Adriano Banchieri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Adriano Banchieri

Adriano Banchieri (Adriano di Bologna) (* 3-a de septembro 1568 en Bologna; † 1634 samloke.; naskiĝinta Tommaso Banchieri) estis itala benediktana monaĥo, orgenisto, komponisto teoriisto kaj poeto renesanca kaj frubaroka.

.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Banchieri naskiĝis kaj mortis en Bolonjo. Tommaso eniĝis en 1587 en la benediktanan ordenon kaj alprenis la nomon Adriano. Ekde 1592 li funkciis kiel orgenisto en diversaj monaĥejoj de sia ordeno kiel ekz. Lucca kaj Siena. Ekde 1594 li laboris en S. Michele in Bosco (proksime de Bolonjo). Unu el liaj instruistoj en la monaĥejo estis Gioseffo Guami, kiu formis lian stilon. Dum sia monaĥa vivo li loĝis en Lucca, Siena, Imola, Gubbo , Venecia kaj Verona. En 1609 li transloĝas al la monaĵejo San Michele del Bosco en Bolonjo, kie li restis ĝis sia morto. En 1613 li iĝis profesoro de muziko. En 1615 li fondis la Accademia dei Floridi, dediĉata al la studado de la muzikarto. En 1618 li iĝis abato de la monaĥejo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Banchieri estas rigardata kiel unu el la plej gravaj muzikteoriistoj de la 17-a jarcento. Oni scias, ke li konatiĝis kun Claudio Monteverdi kaj ellaboris kun li verkoj pri muzikteorio. Li montriĝis kiel tre akceptema rilate al ĉiuj reformoj kaj kiel unu el la unuaj li uzis la signadojn "piano" (p) kaj "forte" (f) en la nototeksto. En tute li estis avangardulo koncerne ekzaktecon pri koncertadaj ordonoj por la interpretanto kaj tiel plifortigis la rolon de la komponisto. Krome li apartenas al la unuaj, kiuj uzis taktobastonon ĉe la direktado. En 1615 li fondis la Accademia dei Floridi, la senpera antaŭulo de la Accademia Filarmonica en Bolonjo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Didaktiko[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de Cartella de Adriano Banchieri, 1601
  • Cartello, ovvero Regole utilissime à quelli che desiderano imparare in canto figurato

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Banchieri estis tre produktiva komponisto. Li kreis profanan kaj sakralan muzikon ĉiaspecan. La samtempanoj speciale alprenis la madrigalolibrojn de Banchieri. La tie enestajn verkojn oni rigardu kiel fruaj ekzemploj de muzika teatro.

Same kiel Orazio Vecchi li volis ŝanĝi la madrigalon por dramaj celoj. Precipe estas li, kiu kreis la ĝenron de la madrigala komedio, kiu ne estis prezentata sur scenejo sed rakontis dromon per serio de unuopaj madrigaloj. Multaj el tiuj kolektoj estis komponitaj por amuzi la sociajn rondojn de Bolonjo. elstarigitaj:

  • Madrigalaj komedioj elstaraj
    • La pazzia senile (1598) ( La frenezo senila)
    • Il metamorfosi musicale (1601) (La metamorfozo muzika)
    • Virtuoso ridotto (1601) (Virtuozo handikapita)
    • Il zabaione musicale, 1604
    • Barca di Venetia per Padova, 1605
    • Festina nella Sera del Giovedi Grasso, (1608), Kiu primokas variajn idiomojn muzikajn de la epoko kaj prezentas imitaĵon de bestoj kantantaj "contrapunto bestiale" [bestkontrapunkto] pri kanto firma.
  • 12 polifoniaj mesoj

Orgenkonstrudado[redakti | redakti fonton]

  • L'organo suonarino, 1605
  • Conclusioni nel suono dell'organo, 1609

Didaktiko[redakti | redakti fonton]

  • Cartello, ovvero Regole utilissime à quelli che desiderano imparare in canto figurato

Ligiloj[redakti | redakti fonton]