Uagaduguo
| Uagaduguo | |
| urbo | |
|
Katedralo de Uagaduguo
|
|
| Oficiala nomo: Ouagadougou | |
| Kromnomo: Ouaga | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Centre |
| Provinco | Kadiogo |
| Departemento | Ouagadougou |
| Situo | Uagaduguo |
| - alteco | 305 m s. m. |
| - koordinatoj | 12°21′26″N 01°32′07″U / 12.35722°N, 1.53528°U |
| Areo | 219,0 km² (21 900 ha) |
| Loĝantaro | 1 031 330 (2005) |
| Denseco | 4 709,27 loĝ./km² |
| Estro | Simon Compaoré |
| Horzono | GMT + 0 |
| Retpaĝo: www.mairie-ouaga.bf | |
Uagaduguo estas la ĉefurbo (milionurbo) kaj universitata urbo de Burkino. Ĝi estas la plej granda urbo, samtempe ekonomia, kultura, komerca kaj trafika centro de Burkino. La loknomo estas ofte mallongigita al "Ouaga" (respektive, en Esperanto, "Uago").
Enhavo |
Situo [redakti]
Uagaduguo situas sur altebenaĵo en centro de la lando.
Historio [redakti]
Kelkaj opinias, ke la unua mencio okazis en la 15-a jarcento. Laŭ aliaj fontoj la urbo estis rezidurbo jam en la 11-a jarcento. Ekde 1896 la francoj ekhavis la urbon kaj plej ofte ĝi iĝis kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 ĝi estas ĉefurbo de sendependa ŝtato.
Industrio [redakti]
La plej grava branĉo estas la nutraĵoj kaj teksaĵoj kune kun komercado.
Trafiko [redakti]
En la urbo precipe taksioj liveras la pasaĝerojn. Uagaduguo havas internacian flughavenon, stacidomon kaj tie estas nodo de la vojoj.
Klimato [redakti]
Em Uagaduguo regas seka, varma klimato. Jare pluvas po 750 mm. La pluvsezono etendiĝas de majo ĝis oktobro kun averaĝtemperaturo de 30 °C. La malvarma, seka sezono daŭras inter decembro kaj januaro kun minimumtemperaturo de 19 °C. La varma sezono daŭras de aprilo ĝis majo, tiam oni mezuras 45 °C-ojn. Musono kaj seka vento influas klimaton de la ĉefurbo.
Vidindaĵoj [redakti]
Ĝemelurboj [redakti]
Quebec City, Kanado
Lyon, Francio
Grenoble, Francio
Torino, Italio
Kumasi, Ganao
San Miniato, Italio
Briton Ferry, Britio (Kimrio)
Leuze-en-Hainaut, Belgio
Kuvajturbo, Kuvajto
Tajpeo, Tajvano