis Josquin.[12] Estante en Ferrara Josquin verkis kelkajn el siaj plej famaj komponaĵoj inkluzive la sobran Miserere influita de Savonarola,[17] kiu iĝis unu el la plejmulte motetoj de la 16-a jarcento; la ĝisfunde kontrasta virtuoza moteto Virgo Salutiferi;[18] kaj eble la Missa Hercules Dŭ Ferrariae, kiu estas verkita super kanto firma deduktita de la muzikaj literoj en la nomo de la duko, tekniko konata kiel soggetto cavato.

Josquin ne restis longe en Ferrara. Pesteksplodo somere 1503 instigis la evakuadon de la duko kaj sia familio samkiel de du trionoj de la civitanoj, kaj Josquin foriris aprilon de la venonta jaro, eble ankaŭ por eskapi la peston. Lia anstataŭanto, Jacob Obrecht, mortis pro la pesto somere 1505,[12] anstataŭote per Antoine Brumel en 1506, kiu restis ĝis la malfondado de la kapelo en 1510.

Emeritiĝo en Condé-sur-l'Escaut[redakti | redakti fonton]

Josquin iris rekte de Ferrara al sia hejmregiono Condé-sur-l'Escaut, sudoriente de Lille ĉe la ĉitempa landlimo inter Belgio kaj Francio, estiĝante preposto de la kolegia preĝejo Notre Dame la 3-an de majo 1504, ampleksa muzika institucio, kiun li estris ĝisfine de sia. La kapitulo de la katedralo de Bourges demandis lin, ĉu li volas instruisto de la ĥorknaboj, sed ne konatas, kiel li respondis, kaj ne ekzistas dokumentoj pri iu ajn dungiteco lia; la plej multaj eruditoj supozas, ke li restis en Condé.

Dum la lastaj du tagdekoj de lia vivo la famo de Josquin kune kun lia muziko divastiĝis eksterlanden. La ĵus inventita presarto ebligis vastan publikigon de lia muziko, kaj Josquin estis la favorato de la unuaj presistoj: unu el la unuaj publikaĵoj de Petrucci kaj la plej antikva transviva muzikpresaĵo de unuopa komponisto estis libro de Ĵoskenaj mesoj presitaj je Venecio en 1502. Tiu ĉi publikado estis sufiĉe sukcesa, tiel ke Petrucci publikigis du pluajn volumojn da mesoj de Josquin en 1504 kaj 1514, kaj li reeldonis ilin plurajn fojojn.[19]

Sur la mortolito Josquin petis, ke oni enlistigu lin kiel eksterlandano, tiel ke lia propraĵo ne transiĝu al la genobeloj de Condé.[20] Tiu ĉi pruveto estis uzata por montri, ke li estis denaska franco. Krome li postlasis donacon pro la muzikado de lia lasta moteto „Pater noster / Ave Maria" je ĉiuj ĝenerala procesioj en la urbo, se ili antaŭ lian domon haltante ĉe la foirejo por meti hostion sur la altaron de la Sankta Virgulino. Eble Pater noster estus lia lasta verko.[21]

Muziko[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Josquin vivis dum transira fazo en la muzikhistorio. Muzikaj stiloj rapide ŝanĝis , parte dank‘ al la migrado de muzikistoj inter diferaj regionoj de Eŭropo.[22] Multaj nordaj muzikistoj translokiĝis al Italio, la koro de la renesanco, allogita de la patroneco de italaj nobeloj; restante en Italio tiuj ĉi komponistoj estis influataj far´ denaske italaj stiloj kaj ofte portis tiujn ideojn reen en siajn hejmlandojn. La sinuaj linioj muzikaj de la generacio de Ockeghem, la kontrapunkta komplekseco de la nederlandanoj kaj la homofoniaj teksturoj de la italaj laŭdoj kaj profanmuzikoj komencis iom post iom kunfandiĝi en unuecan stilon; Josquin tamen estis la gvida persono en tiu ĉi muzika procezo, kiu rezultigis la formadon de internacia muzika lingvo, kiun la plej famaj komponistoj, Palestrina kaj Lasso inkluzivis en siajn stilojn.[23]

Josquin verŝajne lernis sian metion en sia hejmregiono en norda Francio kaj poste en Italio, kiam li iris al Milano kaj Romo. Liaj fruaj sakralaj verkoj imitas la kontrapunktan kompleksecon kaj ornamitajn, melismajn liniojn de Ockeghem kaj liaj samtempuloj, sed samtempe, lernante sian kontrapunktan teknikon li akiris italecan muziklingvaĵon por siaj profanaj verkoj: verdire li ja estis ĉirkaŭata de itala populara muziko en Milano. Fine de sia longa kreiva kariero, kiu ampleksis proksimume 50 produktivajn jarojn, li disvolvintis simpligitan stilon, en kiu ĉiu voĉo de polifonia komponaĵo montris liberan kaj elastan movadon, kaj li ekzakte atentis pri klara muzikigo de la teksto samkiel pri klara alĝustigo de la teksto al la muzikaj motivoj. Se aliaj komponistoj estis infludonaj sur la disvolviĝon de la Ĵoskena stilo, precipe en la malfrua 15-a jarcento li mem iĝis la plej influa komponisto en Eŭropo, speciale post la disvolviĝo de la muzikpresado, kiu samtempis kun la jaroj de lia matureco kaj kulmina produktiveco. Tiu teknikaĵo faris lian influon eĉ pli decida ol alia maniero.

