Jacobus Vide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jacobus Vide (Jacques Vide) (dokumentita agado ekde 14051433) stis Nederlanda polifoniisto el la transirperiodo inter mezepoko kaj frua renesanco. Li reprezentas la unuan fazon de la burgonja skolo. Lia kariero prosperis sub la regadoj de la Burgonjaj dukoj Johano sentima kaj Filipo la bona.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jacobus Vide estis kleriko el la episkopejo Tournai. Lia nomo estas unuafoje notita en la arkivo de la katedralo de Nôtre-Dame en Parizo en 1405. Tie li verŝajne estis ĥorknabo; estas tamen malcerteco pri lia nomo. Je la 27-a de oktobro 1410 Vide estas dungita kiel kanoniko ĉe la preĝejo Sint-Donaaskerk en Bruĝo surbaze de decido de kontraŭpapo Johano la 23-a, kiun nur malmultaj agnoskis, inter ili la duko de Burgonjo. Ĉirkaŭ dum la sama periodo li povus esti kantisto ĉe la kapelo de Johano la 23-a. Poste Vide iĝis preposto de la preĝejo de Nivelles. Lia servado ĉe la burgonja kortego komencis iam inter tiu ĉi periodo kaj decembro 1423, kiam li estis notita kiel valet de chambre (ĉambristo) de Filipo la bona. En 1426 li ricevis la taskon instrui du ĥorknabojn kaj prizorgi ilin. En 1428 li suprengrimpis kiel sekretario de Filipo la bona kaj ricevis malgrandan orgenon. Malgraŭ sia kompozicia talento Vide neniam iĝis membro de la kortegokapelo. Pri liaj aktivecoj post 1433 nenio estas certa; li estas notita en tiu jaro lastan fojon en la fakturoj de la kortego.

Ĉiuj ok verkoj postlasitaj de li estas rondeloj, profanaj francaj kantoj, amata ĝenro ĉe la burgonjaj dukoj. La stilo de liaj kanzonoj (kantoj) pli vere estas modesta. Ili estas iel eksterordinara kompare kun la cetera muziko el ĉi tiu tempo pro tio, ke ĝi libere uzas disonancojn. Krom pro la konsiderinda diverseco de la melodio ili cetere estas karakterizitaj per varia uzo de krucritmoj. Mallongaj frazoj estas ligitaj unu kun la alia per supermetiĝaj metroj. Jam la karakteriza kadencojn de tiu ĉi tempo — la kadenco de Landini, la burgonja kadenzo kaj la V-I-kadenco, kie la plej malsupra voĉo saltas oktavon pli alten por eviti paralelajn kvintojn — estas komunaĵo en la muziko de Vides.

Unu el la pli enigmaj kantoj estas trivoĉa rondelo, "Las, j'ay perdu mon espincel", en kiu la supraj voĉoj, la superio kaj la tenoro, estas komplete elskribitaj, sed kie li lasis malferma la kontratenoron. Ĉar la manskribaĵo ŝajneas esti zorge preparita, verŝajnas ke la mankan voĉon oni rajtis libere enmeti. Estis vortludo pri la kantoteksto "j'ay perdu mon" (mi perdis mian ...). La kantisto, sperta ri improvizado samkiel pri laŭnota kantado, devis tiam ĉeloke mem enmeti la mankaĵon.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • De Vide estas konservitaj jenaj 8 du- ĝis kvarvoĉaj kanzonoj:
    • Amans doubles
    • Espoir m’est venu conforter
    • Et c’est asses
    • Il m’est si grief
    • Las! ja‘y perdu mon espincel
    • Puisque je n’ay plus de maystresse
    • Qui son cuer met a dame
    • Vit encore ce faux dangier.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturindikoj kaj rekomendata legaĵo[redakti | redakti fonton]