Johannes Ciconia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Johannes Ciconia (*ĉ 13351370 en Lieĝo, †1412 en Padovo), estis nederlanda komponisto. En la fontoj ekzistas kelkaj personoj samnomaj, el kiuj tiu naskiĝinta ĉ. 1335 povus esti la patro de la dua, de kio estas hipotezata en la sekvonta teksto. La postlasitaj verkoj povus deveni ĉiuj de la filo Ciconia, ĉar ekzistas ligoj al la Ars subtilior de la malfrua 14-a jarcento (Sus un' fontayne) kaj pli aĝa komponisto nur malfacile enkapigus tiun ĉi novan pensmanieron.

Vivo Ciconia I (patro?)[redakti | redakti fonton]

La patro, kies nomvarianto estas Jehan de Chywongne, devenis el la familio de bonstata metia majstro kaj ricevis en sia hejmurbo funditan edukadon. Oni rilatigas lin kun Avignon. En la jaro 1348 li havis la okazon akompani la kardinalon Gilles d'Albornoz al Italio. Tie li ricevis enrigardon en la italan muzik- kaj komponstilo. Unue li restis en Italio kaj okupis ekde 1359 ĝis 1362 la postenon de kanoniko en Cesena. En 1370 li eble revenus al Lieĝo kaj fondus tie familion. Lia mortodato ne estas konata.

Vivo Ciconia II (filo?)[redakti | redakti fonton]

La neleĝa filo Johannes, naskiĝinta en 1370, unue aperas en 1385 kiel ĥorkantisto. En 1391 li ricevis papan liberigon de sia neleĝa naskiĝo samkiel prebendon en Lieĝo. Verŝajne komence de la 1390-aj jaroj li iris al Romo, kie lin influis Antonio Zachara, ekz. en la moteto O virum omnimoda. Lian madrigalon Una panthera oni rilatas al Giangaleazzo Visconti. Per tio rilato de Ciconia al Pavia en 1399 estas verŝajna, en 1401 li iĝis cantor et custos ĉe la katedralo en Padovo. Lia favoranto en Padovo estis Antonio Zacara, kiu koncedis al li beneficium. Ciconia tie ankaŭ verkis por a familio Carrara. Grandparto de lia verkaro ekestis en Padovo. Li evoluigis propran, altmelodiozan stilon, kiu en la tuta Eŭropo iĝis ege influa en la tempo tuj antaŭ Guillaume Dufay. Ciconia aktivis en Padovo ĝis lia ekmalvivo en 1412. Tiu ĉi mortodato intertempe estas limigita kaj sekurigita.

Verko Ciconia II (filo?)[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj kelkfoje nur estas fragmente postlasitaj. Li postlasis mesojn, motetojn, baladojn, madrigalojn kaj pluajn unuopajn komponaĵojn kiel virelaiojn kaj kanonojn. La metrike kopleksegan kanonon Le ray au soleyl oni atribuas al li. Per la interligo de la franc-flandra kun la itala komponmaniero li tre influis la muzikan evoluon, precipe rilate la plifaciligon de la ritma farmaniero (post la kompleksa ars subtilior). Ankaŭ lia melodikondukado estas novspeca, ege rilatanta la vorton, ekz. kiam li prikantas hele brilajn urbojn kiel Padovo aŭ Venecio: nia moderna maĵoro ĉi tie havas fruan antaŭantaĵon. Ciconia ŝajnas esti influita de la melodistilo de la fama italo Francesco Landino. Ciconia aperis ankaŭ kiel muzikteoriisto kaj postulis en sia proporcidoktrino, ke trans la kontrolo de la tondaŭro ankaŭ la tuta formo estu kreita proporcia. Tiun ĉi opinion poste alproprigis Guillaume Dufay, ekz. en sia moteto Nuper rosarum flores.

Kiel liajn verkojn oni rigardas:

  • Ben che da vui donna, balado
  • Per quella strada, madrigalo
  • Gli atti col dançar frances, balado
  • Che nel servir anticho, balado
  • Poy che morir mi convien, balado
  • I cani sono fuora, madrigalo
  • O rosa bella, balado
  • Chaçando un giorno, madrigalo
  • Lizadra donna, balado
  • Deduto sei a quel, granda balado
  • Merçé o morte, balado
  • La fiamma del to amor, balado
  • O Padua sidus praeclarum, moteto
  • Cacciando un giorno, madrigalo
  • Venecie mundi splendor, moteto
  • Le ray au soleyl, Kanono, opus dubium
  • Aler m'en veus, virelaio
  • Albane misse celitus, moteto
  • Gloria, Credo "Regina gloriosa" , mespartoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Suzanne Clerĉ: Johannes Ciconia : un musicien liégeois et son temps (vers 1335-1411). Bruselo: Palais des Académies, 1960
  • Richard H. Hoppin: Medieval Music. Novjorko: W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0-393-09090-6
  • Annette Kreutziger-Herr: Johannes Ciconia (ca. 1370-1412). Hamburgo 1991. Eldonejo Karl-Dieter Wagner ISBN 3889790518
  • Giuliano di Bacco, John Nádas, Margaret Bent and David Fallows. Ciconia, Johannes. The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 2-a eldono. Londono: Macmillan, 2001.
  • Philippe Vendrix, editor. Johannes Ciconia: musicien de la transition. Turnhout, Belgium: Brepols, 2003. ISBN 2-503-51455-3

Sonekzemplo[redakti | redakti fonton]