Multaj "modernaj" muzikaj komponpraktikoj naskiĝis en la epoko ĉ. 1500. Josquin vaste utiligis "motivajn ĉelojn" en siaj komponaĵoj, mallongajn, facile rekoneblajn melodiajn fragmentojn, kiuj pasis de voĉo al voĉo ene de kontrapukta teksturo, donante al ĝi internan unuecon. Tio ĉi estas la baza organiza principo en muziko, kiun oni kontinue praktikis ekde ĉ. 1500 ĝis nia tempo. [24]

Josquin verkis en ĉiuj gravaj formoj disvastiĝintaj tiutempe inkluzive mesojn, motetojn, kanzonojn kaj frotolojn. Li eĉ kontribuis al la evoluo de nova formo, la moteto-kanzono, de kiu li finfine postlasis tri ekzemplerojn. Krome kelkaj el liaj pecoj verŝajne estis intencata por instrumenta prezentado.

Ĉiu kampo de sia produktado estas subdividebla laŭ formo aŭ laŭ supozata komponperiodo. Ĉar datado de la Ĵoskenaj verkoj estas speciale problema kaj scienca samopinio atingita nur je malplimulto da verkoj, diskuto jen estas tipa.

Mesoj[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo montranta la komencan Kyrie el la Missa de Beata Virgine, malfrua verko. (Romo, Biblioteca Apostolica Vaticana, Capp. Sist. 45, ff. 1v-2r)

Josquin verkis je la fino de epoko, en kiu la meso estis la domina form de sakrala kompozicio en Eŭropo. La meso estis laŭ sia evoluo dum la 15-a jarcento estis longa, multparta formo kun la ŝanco por ampleksaj strukturo kaj organizado ne ebla en aliaj formo kiel ekz. la moteto. Josquin komponis kelkajn el la plej famaj de la ĝenro, plejparte uzante specon da cikla organizado.

Li skribis mesojn uzante jenajn ĝeneralajn teknikojn, kvankam ekzistas konsinderindaj supermetadoj inter la teknikoj en la individuaj komponaĵoj:

  • kantofirma meso, en kiu antaŭe jam ekzista melodio aperas pleparte neŝanĝite en unu voĉo de la teksturo, kontrapunktate de la aliaj voĉoj plimalpli libere komponitaj;
  • parafraza meso, en kiu antaŭe jam ekzista melodio estis libere uzata en ĉiuj voĉoj kaj en multaj variacioj;
  • parodia meso, en kiu antaŭe jam ekzista plurvoĉa kanto aperis tutece aŭ parte, uzanta materialon el ĉiuj voĉoj, ne nur la melodion;
  • soggetto cavato, aŭ solmiza meso, en kiu la melodio estas markita de la silaboj de nomo aŭ frazo (ekz. "la sol fa re mi" — A, G, F, D, E — baziĝanta sur Lascia fare mi ("lasu min fari", frazo uzata de nekonata patrono en kunteksto, pri kiu ekstestis multaj legendoj).
  • kanono, en kiu tuta meso baziĝas sur kanonaj teknikoj kaj en kiu ne estas trovebla antaŭekzista materialo.[25]

La plejmulto el tiuj ĉi teknikoj, precipe parafrazo kaj parodio, iĝis normaj dum la unuaduono de la 16-a jarcento; Josquin estis granda pioniro, kaj kio estis perceptata kiel miksaĵo inter tiu ĉi teknikoj far' de postaj observantoj, estis tiutempe la procezo de ilia kreado.[23]

Josquin estis fonto de kanonaj teknikoj samkiel multaj aliaj komponistoj siageneraciaj, kaj kanono aperas en ĉiu el siaj mesoj, kelkfoje je ekskludo de aliaj teknikaj eroj.

Kantofirmaj mesoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la maturoperiodo de Josquin, la plej kutima tekniko por skribi mesojn estis la kantofirmo, tekniko jam uzita dum la plejparto de la 14-a jarcento. Estis la tekniko, kiun Josquin aplikis plej frue en lia kariero je la Missa L'ami Baudichon, verŝajne lia unua meso.[23] Tiu ĉi meso baziĝas sur profana– eĉ obscena – melodio. Ke bazi meson sur tia fonto estis akceptita praktiko, evidentiĝas pro la ekzistado de tiu ĉi meso en la voĉlibro de la Sikstina Kapelo kopiita dum la papado de Julio la 2-a (1503 ĝis 1513).[26]

