Franc-flandra skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guillaume Dufay (maldekstre) kaj Gilles Binchois

La Franc-Flandra Skolo, ankaŭ nomata „Nederlanda Skolo“, estis movado de renovado muzika baziĝanta en la regiono de Flandrio de la 15-a jarcento kaj karakterizita de la granda disvolviĝo de la polifonio, kiu metas la fundamentojn por la evoluo de la moderna harmonio. La disvastiĝo de la flandra stilo en Italio, Hispanio, Francio kaj Germanio favorigita de la invento de la presado vivigis la unuan veran internacian stilon ekde la tempo de la gregoria ĉanto.

La diversaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Naciisma reflekso verŝajne kaŭzis la diferencajn nomojn, kiujn elpensis nederlandaj, francaj kaj flandraj muziksciencistoj por la polifoniistoj el la Malaltaj Landoj. Cetere la nomadoj nepre kovras la saman objekton rilate la stilojn, periodojn kaj komponistojn. La "Nederlanda Skolo" aŭ la "Nederlandaj Polifonistoj" (kun akcento sur "Nederlanda") estas elpensitaj kiel arnomo fare de muziksciencistoj de la juna "Reĝlando de la Malaltaj Landoj", kiu ekde 1814 ĝis 1830 reunuigis la hodiaŭajn beneluksajn landojn. Francaj muziksciencistoj pro evidentaj kaŭzoj preferas la nocion "Franc-Flandra Skolo", kvankam la termino nek historie nek aktuale konvinkas. Kaj la Lovena profesoro d-ro Ignace Bossuyt lanĉas la nocion "Flandraj Polifoniistoj" verŝajne el la sama strebo substreki la gravecon de la propra nacia ŝtato aŭ – pli malbone – alproprigi la Nederlandajn Polifoniistojn por tiu ĉi nacia ŝtato

Ĉar la tiamaj landlimoj ĝenerale ne eltenas la komparon kun la hodiaŭaj landlimoj, la nocio „Nederlanda“ povas kaŭzi konfuziĝon. Malmultaj el la komponistoj, kiuj estas kunigitaj sub tiun ĉi denominatoron, fakte naskiĝis sur la teritorio de la hodiaŭa Reĝlando Nederlando. La nocio „Nederlanda“ koncernis eksplicite la Malaltajn Landojn, kiuj plejparte kongruas kun la hodiaŭaj Beneluksaj Landoj kaj la parto de la Nederlandoj france okupitaj. La multege plej gravaj komponistoj naskiĝis en la historiaj graflandoj Flandrio kaj Henegovio kaj en la Duklando Brabanto.

La historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento la plivastiĝo de la komerco en norda Eŭropo kaj la ekesto de gravaj manufakturaj centroj en Flandrio (precipe tekstilaj) kreis en tiu regiono situacion de prospero, kiu favorigis la evoluon de la artoj ĝenerale (ekz. la pentrarto) kaj de la muziko speciale. Tiutempe la eksplodo de la Centjara Milito inter Anglio kaj Francio ligis humanajn kaj ekonomiajn rimedojn precipe de tiu ĉi lasta lando, kiu vidis pro tio malkreski sian centran funkcion, kiun ĝi okupis en la eŭropa kulturo dum la antaŭaj jarcentoj.

Kelkaj inter la plej gravaj kontribuoj donataj al la polifonio de la 14-a jarcento do venis de Flandrio (regiono kiu okupis ĉirkaŭ la teritorion de la nuna Belgio kaj Nederlando kaj norda Francio) kaj el la franca regiono de Burgonjo (kiu ne estis implikita en la Centjara Milito). En la paso de du jarcentoj la geografia centro rilate tiun ĉi stilon translokiĝis: tamen la plejparto de la artistoj originis de Henegovio, de Flandrio kaj de Brabanto. Nur je la fino de la 16-a jarcento ne nur la kernregiono de muzika renovado translokiĝis al Italio, sed en ĝi ankaŭ grave rolis indiĝenaj italoj (Jacopo Peri, Carlo Gesualdo, Claudio Monteverdi).

La centro de la evoluo de la Nederlanda-Burgonja Skolo ofte estis la kapelo de la urba katedralo, kutime financata de la burĝaro bonstata. La lernantoj, komence allasitaj kiel kantistoj, havis la ŝancon sekvi muzikedukan karieron kompletan, laŭ maniero simila al tiu kiu okazis aliloke en la studium de la liberaj artoj, en kiu estis unu el la unuaj ekzemploj de kompona skolo en la historio de la okcidenta muziko.

