Marcelo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
MARCELO LA 2.a
Papo Marcelo la 2-a
nomo = Marcelo la 2-a
naskiĝnomo = Marcelo Cervini
sekso = viro
naskiĝdato = la 6-a de majo 1501
naskiĝloko = Naskiĝloko = Montefano
elektiĝo = la 9-an de aprilo 1555
enoficiĝo = la 10-an de aprilo 1555
antaŭulo =Julio la 3-a
posteulo = Paŭlo la 4-a
mortodato = la 1-an de majo 1555
mortokolo = Romo
entombigoloko = en la Baziliko Sankta Johano de Laterano
titolo = 222a

Marcelo la 2-a estis papo de la Katolika Eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Papo Marcelo la 2-a naskiĝis en Montefano (Centra Italio), malgraŭ ke lia familio “Cervini” originis el Montepulciano (Centra Italio).

Lia fratino, Ĉincja Cervini, estis la patrino de sankta Roberto Bellarmino, kardinalo kaj Doktoro de eklezio.

Li persone esti taksata persono je alta morala integreco kaj grandaj spiritaj dotoj En 1539 li estis ŝarĝita per la tasko episkope regi la diocezon de Lamezia Terme (Sicilio), sed rezignis pri tiu ofico post malpli ol unu jaro.

La 24-an de septembro 1540 li estis elektita episkopo de la diocezo Reggio nell'Emilia-Guastalla (Alta Italio).

En 1544 li estis, samtaske, enoficigita en la diocezo de Gubbio (Centra Italio).

Dum la Koncilio de Trento, Marcelo elstariĝis pro siaj sagaco kaj oportunaj intelektaj kapabloj kaj ĝuste pro tiuj li estis levita al la kardinala purpuro.

Sekve, fakte, li estis alvokita elspezi sian dotojn ĉe la Ŝtasekretarieco de la Apostola Seĝo kaj samtempe en la prezidanteco de la Trenta Koncilio.

Kiam prezentiĝis la neceso elekti la nomon per kiu sidi ĉe la katedro de Petro (nome kiel papo), kardinalo Korvini konfirmis sian baptan nomon, ankaŭ por signali ke la prestiĝo de nova ŝarĝo, al kiu la Kardinala Kolegio lin ligis, neniel influus sur lia persono kaj liaj estontaj vivkondutoj kiuj konstatite estis ĉiam stampitaj per moralo kaj profunda religieco.

Papado[redakti | redakti fonton]

Papo Marcelo la 2-a volis, fakte, ke ankaŭ la kronada ceremonio disvolviĝu humiltone kaj kun malmulta festego, destinante al la malriĉuloj la monon asignitan de la roma kurio por la antaŭvidita protokolo de la papa elekto.

Tio generis grandajn atendojn en tiuj kiuj deziris alestiĝon de papo kapabla superi la ĵusan tradicion de papoj prefere dediĉitaj al kulturaj kaj artemaj kaj nepotismaj, se ne, foje, mondumecaj aferoj. Li ekmontriĝis tiom kontraŭnepotisme ke li malpermesis al sia parencaro veni al Romo, kaj intencis ne sin lasi altiri mezen de la politika agono konsiderante sian oficon tute engaĝita alproksimigi la popolojn kiel paŝtisto de la gentoj. Oni vidis en li la ekreformiston de reformoj ĉiam alvokataj.

Sed tiuj atendoj kaj esperoj tuj restis ĝia motoro ĉar papo Marcelo la 2-a, iom pli ol dudek tagoj post sia elektiĝo, mortis, eble pro infarkto, eble pro sekreta kaj eble maligna plago sur kruro. Li apenaŭ sukcesis dispozicii pri severa kaj mormodera kaj ŝparema en kortegaj, privataj kaj publikaj, leniĝoj.

Tombo de Marcelo la 2-a, en la Vatikanaj Grotoj

Li estis sepultita en simpla paleokristana sarkofago de la Vatikanaj Grotoj, laŭ liaj deziroj.

Giovanni Pierluigi da Palestrina, unu el la plej muzikistoj de tiu epoko, komponis honore de papo Marcelo la 2-a belegan paĝon de polifonia muziko, nome la tieldirita "Missa Papae Marcelli" (1562)

Lia posteulo estis papo Paŭlo la 4-a.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Lorenzo Cardella, Memorie storiche de' cardinali della Santa Romana Chiesa Tomo Quarto (Roma: Pagliarini 1793) pp. 225
  • france Marc Dykmans, Quatre lettres de Marcel Cervini cardinal-légat auprès de Charles Quint en 1540, Archivum Historiae Pontificiae, 29, 1991, p. 113-171.
  • angle William V. Hudon, Marcello Cervini: an Ecclesiastical Government in Tridentine Italy, Dekalb, Northern Illinois University Press, 1992.
  • itale Paola Piacentini, La biblioteca di Marcello II Cervini : una ricostruzione dalle carte di Jeanne Bignami Odier : i libri a stampa , Città del Vaticano, Biblioteca apostolica vaticana, 2001 (Studi e testi ; 404)
  • itale Paola Piacentini Scarcia, « La giovinezza di Marcello Cervini nelle lettere al padre (1519-1524) », dans Filologia umanistica per Gianvito Resta, Vincenzo Fera et Giacomo Ferraú (éd.), vol. 2, Padoue, Antenore, 1997, p. 1437-1438.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]