La plej famaj kantofirmaj mesoj de Josquin estas tiuj du baziĝantaj sur la melodio de L'homme armé, kiu estis la preferita melodio por meskomponaĵoj dum la tuta renesanco. La pli frua el la du, Missa L'homme armé super voces musicales, estas teknika bravuraĵo, enhavanta multnombrajn proporcian kanonon kaj kontrapunktajn figurojn. Estis la plej fama el ĉiuj liaj mesoj.[27] La dua, Missa L'homme armé sexti toni, estas "fantaziaĵo pri la temo de la armito."[28] Baziĝanta sur kantofirmo, ĝi ankaŭ estas parafraza meso, ĉar fragmentoj de la melodio aperas en ĉiuj voĉoj. Teknike ĝi estas preskaŭ modesta kompare kun la alia meso L'homme armé, escepte de la fina Agnus Dei, kiu enhavas kompleksan kanonan strukturon inklude maloftan retropasan kanonon, enteksita en aliajn voĉojn.[29]

Parafrazaj mesoj[redakti | redakti fonton]

La parafraza tekniko diferencas de la kantofirma tekniko en tio, ke la fontmaterialo, kvankam ĝi konstistas nur el monofonia originalo, estas plibeligita per ornamaĵoj. Samkiel je la kantofirma tekniko la voĉo povas aperi en multaj voĉoj de la meso.

Kelkaj mesoj de Josquin montras la parafrazan teknikon kaj ili inkludas kelkparton de liaj plej famaj verkoj. La relative frua Missa Ave maris stella, kiu verŝajne datiĝas en siaj jaroj en la ĥoro de la Sikstina Kapelo, parafrazas la Marianan Antifonon samnoman; ĝi ankaŭ estas unu el liaj plej mallongaj mesoj.[30] La malfrua Missa de Beata Virgine parafrazas gregoriajn ĉantojn laŭde al la Virgulino Maria, ĝi estas meso dediĉe al Nia Kara Sinjorino, votivmeso por sabata celebrado, kaj estis lia plej populara meso en la 16-a jarcento.[31][32]

La plejplej fama el la mesoj de Josquin aplikantaj la teknikon kaj unu el la le fama meso de la tuta epoko estis la Missa pange lingua, baziĝinta sur la himno de Tomaso de Akvino por la vespro de Kristokorpo. Estas verŝajne la lasta meso, kiun Josquin komponis.[33] Tiu ĉi meso estas ekstenza fantazio pri la melodio uzanta la melodion en ĉiuj voĉoj kak ĉiuj partoj de la meso en kompleksa kaj ĉiam ŝanĝa polifonio. Unu el la kulminoj de la meso estas la parto et incarnatus est el la Credo, kie la teksturo iĝas homofonia kaj la melodio aperas en la plej alta voĉo; jen la alineo, kiu normale aperus je la melodio " Kantu, ho mia lango, de la mistero de la Dia korpo " estas anstataŭita per la vortoj "Kaj li enkarniĝis per la Sankta Spirito el la Virgulino Maria kaj homiĝis."[34]

Parodiaj mesoj, mesoj pri popularaj kantoj[redakti | redakti fonton]

En parodiaj mesoj la fontmaterialo ne estis unuopa linio, sed kompleta teksturo, ofte populara kanzono. Kelkaj verkoj de Josquin loze falas en tiun ĉi kategorion inkluzive la Missa Fortuna desperata, baziĝinta sur la trivoĉa kanto Fortuna desperata (eble de Antoine Busnois); la Missa Malheur me bat (baziĝinta sur kanto diverstempe atribuita al Obrecht, Ockeghem, aŭ - plej verŝajne - Abertijne Malcourt);[23] kaj la Missa Mater Patris, baziĝinta sur trivoĉa moteto de Antoine Brumel. La Missa Mater Patris estas verŝajne la unua vera parodia meso komponita, ĉar ĝi eĉ ne montras spuron de kantofirmuso.[35] Parodia tekniko iĝis la plej kutima rimedo de meskompozicio por la resto de la 16-a jarcento, kvankam la meso iom post iom perdis la favoron samgrade kiel kreskis la moteto en la estimo.

Mesoj pri solfeĝaj silaboj[redakti | redakti fonton]

La plej frua meso de ajna komponisto aplikanta tiun ĉi komponmetodon – la soggetto cavato – estas la Missa Hercules Dŭ Ferrariae, kiun Josquin verŝajne verkis en la 1480-aj jaroj por la potenca Ercole I, duko de Ferrara. La kantofirmusaj notoj estas prentitaj el la muzikaj silaboj de la propra nomo de la duko: Re - Ut - Re - Ut - Re - Fa - Mi – Re. Alia meso uzanta tiun ĉi teknikon estas la Missa La sol fa re mi, baziĝanta sur la muzikaj silaboj el "Lascia fare mi" ("lasu min fari!"). La historio rakontita de Glareanus en 1547 estis, ke nekonata nobelulo kutime forsendis la svatiĝantoj per ĉi tiu frazo, kaj Josquin tuj verkis "ege elegantan" meson pri tiu kiel pintaĵo kontraŭ li.[36]

Kanonomesoj[redakti | redakti fonton]

