Hugo de Lantins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hugo de Lantins (unue menciita 1420 - 1430) estis Nederlanda polifoniisto de la mezepoko kaj la frua renesanco. Li aktivis en Italio, speciale en Venecio, kaj skribis kaj sakralan kaj profanan muzikon. Eble li estis parenca al Arnoldus de Lantins, alia komponisto, kiu tiam aktivis en la sama regiono.

Oni ne scias multe pri lia vivo, krom tio ke li verŝajne aktivis en Venecio en la 1420-aj jaroj, ĉar li skribis ceremonian muzikon por la doĝo Francesco Foscari, kaj lia muziko estis enprenita en diversajn manskribaĵojn, kiuj ekestis en tiu ĉi urbo. Evidente li verkis en 1421 la muzikon por la geedziĝfesto de Cleofe Malatesta kaj Theodore Palaiologos, princo de Sparto: la teksto, pri kiu la muziko estas komponita, alportas ekzaktajn indikojn pri tiu ĉi okazintaĵo. Hugo plej verŝajne estis konato de Dufay. Ambaŭ komponistoj skribis ĉiukaze muzikon kaŭze de la samaj okazintaĵoj kaj Dufay nomis lin en la eksto por unu el la komponaĵoj, kiujn li verkis dum sia restado en Rimini ĉe la familio Malatesta (1420-1424).

La muziko de Hugo estas pli progresiva ol tiu de Arnoldus. Ĝi utiligas imitadon, kiu iĝis la domina muzika artaĵo por la sekvaj cent kaj pli jaroj. Fakte la muziko de Hugo estas pli dominata per imitativaj komponteknikoj ol tiu de aliaj komonistoj el la frua 15-a jarcento. La plimulto de la komponaĵoj de Hugo estas trivoĉaj, kvankam li kelkfoje aldonis kvaran voĉon.

Diversaj mesopartoj estas postlasitaj, tamen neniu el ili kompleta, kaj krome ekzistas kvin motetoj de li, el kiuj unu estas izoritma. Inter ili estas sekularaj verkoj, multaj rondeloj, ĉiuj kun franclingva teksto, samkiel kelkaj baladoj kun itala teksto (preskaŭ certe komponita okaze de reĝa geedziĝfesto en la familio Malatesta).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aŭdekzemplo[redakti | redakti fonton]

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Jo sum tuo servo" Jo sum tuo servo 

Referencoj kaj rekomendata legaĵo[redakti | redakti fonton]