Kinŝaso
El Vikipedio
Kinŝaso estas la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi havas 8,1 milionojn da loĝantoj, la aglomeraĵo 9,3 milionojn (taksoj respektiva je 2006-01-01), kaj tial ĝi estas la tria plej granda metropola regiono en Afriko post Kairo kaj Lagoso. Kinŝaso situas ĉe rivero Kongo, aliflanke de Brazavilo.
La urbo estis fondita en 1881 de Henry Morton Stanley, kiu nomis ĝin Léopoldville, laŭ Leopoldo la 2-a de Belgio, kiu dekretis la regionon sia privata posedaĵo kaj regis ĝin kruele. En 1966 Mobutu Sese Seko ŝanĝis la nomon, uzante la nomon de loka tribo.