Example of a prolation canon. Agnus Dei el Missa l'homme armé super voces musicales de Josquin Desprez

Kanonaj mesoj akiris kreskan valoron je la fino de la 15-a jarcento. Frua ekzemplo estas la fama Missa prolationum de Ockeghem, komplete konsistanta el proporciaj kanonoj, la Missa L'homme armé de Guillaume Faugues, kies kantofirmuso estas prezentata en kanono de falanta kvinto, kaj la Missa Ad fugam de Marbrianus de Orto, baziĝanta sur libere komponitaj kanonoj en kvinto inter supra voĉo kaj tenoro. Josquin utiligas kanonon en la Osanna kaj Agnus Dei III de la Missa L'homme armé sexti toni, ĉie en la Missa Sine nomine kaj en la lastaj tri partoj de la Missa De beata virgine. La Missa L'homme armé super voces musicales enhavas proporciajn kanonojn en la Kyrie, Benedictus kaj Agnus Dei II.

Motetoj[redakti | redakti fonton]

La motetstilo de Josquin varias ekde preskaŭ strikte homofoniaj komponaĵoj kun blokakkordoj kaj silaba tekstdeklamado ĝis alte ornamitaj kontrapunktaj fantazioj kaj psalmmuzikigoj kiuj kombinis tiujn ĉi ekstremojn kun la aldono de retorikaj figuroj kaj vortpentrado, kio antaŭsciigas la postan evoluon de la madrigalo. Li verkis multaj el siaj motetoj por kvar voĉoj, ensembloformato, kiu estiĝis kompozicia normo ĉ. 1500, kaj li ankaŭ estis konsiderinda noviganto skribante motetojn por kvin kaj ses voĉoj.[37] Neniu moteto kun pli ol ses voĉoj oni fidinde povas atribui al Josquin.

Preskaŭ ĉiuj el la motetoj de Josquin motets uzas specon da kompozicia limitigo sur la procezo; ili ne estas libere komponitaj.[38] Kelkaj el ili uzas kantofirmuson kiel unuiga elemento; kelkaj estas kanonaj; kelkaj utiligas devizon, kiu ripetiĝas ĉiame; kelkaj utiligas plurajn el tiuj ĉi metodoj. La motetoj aplikantaj kanonon estas divideblaj en du grupojn: tiuj en kiuj la kanono estas plene koncipita por esti aŭskultata kaj aprecata kiel tia, kaj alia grupo, en kiu ĉeestas kanono, sed preskaŭ estas neebla percepti ĝin, kvazaŭ ĝi estus skribita por apreco perokula aŭ por amatoroj. [39]

Josquin ofte uzis imitadon, precipe para imitado, verkante siajn motetojn, kun partoj similaj al fugaj ekpozicioj okazante sur sukcesivaj linioj de la muzikigata teksto. Ekzemplo estas lia muzikigo de Dominus regnavit (psalmo 93) por kvar voĉoj; ĉiu tekstlinio de la psalmo komencas per voĉo sole prezentanta novan melodion, rapide sekvata de la imitaj eniroj de la aliaj tri voĉoj.[40]

Josquin estis pioniro pri la polifonia komponado de psalmoj, kaj psalmkomponaĵoj formas grandan parton el la motetoj de liaj pli postaj jaroj. Malmultaj komponistoj antaŭ Josquin muzikigis psalmojn polifonie.[41] Kelkaj el la komponaĵoj de Josquin inkludas la faman Miserere verkitan en Ferrara en 15031504 kaj plej verŝajne inspirata de la ĵusa ekzekutado de la reformema monaĵo Girolamo Savonarola,[42] Memor esto verbi tui, baziĝanta sur psalmo 119, kaj du komponaĵoj pri De profundis (psalmo 130), ambaŭ konsiderataj kiel inter liaj plej gravaj sukcesoj.[40][43]

Kanzonoj kaj instrumentaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sur la kampo de profana muziko Josquin postlasis multnombrajn francajn kanzonojn ekde tri ĝis ses voĉoj, samkiel manplenon da italaj sekularaj kantoj konataj kiel frotoloj, krome kelkajn pecojn, kiujn li verŝajne intencis por instrumenta realigo. La problemo pri la atribuado estas eĉ pli akutaj je la kanzonoj ol ili estas pri aliaj partoj de lia komponkvanto: dum kiam pli ol 70 tri- kaj kvarvoĉaj kanzonoj estis publikitaj sub lia nomo dum lia vivo, samtempe nur ses el la pli ol tridek kvin- kaj sesvoĉaj kanzonoj atribuitaj al li estis cirkuligitaj sub lia nomo. Multajn el la atribuadoj aldonitaj post lia morto oni konsideras kiel nefidindajn, kaj dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento oni laboris multe por korekti atribuadojn laŭ stilaj kialoj.[44]

