Francia Kongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo

La Francia Kongo estis la nomo de la franca kolonio originale situa en la areo kiun nuntempe okupas la Respubliko Kongo, Gabono, kaj la Centrafrika Respubliko. Ĝi komencis en 1880 kiel protektorato, kaj ties landlimoj kun Cabinda, Kameruno, kaj la Libera Ŝtato Kongo estis deciditaj laŭ diversaj traktatoj laŭlonge de la venonta jardeko.

La Francia Kongo estis portempe dividita inter Gabono kaj la Mezkongo en 1906, antaŭ la reunuigo kiel Ekvatora Franca Afriko en 1910, kiel klopodo kopii la relativan sukceson de Okcidenta Franca Afriko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plano de disvolvigo de la kolonio baziĝis ĉefe sur donaco de enormaj koncesioj al ĉirkaŭ tridek francaj entreprenoj, al kiouj oni koncesiis ampleksegajn kvantojn de teritorio kondiĉe ke ili zorgu pri ties disvolvigo. Tiu maniero disvolvigi limiĝis, laŭ ĝenerala koncepto, al la ekspluatado de resursoj kiel eburo, kaŭĉuko kaj ligno. Tiu agado tre ofte implicis sklavigon kaj krudelecon kontraŭ la indiĝena loĝantaro, se ne paroli pri la atenco kontraŭ la medio.

Koncesiaj entreprenoj en la Francia Kongo[redakti | redakti fonton]

La jena estas la listo de la entreprenoj al kiuj la Francia Imperio donacis koncesiojn por ekspluatado en la Francia Kongo. Inter parentezo oni indikas la grandon de tiaj koncesioj laŭ km².

  • Société agricole et commerciale de du Bas-Ogooué, (1.200)
  • Société brettone du Congo, (2.000)
  • Compagnie du Bavili-M'Banio, (2.800)
  • Société de l'Ogooué-N'Gouiné, (3.350)
  • Société coloniale du Baniembé, (3.600)
  • Compagnie franco-congolaise de la Sangha, (3.800)
  • Société de la K'Keni et N'Kémé, (3.950)
  • Société des factoreries de N'Ddjolé, (4.200)
  • Compagnie de la Sangha, (5.300)
  • Société de la Sangha équatoriale, (5490)
  • Société commerciale coloniale de la Mamberé-Sangha, (5.600)
  • Société commerciale et agricole de la Kadéï-Sangha, (6.500)
  • Compagnie française de l'Oubanghi-Ombella, (7.000)
  • Compagnie de la Haute-N'Gounié, (7.100)
  • Société de l'Ekela-Sangha, (7.800)
  • Compagnie de la Mobaye, (8.000)
  • Société de l'Ongomo, (8.200)
  • Société de l'Afrique française, (9.350)
  • Compagnie commerciale de Colonisation du Congo français, (12.400)
  • Société de la Kadéï-Sangha, (12.900)
  • Société de la Haut-Sangha, (13.050)
  • Compagnie agricole et coloniale et industrielle de la Léfini, (13.700)
  • Compagnie de la N'Goko Ouesso, (14.000)
  • Compagnie du Kouango français, (15.000)
  • Société de l'Ibenga, (15.000)
  • Compagnie du Kouango-Oubanghi, (15.300)
  • Société des établissments Gratry M'Poko, (16.500)
  • Compagnie générale du Fernand Vaz, (17.300)
  • Compagnie des produits de la Sangha Lipa-Ouesso, (18.000)
  • Société de la Setté Cama, (19.000)
  • Société agricole et commerciale de l'Alima, (20.200)
  • Compagnie française du Congo occidental, (21.700)
  • Compagnie des Caoutchoucs et produits de la Lobay, (32.400)
  • Société de l'Afrique équatorial, (33.850)
  • Compagnie française du Haut-Congo, (36.000)
  • Compagnie française du Congo, (43.000)
  • Société commerciale, industrielle, et agricole, du Haut-Ogooué, (104.000)
  • Société des Sultanats du Haut-Oubanghi, (140.000)

Referenco[redakti | redakti fonton]

  • Maria Petringa, Brazza, A Life for Africa (2006)