Alexander Agricola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alexander Agricola, fakte: Alexander Ackerman (latine: Agricola = kamparano) (nask. Gento, somere 1446, mort. ĉe Valadolido, 15-an de aŭgusto (?) 1506) estis kantoro kaj komponisto de la franc-flandra skolo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alexander Agricola estis eksteredzeca filo de la bonhava negocisto Heinric Ackerman kaj sia posta, en 1499 mortinta edzino Lijsbette Naps, bonhava kaj sukcesa negocisto. Li havis almenaŭ unu pli junan fraton, Johan, de kiu oni scias, ke li inter 1486 kaj 1493 kaj en 1496 membris kiel kantisto en la fratrio Illustre Lieve Vrouw en 's-Hertogenbosch. Verŝajne Alexander kaj Johan estis ĝis siaj voĉoŝanĝiĝo ĥorknaboj ĉe Genta preĝejo, eble ĉe Sint-Niklaaskerk, pro kio Lijsbette Naps en la 1450-aj jaroj povis enspezi iom grandajn monsumojn.

Ekde 1470 ĝis ĉ. 1474 Agricola laboris kiel kolego de Gaspar van Weerbeke, Johannes Martini kaj Loyset Compère en la kapelo de la duko de Milano, Galeazzo Maria Sforza. Meze de 1474 Agricola kaj sia familio (en 1470 li geedziĝis en Florenco) translokiĝis, kun rekomendoletero de la duko, al Nederlando; la 7-an de julio 1474 Agricola skribis al la Milana duko leteron ekde Florenco.

De Agricola oni scias ke li en 1476 mallongan tempon estis en Cambrai kiel kantisto. Ĉu la orgenisto Alexander, pri kiu diras en Utrecht la fontoj el 1477, estas Alexander Agricola, ankoraŭ restas malcerta. Certas, ke li ne nur estis agnoskata pro siaj kvalitoj kiel kantisto, sed ankaŭ pro sia virtuoza orgenludado. El la periodo inter 1476 kaj 1491 faktoj estas konataj. Supozeble Agricola tiam troviĝis en Germanio aŭ Aŭstrio. La nure germana tradicio de kelkaj fruaj verkoj kaj la uzado de la germana ĥoralo ŝajnas indiki tion, sed ĝis nun oni ne trafis en la arkivoj sur indikaĵoj, kiuj povus doni pri tio informojn.

Plej malfrue ekde 1490 Agricola estis membro de la kortega kapelo de la franca reĝo Karlo la 8-a. Tie la plej fama kolego de Agricola estis Johannes Ockeghem. Jam en 1491 Agricola forlasis la kapelon, cetere sen antaŭe peti permeson de la reĝo, kaj iris al Italio. Septembre 1491 Agricola estis kune kun la kantisto Charles de Launoy, la posta bofrato de Heinrich Isaac, en Mantuo. Sed jam mallongan tempon poste ambaŭ vojaĝis, denove sen aprobo, al Florenco, je kio Charles de Launoy forŝtelis en sia pakaĵo valoran libron de Isabella d’Este. D'Este tamen malkovris la malaperon de la libro. Per interveno de la sendito de la duklando Ferrara en Florenco kaj de Piero de Medici ŝi povis reakiri la libron.

En Florenco Agricola fariĝis, kiel protektato de Piero de Medici, la 1-an de oktobro 1491 kantisto ĉe la Florenca katedralo kaj per tio kolego de Heinrich Isaac. Agricola tenis la postenon ĝis la 30-a de aprilo 1492. Maltrankviligita letero de la franca reĝo al Piero de Medici, en kiu la reĝo insistis pri tio, sendi Agricola kiel eble plej rapide al Francio, tiu lasta forlasis Florencon komence de majo 1492, ne por obei al la reĝo, sed por iri al la Napola kortego de Ferdinando la 1-a (1458-1494), kie li ekde meze de majo trovis rifuĝon dum ĉ. kvar semajnoj. La franca reĝo insistadis pri la reveno de Agricola, kaj ĉar Ferdinand pro politikaj kaŭzoj ne opiniis oportune, ĉagrenigi la reĝon, en junio 1492 li forsendis Agricola, malgraŭ ega admiro por ties kantarto. Enŝovante ununuran mallongan restadon en Romo kaj Florenco, Agricola reiris al Francio kaj tie denove eniris la servon. Ŝajnas, ke ankaŭ ĉi tiun fojon Agricola ne restis en Francio. El leteroj evidentiĝas, ke li kaj Johannes Ghiselin alias Verbonnet jam en februaro kaj marto 1494 denove restis en Napolo, ĉe la kortego de Alfonso la 2-a, kiu ekreĝis komence de tiu jaro. Daŭran postenon Agricola tamen ne ricevis.