La plej fruan kanzonon Josquin komponis verŝajne en norda Eŭropo influite de komonistoj kiel Ockeghem kaj Busnois. Sed alie ol ili li ne strikte kroĉiĝis al la kutimoj de la fiksaj formoj – la rigidaj kaj kompleksaj ripetaj modeloj de la rondelo, virelaio kaj balado – anstataŭe li ofte verkis liajn fruajn kanzonojn en strikta imitado, trajto kiun ili havis komune kun multaj el liaj sakralaj verkoj.[32] Li estis unu el la unuaj kanzonkomponistoj, kiuj faris ĉiujn voĉojn egalaj partoj de la partituro; kaj multaj el liaj kanzonoj enhavas imitavivajn lokojn laŭ la sama maniero kiel motetoj. Tamen li uzis melodian ripetadon, speciale kie la tekstlinioj rimiĝis, kaj kelkaj el liaj kanzonoj havis pli simplan teksturon samkiel pli grandan rapicecon ol liaj motetoj.

En siaj kanzonoj li ofte utiligis kanofirmuson, kelkfoje popolkanton, kies originon oni ne povas spuri kiel ekz. en la kanzono Si j'avoye Marion.[45] Alifoje li uzas melodion origine ligita kun aparta teksto kaj jen li libere komponas tutan kanton sen uzi evidente eksteran fontmaterialon. Alia tekniko, kiun li kelkfoje uzis, estis preni popolkanton kaj skribi ĝin kiel kanono kun si mem, en du internaj voĉoj, kaj skribi novan melodian materialon supre kaj ĉirkaŭ ĝi pri nova teksto: li uzis tiun ĉi teknikon en unu el liaj plej famaj kanzonoj, Faulte d'argent ("manko de mono"), kanto kantata de viro vekiĝanta enlite kun putino, bankrote kaj nekapable pagi ŝin.

Kelkajn el siaj kanzonoj li sendube koncipis por instrumenta realigo. Ke Petrucci publikis multajn el ili sen teksto ege evidentigas tion; krome kelkaj el la pecoj (ekz. la fanfareca Vive le roy) enhavas pli instrumentecan ol voĉkantecan skribmanieron.[32]

La plej famaj kanzonoj de Josquin vaste circulis tra Eŭropo. Kelkajn el la li bone konataj inkluzivas lia lamento pri la morto de Ockeghem, Nymphes des bois/Requiem aeternam; Mille regretz (kies atribuado antaŭ nelonge estis pridubata);[46] Plus nulz regretz; kaj Je me complains.

Krom siaj francaj kanzonoj li verkis almenaŭ tri pecojn laŭ maniero de la itala frotolo, populara itala kantformo, kiun li verŝajne renkontis dum liaj jaroj en Milano. Tiuj ĉi kantoj inkluzivas Scaramella, El grillo, kaj In te domine speravi. Ili estas eĉ pli simplaj laŭteksture ol liaj francaj kanzonoj, estante unuforme silabaj kaj homofoniaj, kaj ili restas inter la plejofte kantataj partoj de sia verkaro.

Motetkanzonoj[redakti | redakti fonton]

En Milano Josquin verkis diversajn ekzemplerojn de nova speco da muziko evoluigita de la tieaj komponistoj, motetkanzono. Tiuj ĉi komponaĵoj estis laŭteksture similegaj al kanzonoj de la 15-a jarcento laŭ la fiksa-forma-modelo, escepte ke tiuj ĉi havis alie ol tiuj sekularaj verkoj ĉantodevenan latinan kantofirmuson en la plej malalta el la tri voĉoj. La aliaj voĉoj kantis en la franca profanan tekston, kiu aŭ simbole rilatis al la latina teksto aŭ komentis ĝin.[47] La tri kontaj motetkanzonoj de Josquin, Que vous madame/In pace, A la mort/Monstra te esse matrem kaj Fortune destrange plummaige/Pauper sum ego, estas similaj al tiuj de aliaj komponistoj el la Milana kapelo kiel ekz. Loyset Compère kaj Alexander Agricola.

Influo[redakti | redakti fonton]

La famo de Josquin daŭris la tutan 16-a jarcenton kaj vere kreskis dum kelkaj jardekoj post lia morto. Zarlino, verkante en la 1580-aj jaroj, ankoraŭ uzis ekzemplojn de Josquin en liaj traktatoj pri kompozicio; kaj la famo de Josquin nur paliĝis post la komenco de la barokepoko kun la malpliiĝo de la polifonia stilo. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj la famo de Josquin estis ombrumita de la postea komponisto de la Roma skolo Palestrina, kies muzikon estis rigardata kiel la kulmino de polifonia rafineco kaj kodigita en kompozicisistemon de teoriistoj kiel Johann Fŭ; tamen dum la 20-a jarcento la reputacio de Josquin konstante kreskis ĝis punkto, kie disĉiploj ree konsideris lin kiel "la plej granda kaj sukcesa komponisto de la epoko."[48] Laŭ kion skribas Richard Sherr en la enkonduko al Josquin Companion, alparolante precipe la malmultiĝo de la kanonoj de Josquin sekve de la korektado de misatribuoj, "Josquin supervivos, ĉar lia plej bona muziko vere estas tiel grandioza kiel ĉiu ĉiam diris."[49]

