Dualao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dualao en la provinco Littoral

Dualao, france Douala komence de 2005 havis 1 338 144 loĝantojn (kvankam la vera nombro de loĝantoj supozeble pli grandas), kaj sendispute estas la plej granda urbo de la ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. Ĝis la jaro 1920 Dualao estis la politika ĉefurbo de la ŝtato, kaj ankoraŭ nun ĝi estas la financa, industria, komerca, kultura kaj trafika centro de Kameruno. Samtempe la urbo estas la administra centro de la ŝtata provinco Littoral.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en distanco de 24 kilometroj de la bordo de la Atlantika Oceano, borde de la delto de la rivero Wouri. Ĝi troviĝas proksimume 13 metrojn super la marnivelo. En la rivera delto ekestis la plej grava kaj plej granda haveno de Kameruno. La plej granda parto de la urbo situas ĉe la suda riverbordo. La geografiaj koordinatoj de la urbo estas 4° 05' norde kaj 9° 70' oriente.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dualao situas en la tropika klimata zono. La averaĝa jara temperaturo estas 27,9 ° C, la meza jara pluvokvanto 1.012 mm.

La temperaturoj tutjare troviĝas inter 26 kaj 32 ° C. Plej multe pluvas inter junio kaj septembro - la monatoj inter novembro kaj marto estas sekaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo de la hodiaŭa urbo origine estis marĉo. Komence de la 18-a jarcento en la regiono ekloĝis la tribo Douala, subgrupo de la kamerunaj marbordaj bantuoj. Ili inter alie fondis la tri fiŝkaptistajn vilaĝojn Bonanjo, Bonaku kaj Bonabela, kiuj iĝis la kerno de la hodiaŭa urbocentro de Dualao. Meze de la 19-a jarcentro la loko iĝis strategia haveno por komercado kun sklavoj, precipe kun portugalaj sklavokomercistoj. Ekde la jaro 1860, palmoleo iĝis la plej grava komerca varo inter la urbanoj kaj komercistaj eŭropanoj. La komercon baldaŭ dominis negocistoj el la germana havena urbo Hamburgo, kiuj dum la jaro 1884 atingis, ke la dualaaj tribestroj subskribu interkonsenton, kiu petis la Germanan Regnon protekti la marbordon. Tio celis kaj bremsi la influon de la brita armeo kaj de britaj komercistoj. Ĝis la Unua Mondmilito Kameruno restis germana protektozono - komence la urbo Dualao estis ĝia centro, ekde 1902 la malpli tropike humida urbo Buea piede de la Monto Kameruno, kies klimato pli taŭgis al la eŭropanoj.

La germanoj tendencis doni areojn ĉe la dualaa haveno al industriaj entreprenoj, pliampleksigi la havenon mem kaj doni teritoriojn ankaŭ al fervojaj linioj. Tiukadre lokuloj perdis siajn tradiciajn loĝlokojn kaj akre protestis. Tiuj protestoj plej akriĝis dum la jaro 1914, kiam germana juĝejo kondamnis gravan lokan tribestron kaj sian sekretarion al morto - sekve de tio la plej multaj lokuloj dum la Unua Mondmilito subtenis la armeojn de Britio kaj Francio, kiuj okupis la regionon. Post komence komuna brita-franca administrado la urbo dum la jaro 1916 iĝis nur france administrata.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej gravaj produktaj branĉoj estas la fabrikado de kemiaj kaj aluminiaj varoj, vestaĵoj, biero (ekzemple Brasseries du Cameroun, Guinness) kaj senalkoholaj trinkaĵoj, kaj la prilaboro de ligno kaj kakao.

Grandan signifon havas la internacia haveno Dualao-Bonabéri, tra kiu sendiĝas pli ol 97 procentoj de la varoj de la ŝtato. La haveno entute kovras areon de 300 hektaroj, kaj enhavas plurajn subhavenojn, ekzemple pri konteneroj, fiŝkaptaj ŝipoj kaj ligno, pri oleo, bananoj kaj metaloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • eksa goberniestra palaco el la germana kolonia epoko, nuntempe ĉefa juĝejo
  • eksa malsanulejo el la germana kolonia epoko, nuntempe ĉefa policejo
  • eksa germana maristejo (Foyer du Marin)
  • la tiel nomata "pagodo", ĉinstila rezidejo de Rudolf Manga Bell
  • urba muzeo en la unua etaĝo de la urbodomo, kun etnografiaj objektoj el la tuta ŝtato
  • marista muzeo (Musée de la Marine)
  • urba katedralo, konstruita dum 1936 en novromana stilo
  • preĝejo Temple du Centenaire, konstruita dum 1945 memore al la 100-jara jubileo de alveno de kristana misiisto Alfred Saker
  • tombejo el la germana kolonia epoko
  • sporta stadiono Akwa
  • memorejo Monument du Roi Akwa

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En Dualao estas sidejo de Asocio pri Esperanto en Kameruno.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Jean-Marie Mboge Mbele

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]