Verŝajne Agricola estis instalita en sia malnova funkcio en Francio; almenaŭ ĝis la morto de Karlo la 8-a en 1498 tio povus esti. En la jaro 1500 Agricola fariĝis kantoro ĉe la kortegokapelo de la estonta Filipo la 1-a de Kastilio. Al ĉi tiu kapelo, kiu tiam valoris kiel gvida ensemblo en Eŭropo, apartenis ankaŭ Pierre de la Rue kaj Nicolas Liegeois (Clais le Liégeois). La privilegiita posteno, kiun Agricola ankaŭ ĉi tie tenis, enhavis i.a., ke oni koncedis al li en 1501 prebendon en Gorinchem kaj Valenciennes.

La kortegokapelo akompanis la dukon ĉiam je liaj vojaĝoj, ĉar la renkontiĝoj inter regantoj aŭ ilia enirado en urbojn ankaŭ estis muzikaj eventoj. Oni povas supozi, ke Agricola troviĝis en la sekvantaro de la duko, kiam tiu novembre 1500 vojaĝis al Luksemburgo, kaj ke li ankaŭ travivis sian unuan vojaĝon al Hispanio ekde 4-a de novembro 1501 ĝis 8-a de novembro 1503. Kulminoj de ĉi tiu vojaĝo estis la eniro en Parizon la 25-an de novembro 1501 (je okazo, por kiu la moteto Gaude prole regia de Loyset Compère estis prezentata); en majo 1502 la salutado de la gedukoj fare de Ferdinando la 2-a de Aragono kaj Isabel la 1-a de Kastilio en Toledo; vizitoj de Madrido, Gvadalaharo kaj Sigüenza; la renkontiĝo kun la Maŭroj de Zaragozo februare 1503 kaj la misteroteatraĵo de Perpinjano; marte 1503 la renkontiĝo kun la franca reĝo en Liono kaj la 11-an de aprilo 1503 la renkontiĝo de Filipo la Bela kun sia fratino Margareta de Savojo. Poste la vojaĝo daŭriĝis al Germanio, kie Filipo la 13-an de septembro 1503 renkontiĝis en Seefeld sian patron Maksimiliano la 1-a.

La dua vojaĝo de la duko al Hispanio, pri kio konstatiĝas, ke Agricola ĝin partoprenis, komencis la 10-an de januaro 1506 kaj estis ŝipvojaĝo. Kantistoj kaj insrumentistoj disponis pri aparta ŝipo. La 13-an de januaro 1506 ŝtormo pelis parton de la ŝiparo, ankaŭ la boaton kun la muzikistoj, al Falmouth en Anglio. La 27-an de aprilo 1506 la ŝiparo albordiĝis en Korunjo. Filipo kaj sia sekvantaro translokiĝis por la somero al Valadolido kaj poste al Burgoso, kie li mortis pro febro. Ankaŭ Agricola mortis, ĝuste je la aĝo de 60 jaroj, antaŭ la pordegoj de Valadolido.

Muzika stilo[redakti | redakti fonton]

Agricola estas unu el la maloftaj transirantoj inter la burgonja stilo kaj la stilo de la Nederlandaj polifoniistoj el la generacio de Josquin, kiuj skribis laŭ ambaŭ muzikaj stiloj. Precipe komence de lia komponista kariero la stilo de Agricola parencis al tiu de Johannes Ockeghem. Je la fino de sia vivo li komponis laŭ la venkinta imita stilo de Josquin des Prez. Malmultaj el siaj verkoj estas ekzakte datigeblaj; li uzis multajn neimitajn, kompleksajn, ritme diversajn kontrapunktajn metodojn, plejparte ligitaj kun Johannes Ockeghem. Alimaniere ol Ockeghem, li utiligis ripetadon, sekvencojn, kaj - kreskakvante – imitadon laŭ maniero de aliaj komponistoj, kiuj verkis ĉ. 1500, kiam ĉi tiu kompontekniko sufiĉe disvastiĝis.

Agricola skribis mesojn, motetojn, motetkanzonojn, profanajn kantojn en la tiam kutimaj fiksaj formoj, kiel ekz. (rondelojn kaj bergerette-ojn, aliaj kanzonojn) kaj instrumentan muzikon. Multa el lia porinstrumenta verkaro baziĝas sur la profana muziko de Gilles Binchois aŭ Ockeghem. el ĉi tiuj pecoj multaj fariĝis sufiĉe popularaj en la malfrua 15-a jarcento.

Nekonsidere la variajn stilojn, kiujn li utiligis en sia tuta muzika kariero, restas kiel konstanto, ke Agricola verkis en aparta stilo, prenante kiel elirpunkto la misterajn, serpentumajn melodiliniojn de Ockeghem. Lia muziko ofte estas tre vigla kaj nekutime detala, kun utiligo de ripetataj sekvencoj, tercema ripetado de ritmaj kaj motivaj unuoj kaj la volo de proprigi la bazan pulson, eble preskaŭ rande de la perverseco, aŭ per tio, ke li longigas kadencajn figurojn al kadenco sur ‘malĝusta’ taktotempo aŭ per ŝanĝo de la mezuro de kelkaj partoj. Lia muziko siatempe estis alte taksata. La treege varia stilo igis la unuan samtempan komentiston, nomi ĝin ‘ekscesa’ kaj la alian nomi ĝin ‘grandioza’.