Ekde la 1950-aj jaroj la reputacio de Josquin plifortiĝis pro la kreska ebleco aĉeti registraĵojn, de kiuj ekzistas multaj, kaj l ekesto de ensembloj specialiĝintaj pri la realigo de voĉkanta muziko el la 16-a jarcento, kies centra okupo estas la verkaro de Josquin.[50]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La malfacilaĵojn je la kompilado verklisto por Josquin oni ne povas troigi. Pro lia enorma prestiĝo en la frua deksesa jarcento multaj verkisto kaj eldonistoj ne povis rezisti la tenton atribui anonimajn aŭ alimaniere dubindajn verkojn al Josquin. La germana eldonisto Georg Forster priskribis admirinde la situacion en 1540 skribante ke "Nun, kiam Josquin estas morta, li eligas pli da verkoj ol kiam li vivis."[51] Tial multaj el la verkoj listigitaj malsupre estas de pridiskutata aŭtoreco.

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  1. Missa Ave maris stella (Romo, 1486–1495) (4 voĉoj);
  2. Missa de Beata Virgine (5 voĉoj);
  3. Missa Di dadi (=N'aray je jamais) (4 voĉoj; aŭtoreco pridubata de kelkaj erudiciuloj)
  4. Missa Faisant regretz (4 voĉoj);
  5. Missa Fortuna desperata (4 voĉoj);
  6. Missa Gaudeamus (4 voĉoj);
  7. Missa Hercules Dŭ Ferrariae (Ferrara, 1503/04) (4 voĉoj, 6 en Agnus III);
  8. Missa La sol fa re mi (4 voĉoj);
  9. Missa L'ami Baudichon (4 voĉoj);
  10. Missa L'homme armé sexti toni (4 voĉoj, 6 en Agnus III);
  11. Missa L'homme armé super voces musicales (4 voĉoj);
  12. Missa Malheur me bat (4 voĉoj, 6 en Agnus III);
  13. Missa Mater patris (4 voĉoj; aŭtoreco pridubata de kelkaj erudiciuloj)
  14. Missa Pange lingua (Condé, ĉ. 1514) (4 voĉoj);
  15. Missa Sine nomine (4 voĉoj; kanona meso, origine titolita "Missa Ad fugam");

Mesoj de pridubata aŭtoreco:

  1. Missa Ad fugam (4 voĉoj)
  2. Missa Da pacem (4 voĉoj)
  3. Missa Une musque de Biscaye (4 voĉoj)
  4. Missa D'ung aultre amer (4 voĉoj)

Mesfragmentoj[redakti | redakti fonton]

De dubinda aŭtoreco escepte de la Credo De tous biens playne:"

  1. Credo Chascun me crie (= Des rouges nez);
  2. Credo De tous biens playne;
  3. Credo Vilayge (II);
  4. Credo [Quarti toni] (kanona)
  5. Gloria De beata virgine;
  6. Sanctus De passione;
  7. Sanctus D'ung aultre amer.
  8. Credo Vilayge (I);
  9. Credo La belle se siet (eble de Robert de Févin)

Motetoj[redakti | redakti fonton]

  1. Absalon, fili mi (4vv) (atribuado kontestata; eble Pierre de la Rue)
  2. Absolve, quaesumus, Domine/Requiem aeternam (6vv) (atribuado kontestata);
  3. Alma redemptoris mater;
  4. Alma redemptoris mater / Ave regina caelorum;
  5. Ave Maria, gratia plena … benedicta tu (4vv);
  6. Ave Maria, gratia plena … Virgo serena (Milano 1484/85);[52]
  7. Ave munda spes, Maria (ne en la unua plena eldono de la verkaro);
  8. Ave nobilissima creatura;
  9. Ave verum corpus natum;
  10. Benedicta es, caelorum regina;
  11. Christum ducem, qui per crucem (4vv);
  12. De profundis clamavi (4vv) (possibly middle-period composition: atribuado pridubata);
  13. De profundis clamavi (5vv) (malfrua komponaĵo);
  14. Domine exaudi orationem meam;
  15. Domine, ne in fuore tuo (4vv);
  16. Domine, non secundum peccata nostra (2-4vv; por Romo);
  17. Ecce, tu pulchra es, amica mea;
  18. Factum est autem;
  19. Gaude virgo, mater Christi;
  20. Homo quidam fecit cenam magnam;
  21. Honor, decus, imperium;
  22. Huc me sydereo descendere jussit Olympo (5vv);
  23. Illibata Dei virgo nutrix;
  24. In exitu Israel de Aegypto;
  25. In illo tempore assumpsit Jesus doudecim disciplus;
  26. Iniquos odio habui (4vv, nur tenorvoĉo transvivis);
  27. In principio erat Verbum (aŭtenteco pridubata;[53]
  28. Inviolata, integra et casta es, Maria;
  29. Jubilate Deo omnis terra;
  30. Liber generationis Jesu Christi;
  31. Magnificat quarti toni (atribuita al Josquin pro stilaj kaŭzoj);
  32. Magnificat terii toni (atribuita al Josquin pro stilaj kaŭzoj);
  33. Memor esto verbi tui;
  34. Miserere mei Deus (Ferrara, 1503);
  35. Misericordias Domini in aeternum cantabo (Francio, 1480/83);
  36. Missus est Gabriel angelus ad Mariam Virginem;
  37. Mittit ad virginem;
  38. Monstra te esse matrem;
  39. O admirabile commercium (parto de 5-moteta ciklo);
  40. O bone et dulcissime Jesu;
  41. O Domine Jesu Christe (parto de pasiona komponaĵo en 5 sekcioj);
  42. O virgo prudentissima;
  43. O virgo virginum;
  44. Pater noster, qui es in caelis (Condé, 1505–1521);
  45. Planxit autem David;
  46. Praeter rerum seriem;
  47. Qui edunt me adhuc;
  48. Qui habitat in adiutorio altissimi;
  49. Qui velatus facie fuisti (parto de pasiona komponaĵo en 6 sekcioj);
  50. Salve regina (4vv);
  51. Salve regina (5vv, 1502);
  52. Stabat Mater;
  53. Tu lumen, tu splendor;
  54. Tu solus qui facus mirabilia;
  55. Usquequo Domine oblivisceris me (atribuo pro stilaj kaŭzoj; nur parte transvivis);
  56. Ut Phoebi radiis;
  57. Veni, sancte spiritus (anakaŭ atribuita al Forestier);
  58. Victimae paschali laudes;
  59. Virgo prudentissima;
  60. Virgo salutiferi (Ferrara, 1504/05);
  61. Vultum tuum deprecabuntur (7-parta pasiona ciklo) (1480-aj jaroj).