Kvankam la komponistoj naskiĝis en la Malaltaj Landoj, ili plejofte trovis okupon ekster la Nederlandoj kaj elmigris al Italio, Hispanio, Francio Hungario, Danio kaj la Sankta Roma Imperio (Germanio, Aŭstrio, Bohemio, ...), diskonigante sian stilon, kiu ankaŭ dank‘ al la invento de la muzikpresado ekde 1501 rapide disvastiĝis, naskante la unuan vere internacian stilon ekde la tempoj de la deviga unuformeco gregoria ĉanto en la naŭa jarcento.

La muzika hegemonio de la Nederlandanoj estis haltigita dum la koncilio de Trento, kie de la eklezimuziko estis postulata bona komprenebleco, kiun polifoniaj komponaĵoj ne unuavice alstrebis. Ekde tiam la graveco de itala muziko kaj ties influo ekster la duoninsulo konstante kreskis, por rezisti laŭ la percepto de la samtempuloj post du jarcentoj kontraŭ la - poste alte taksita - germana konkurenco de Schütz trans Buxtehude al Bach.

Komponaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La karaktero de la flandra polifonio estis forte influata de la Angla Skolo. Tiu ĉi lasta, karakterizata de supermetado de tercioj, antaŭ ĉio en la falsobordono, alvenintis en Francio post la invado de Anglio sub Vilhelmo la konkerinto en Francion. Ĉi tie trafis sur konsinderindan sukceson la komponaĵoj de angla muzikisto, matematikisto kaj astronomo, John Dunstable, verkisto de sakralaj kaj profanaj muzikaĵoj, kiu estis unu el la plej influaj anglaj komponistoj de ĉiuj epokoj.

De la anglaj komponaĵoj la flandraj komponistoj imitis la tercian kaj sekstan supermetado, kiuj ankoraŭ korespondas al nia aŭdkompreno, abandonante la rangordon de kvarto, kvinto kaj oktavo, karakterizaĵoj de la Ars antiqua kaj de la Ars nova.

Centra por la flandra komponado estas la trisono, do la supermetado de tercioj, akompanante kaj enkondukante novan atenton al la vertikala de la polifonio, ĝermo de tio, kio - multo pli poste - estos la bazo de la harmonio. Kelkaj el la modernaj komponreguloj ekvidas la lumon unuafojon en tiu ĉi epoko, kaj el la plej konataj ni povas citi:

  1. Malpermeso de krei kvintajn kaj oktavajn paralelojn, por eviti arkaan efikon.
  2. La devigo, ke la supermetado de voĉoj ĉiam formu konsonancojn, allasi dissonancojn nur en formo de pasaĝonotoj sur malfortaj taktotempoj aŭ en formo de prokrastado sur forta tempo (apoĝaturo).

Se jam en la 14-a jarcento la polifonio komencis per uzado de la imitotekniko ekz. en la kanonoj francaj, la 15-a jarcento flandra faras el la kanona imitado la procedon, sur kiu baziĝas la polifonia komponmaniero. La flandroj portis la kanonon al ĝia maksima evoluo, eluzantaj ĉiujn eblecojn kaj kodigantaj grandan nombron de variaĵoj (rektaj, kontraŭmovado, retropaŝado, invertado , invertado-retropaŝado ktp)

Tiu ĉi zorgo pri la laŭregula klasifikado finis per enbuŝiĝi en formalismon, je kiu la flandra eksperimento konsumigus. Ne hazarde en la 16-a jarcento la itala komponisto Adriano Banchieri skribis parodion pri la enigma kanto parkera titole "contrappunto bestiale alla mente", en kiu al ĉiu voĉo estas konfidencata verso de besta blekado.

La Flandroj utiligis renovmaniere la formojn de a pasinteco kaj precipe la meso (konstruita sur la variaj partoj de la ordinariumo: Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus, Agnus Dei). La unua kaj eble la lej granda komponisto de la Flandra Skolo, Guillaume Dufay, lige al l aserĉado de nova unueco kaj racieco de la komponado, enkondukis la mesciklon, en kiu dum ĉiuj partoj la tenoro kantis la ordinarion. Ankaŭ sur ĉi tiu kampo dominas impeto al la klasifikado, kiu distingis diversajn ĝenerale fonditajn sur la tenorlinio, kiu kelfoje devenis de aliaj komponaĵoj kaj eĉ de profanaj kantoj (famas la tenoro de l'homme armè).

Alia formo, kiu fascinis la flandrajn komponistojn estas la moteto, kiu atingis la plej privilegiatan lokon en la kontrapunkta eksperimentado, evoluiĝantaj al komponaĵoj de la nekredebla komplekseco ekz. de la moteto "Deo Gratias" de Johannes Ockeghem por 36 voĉoj vere sendependaj, do sen duobligo de voĉoj: vere ĉielenstrebanta sonoro, kiun oni komparis kun la pintoj de gotikaj katedraloj. Ĝuste pro sia monumenteca komplekseco la flandraj motetoj (precipe la plej tardaj) estis konsiderataj kiel kiel sobraj kaj artefaritaj komponaĵoj (kaj la italaj muzikistoj ne ŝatis ilin).