La muziko estas klare ‘virtuoza’ en ĉiuj voĉoj. La malaltaj partioj klopodas apartajn kapablojn de la kantistoj . Ili ne prezentas la normalan, simplan, harmonian funkcion de la duopo tenoro-baso, kiel kutime je liaj samtempaj kolegoj. Ofte ekestas unu aparte ellaborita serio da rapidaj motivoj el antaŭa, malvigle formovanta teksturo (ekz. la eksplodo de ellaboritaj duoj ekde la ‘’Glorificamus te’’, kiu atingas kulminon ĉe la ‘’Adoramus te’’ en la Gloria de la Missa In myne zin).

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Mesoj[redakti | redakti fonton]

Missa In myne zin;

Missa je ne demande;

Missa Le serviteur;

Missa Malheur me bat;

Missa Paschali;

Missa primi toni;

Missa secundi toni;

Missa sine nomine.


Fragmenta missarum (unuopaj mespartoj)[redakti | redakti fonton]

Credo und Sanctus sine nomine;

Credo Je ne vis incques (I);

Credo Je ne vis incques (II);

Credo vilayge.

Himnoj, Lamentationes, Magnificat[redakti | redakti fonton]

A solis ortus cardine;

Ave maris stella;

Lamentationes (3-stimmig);

Lamentationes (4-stimmig);

Magnificat primi toni;

Magnificat secundi toni;

Magnificat octavi toni.


Motetoj[redakti | redakti fonton]

Ave domina sancta Maria;

Ave pulcherrima regina;

O virens virginum;

Regina coeli;

Salve Regina I;

Salve regina II;

a. Ergo sancti martyres;

b. Sancte Philippe Appostola (1500-1506);

Nobis Sancte Spiritus (nach 1500);

O crux ave;

Transit Anna timor (1503/04);

Da pacem;

O quam glorifica;

Si dedero;

Arce sedet Bacchus;


Motetoj-kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Belles sur toutes / Tota pulchra es;

L’heure est venue / Circumdederunt me;

Revenez tous regretz / Quis det ut veniat.


Atribuaĵoj[redakti | redakti fonton]

Magnificat quarti toni (I);

Magnificat quarti toni (II).


Kantoj pri francaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

A. Baladoj:

1. Si conge prens.


B. Bergerettes:

2. A la mignonne de fortune;

3. Il n’est vivant;

4. Je n’ay dueil;

5. Royne des flours;

6. Se je vous eslonge;

7. Serviteur soye;

8. Si vous voullez.

C. Rondeloj:

9. Allez mon cueur;

10. Allez, regretz;

11. C’est mal cherche;

12. C’est trop sur;

13. Dictes moy toutes;

14. En actendant;

15. En m’en venant;

16. J’ay beau huer;

17. Je ne suis point;

18. Pour voz plaisirs;

19. Se mieulx ne vient d’amours;

20. Se je fais bien;

21. S’il vous plaist;

22. Soit loing;

23. Va t’en, regret;

24. Vostre hault bruit.

D. Kanzonoj:

25. Adieu m’amour (I);

26. Adieu m’amour (II);

27. Ay je rien fet;

28. C’est ung bon bruit;

29. Et qui la dira;

30. Mauldicte soit;

31. Par ung jour de matinee;

32. Sonnes muses melodiesement;

33. Vostre bouche dist.

E. Kantoj kun neklaraj formdistingiloj:

34. Crions nouel;

35. D...;

36. En dispitant;

37. Gentil galans;

38. Guarde vostre visage;

39. Il me fauldra maudire;

40. Je ne puis plus;

41. Oublier veul;

42. Princesse de toute beaulte.


Kantoj kun nederlandaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

43. In minen zin;

44. Mijn alderliefste moeschkin.


Kantoj kun italaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

45. Amor che sospirar;

46. Donne, noi siam dell’olio facitori;

47. Fortuna desperata.


Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

Kun franca titolo:

48. Amours, amours;

49. Comme femme I;

50. Comme femme II;

51. Comme femme III;

52. De tous biens plaine (I);

53. De tous biens plaine (II);

54. De tous biens plaine (III);

55. De tous biens plaine (IV);

56. De tous biens plaine (V);

57. D’ung aultre amer (I);

58. D’ung aultre amer (II);

59. D’ung aultre amer (III);

60. D’ung aultre amer (IV);

61. L’homme banni;

62. Pourquoy tant/Pour quelque paine;

63. Tout a par moy;

64. Tout a par moy;

Kun nederlanda titolo:

65. O Venus bant (I);

66. O Venus bant (II);

67. Tandernaken.

Kun latina titolo:

68. Cecus non judicat de coloribus;

69. Gaudeamus omnes (antaŭ 1485);

70. Pater meuis agricola est.

Sen titolo:

71. [Duo] met Johannes Ghiselin;

72. Quatuor (Jam fulsit).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj literaturoindikoj[redakti | redakti fonton]