Motetoj-kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  1. A la mort / Monstra te esse matrem;
  2. Fortune destrange plummaige/Pauper sum ego;
  3. Que vous madame / In pace in idipsum.

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  1. A l'heure que je vous;
  2. A l'ombre d'ung buissonet, au matinet (3vv);
  3. Adieu mes amours;
  4. Adieu mes amours (6vv or 7vv);
  5. Baisé moy, ma doulce amye (4vv);
  6. Belle, pour l'amour de vous;
  7. Bergerette savoyenne;
  8. Cela sans plus;
  9. Comment peult haver joye;
  10. Cueur langoreulx;
  11. De tous biens plaine (3vv);
  12. De tous biens plaine (4vv);
  13. Douleur me bat;
  14. Du mien amant;
  15. Dulces exuviae;
  16. En l'ombre d'ung buissonet tout, au long (3vv);
  17. En l'ombre d'ung buissonet tout, au long (4vv);
  18. Entré je suis en grant pensée (3vv);
  19. Entré je suis en grant pensée (4vv);
  20. Fama malum;
  21. Faulte d'argent;
  22. Fors seulement (nur unu el ses voĉoj transvivas );
  23. Fortuna d'un gran tempo;
  24. Helas madame;
  25. Ile fantazies de Joskin;
  26. Incessament livré suis à martire;
  27. Je me complains;
  28. Je n'ose plus;
  29. Je ris et si ay larme;
  30. Je sey bien dire;
  31. La belle se siet;
  32. La Bernardina;
  33. La plus de plus;
  34. Le villain [jaloŭ];
  35. Ma bouche rit et mon cueur pleure;
  36. Mille Regretz (4 voices);
  37. Mon mary m'a diffamée;
  38. N'esse pas ung grant desplaisir;
  39. Nymphes des bois (verkita okaze de la morto de Johannes Ockeghem);
  40. Nymphes, nappés / Circumdederunt me;
  41. Parfons regretz;
  42. Petite camusette;
  43. Plaine de dueil;
  44. Plus n'estes ma maistresse;
  45. Plus nulz regretz (verkita inter 1508 kaj 1511, memore al la kontrakto de Calais de 1507 );
  46. Plusieurs regretz;
  47. Pour souhaitter;
  48. Quant je vous voye;
  49. Qui belles amours a
  50. Recordans de my signora;
  51. Regretz sans fin;
  52. Se congié prens;
  53. Si j'ay perdu mon amy (3vv);
  54. Si j'ay perdu mon amy (4vv);
  55. Tant vous aimme Bergeronette;
  56. Tenz moy en voz bras;
  57. Une mousque de Biscaye;
  58. Vive le roy (instrumentaĵo, skribita por Ludoviko la 12-a);
  59. Vous l'arez, s'il vous plaist;
  60. Vous ne l'arez pas;
  61. senteksta (4vv).