La lasta de la oftaj formoj de la flandra muziko el la 15-a jarcento estis la profana kanzono francdevena kaj plejofte de amora karaktero, trivoĉa kaj karakterizata de ege simpla polifonio.

La kvin generacioj[redakti | redakti fonton]

La komponaĵojn flandrajn el la 15-a jarcento oni kutime distingas laŭ kvin periodoj aŭ generacioj, kiuj ligiĝas al unu aŭ pli gravaj komponistoj. Kompreneble temas nur pri plisimpliga klasifiko, ĉar la evoluo de la muzika lingvaĵo pasas kontinue.

En 1600 multaj el la polifonistoj estis Italoj aŭ el aliaj eŭropaj landoj, kaj la flandra stilo estis heredaĵo de tuta Eŭropo.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Ene de la Franc-Flandra Skolo oni ofte diferencigas kvin generaciojn kiel kontrolmarkojn, por majstri la imense riĉan materion kaj la stilan evoluon.

La nulgeneracio (ĉ. 1380-1420)[redakti | redakti fonton]

La muziksciencistoj ne emas sumigi la nederlandajn polifoniistojn, kiuj aktivis ĉ. 1400, ne malofte ekster la Malsupraj Landoj (ekz, en Italio, kie ili akiris konsiderindan reputacion), ne malofte devenaj el la latinid- kaj nederlandlingvaj teritorioj de la historia princepiskopejo Lieĝo, al la unuan generacion de komponistoj apartenaj al la Nederlanda Skolo. Pro tio ili estas arigitaj ĉi tie kiel nulgeneracio.

Unua generacio aŭ Unua Nederlanda Skolo (circa 1420 - 1470)[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiun periodon oni ankaŭ nomas Burgonja skolo. La muziko el tiu ĉi periodo estas karakterizata per izoritmoj kaj la kreska graveco de la kvarvoĉeco. La meso iĝas memstara muzika formo. Gravaj komponistoj el la Burgonja Skolo estas:

Dua generacio aŭ Dua Nederlanda Skolo (ĉ. 1470 - 1500)[redakti | redakti fonton]

Elekto de komponistoj el tiu ĉi periodo:

Tria generacio aŭ Tria Nederlanda Skolo (ĉ. 1500 - 1520)[redakti | redakti fonton]

Ekde la tria generacio multaj komponistoj translokiĝis Italien. Muzike oni alstrebas la samvalorecon de ĉiuj voĉoj. La plej fruaj italaj presaĵoj enhavas verkojn de komponistoj el la Nederlandoj kaj antaŭenigis la disvastiĝon de ilia stilo, simile al la belete ilustritaj manskribaĵoj el la ateliero de Petrus Alamire (Petrus Imhof) disvastigitaj per la Burgonja-Habsburga kortego kiel rilatdonacoj sur ĉiuj elstaraj nobelarkortegoj. Gravaj komponistoj el ĉi tiu periodo estas:

Kvara generacio aŭ Kvara Nederlanda Skolo (ĉ. 1530 - 1560)[redakti | redakti fonton]

En la Kvara Nederlanda Skolo la kvin- kaj sesvoĉeco flankenŝovas la kvarvoĉecon. Leviĝas la maĵoraj kaj minoraj tonaloj kaj la klasika harmoniko kun reguloj pri la dissolvo de disonancoj. Dum kiam la komponistoj el la Nederlandoj ankoraŭ eksvarmas sur tutan Eŭropon, nun ekestas – kelkajn jardekojn post kiam Ottaviano Petrucci in 1501 en Venecio la unuan fojon publikis kolekton da polifonia muziko – en la Nederlandoj, nome en Antverpeno (Susato) kaj Loveno (Phalesius), la unua muzikeldonejoj de konsiderinda amplekso celanta polifonian muzikon.

Elekto da komponistoj el tiu ĉi periodo:

Kvina generacio aŭ Kvina Nederlanda Skolo (circa 1560-1600)[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la 16-a jarcento la Franc-Flandra stilo estas disvastiĝinta en tuta Eŭropo kaj ne plu ligita al la Nederlandoj. Jen elekto da komponistoj el tiu ĉi periodo:

Lasta florado (ĉ. 1600-1630)[redakti | redakti fonton]

La voĉkanta muziko de Jan Pieterszoon Sweelinck, Cornelis Schuyt, Cornelis kaj Jan Verdonck aŭ tiu ĉi de la lasta hispana kapelestro de la Capilla Flamenca, antaŭ ol tiu ĉi estis malfondita, Matteo Romero (Matthieu Rosmarin), apartenas al la lasta florado de la Nederlanda Skolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]