Utrecht (urbo)
El Vikipedio
Utrecht (en la loka dialekto Utreg aŭ Utereg, en Esperanto ankaŭ Utreĥto) estas la ĉefurbo de la provinco Utrecht kaj la kvara plej granda urbo de Nederlando.
- Koordinatoj: Koordinatoj:
- Loĝantaro: 301 632 (31 majo 2009, fonto: CBS)
Utrecht estas unu el la urboj de la regiono Randstad. Ĝi situas en centra loko de la lando kaj estas nodo de (fer-)vojoj kaj kanaloj kaj pro tio grava urbo por foiroj kaj konferencoj.
La urbo enhavas la plej grandan universitaton de Nederlando kaj la ĉefoficejon de la Nederlandaj Fervojoj (Nederlandse Spoorwegen). Ankaŭ troviĝas tie la plej grava konferencejo de la lando, nomita "Jaarbeurs Utrecht".
Utrecht estas la sidejo de la roma katolika ĉefepiskopo de Nederlando.
Ĝi estas unu de la plej antikvaj urboj de Nederlando kun grava historia centro. Pro la turo Domtoren ("katedrala turo"), simbolo de la urbo, 112,32 metrojn alta, do la plej alta preĝejo-turo de Nederlando, la urbo estas ankaŭ nomata Domstad aŭ "katedrala urbo".
En Utreĥto Cornelis Jacob Baart de la Faille kaj siaj kunuloj fondis Esperanto-grupon en 1903. Ĝi gastigis la kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1968.
Estas Zamenhofdreef (aleo de Zamenhof) en la urbo kun statuo (vidu: Listo de ZEO-j en Eŭropo)
[redakti] Esperantistoj de Utrecht
- Jan Th. de Goeij
- Douwe Beerda (prezidento de Nederlanda Esperanto-Junularo, 2008-nun)