Frotoloj[redakti | redakti fonton]

  1. El Grillo;
  2. In te Domine speravi per trovar pietà;
  3. Scaramella va alla guerra.

Fontoj kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Atlas, Allan W., eld. Renaissance music: music in western Europe, 1400-1600. NY: Norton, 1998. ISBN 0-393-97169-4
  • Brown, Howard M. "Chanson" The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. Londono, Macmillan, 1980. (20 vol.) ISBN 1-56159-174-2.
  • Duffin, Ross W., eld. A Josquin Anthology. Oxford University Press, 1999. ISBN 0-19-353218-2
  • Gleason, Harold, and Warren Becker. Music in the Middle Ages and the Renaissance. Bloomington, Indiana: Frangipani Press, 1981. ISBN 0-89917-034-X.
  • Godt, Irving. "Motivic Integration in Josquin's Motets" Journal of Music Theory vol. 21 n-o. 2 (aŭtuno 1977), pp. 264–292.
  • International Josquin Symposium, Willem Elders, and Frits de Haen. Proceedings of the International Josquin Symposium. Utreĥto: Vereniging voor Nederlandse Muziekgeschiedenis, 1986. ISBN 90-6375-148-6
  • Macey, Patrick. Bonfire Songs: Savonarola's Musical Legacy. Oksfordo, Clarendon Press. 1998. ISBN 0-19-816669-9.
  • Macey, Patrick. "Josquin des Prez" Grove Music Online, eld. L. Macy. (Accessed 2006-10-08) www.grovemusic.com (necesas antaŭmendo)
  • Noble, Jeremy. "Josquin Desprez (works)" The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. Londono, Macmillan, 1980. (20 vol.) ISBN 1-56159-174-2.
  • Pietschmann, Klaus. "Ein Graffito von Josquin Desprez auf der Cantoria der Sixtinischen Kapelle" Die Musikforschung vol. 52 n-o. 2 (1999), pp. 204–207.
  • Reese, Gustave. Music in the Renaissance. Novjorko: W.W. Norton, 1954. ISBN 0-393-09530-4.
  • Reese, Gustave. "Josquin Desprez (biography)" The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. Londono, Macmillan, 1980. (20 vol.) ISBN 1-56159-174-2.
  • Sherr, Richard, eld. The Josquin Companion. Oksfordo: Oxford Univ. Press, 2000. ISBN 0-19-816335-5.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Macey, Grove, §8.
  2. Wegman, en Sherr, p. 21–25.
  3. Reese, Grove
  4. Wegman, en Sherr, p. 28.
  5. Wegman, en Sherr, p. 21–22.
  6. Sherr, p. 3.
  7. Glareanus, quoted in Sherr, p. 3.
  8. Sherr, p. 10.
  9. Lora Matthews kaj Paul Merkley, "Josquin des Prez", en The Journal of Musicology, somere 1998.
  10. Gustave Reese k.a., High Renaissance Masters. Novjorko: W.W. Norton & Company, 1984.
  11. 11,0 11,1 Macey, Grove
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Macey, Grove
  13. Pietschmann
  14. Sherr, frontispiece
  15. Macey, p.155.
  16. David W. Barber, If It Ain't Baroque: More Music History as It Ought to Be Taught (Toronto: Sound and Vision, 1992), p.34.
  17. Macey, p. 184.
  18. John Milsom, in Sherr, p. 307.
  19. Boorman, Stanley. "Petrucci, Ottaviano (dei)." Music Printing and Publishing. Novjorko: Norton, 1990, pp. 365–369.
  20. Sherr, p.16.
  21. Milsom, en Sherr, 303–305.
  22. Reese, p. 184–185.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 Noble, Grove (1980)
  24. Irving Godt, JMT, 264–292.
  25. Blackburn, Planchart, Bloxham, Sherr, en Sherr, 51–248.
  26. Bonnie J. Blackburn, en Sherr, p.72.
  27. Blackburn, en Sherr, p. 53–62
  28. Blackburn, en Sherr, p. 63
  29. Blackburn, in Sherr, p. 64
  30. Planchart, en Sherr, p. 109.
  31. Planchart, en Sherr, p. 120–130
  32. 32,0 32,1 32,2 Noble, Grove
  33. Planchart, en Sherr, p. 132.
  34. Planchart, en Sherr, p. 142.
  35. Reese, p. 240.
  36. Blackburn, en Sherr, p. 78.
  37. Milsom, in Sherr, p. 282
  38. Milsom, in Sherr, p. 284
  39. Milsom, in Sherr, p. 290
  40. 40,0 40,1 Reese, p. 249
  41. Reese, p. 246
  42. Macey, p. xxx
  43. Milsom, en Sherr, p. 305
  44. Louise Litterick, en Sherr, p. 335, 393
  45. Brown, Grove (1980), "Chanson."
  46. Litterick, en Sherr, p. 374–376
  47. Litterick, en Sherr, p. 336
  48. David Fallows, en Sherr, p. 575.
  49. Sherr, p. 10
  50. Sherr, p. 577; ankaŭ Appendix B (Discography)
  51. Jesse Rodin, "A Josquin Substitution," Early Music 34.2 (2006), p. 246
  52. Por la plej lastaj verkoj laŭdataj vd. Joshua Rifkin, Munkeno, Milano, kaj Mariana Moteto: Dating Josquin's "Ave Maria … virgo serena," Journal of the American Musicological Society 56.2 (2003), pp. 239–350
  53. Finscher, Sherr, p. 264n

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]