Évora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ruinaĵo de romia templo meze de Eboro
Monda heredaĵo de UNESKO

Évora (esperantigite Eboro) estas urbo de Portugalio, tre grava pro grando kaj esti Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Krome ĝi estas ĉefurbo de la distrikto de Évora kaj troviĝas en la suda regiono Alentejo kaj subregiono de Centra Alentejo, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 56, 000 loĝantoj.

Ĝi situas je 38º34'03"N, 07º54'43"O.

Ĝi estas sidejo de unu el la plej grandaj municipoj de Portugalio, kun 1,308,25 km² de areo kaj 56,525 loĝantoj (CENSOS 2001), subdividita en 19 komunumoj. La municipo limas norde kun la municipo de Arraiolos, nordoriente kun Estremoz, oriente kun Redondo, sudoriente kun Reguengos de Monsaraz, sude kun Portel, sudokcidente kun Viana do Alentejo kaj okcidente kun Montemor-o-Novo. Ĝi estas sidejo de antikva episkopejo, kaj estas eklezia metropolejo (Arkiepiskopejo de Évora).

Komunumoj de Évora[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo havis la nomon Ebora Cerealis dum la Romia imperio, kaj ekhavis la nomon Liberalitas Julia tempe de la imperiestro Julio Cezaro, ĉar tiam estis jamgrava urbo, kion pruvas ruinoj de Romia templo de Évora kaj la restaĵoj de romiaj muregoj.

Konkerita el Maŭroj en 1165 de popola heroo Geraldo Sem Pavor (Ĝeraldo Sentimo). Ĝi estis reĝa sidejo dum longaj periodoj, ĉefe dum la reĝadoj de Johano la 2-a de Portugalio, Manuel la 1-a de Portugalio kaj Johano la 3-a de Portugalio.

Ĝi klare elstariĝis en la 16-a jarcento, kiam oni starigis la eklezian metropolejon kaj estis fondita la Universitato de Eboro (ligita al la Jezuitoj), de la Kardinalo Henriko la 1-a de Portugalio, unua akiepiskopo de la urbo. Supreniro por Eboro estis la forigo de la prestiĝa universitato en 1759 (oni restarigis ĝin nur post ĉirkaŭ du jarcentoj) pro la forĵeto de la Jezuitojn el la lando laŭ ordono de la Markizo de Pombal. Eboro ricevis diversajn stilojn kaj artajn tendencojn, Ĝis kiam estis klasita de la UNESCO en 1986 kiel Komuna Heredaĵo de la Homaro.

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de la municipo de Évora (1801 – 2004)
1801 1849 1900 1930 1960 1981 1991 2001 2004
18620 16995 25563 35903 50095 51572 53754 56519 55619

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzea urbo de Eboro devenas el la tempo de la Romia Imperio. La urbo ankoraŭ conservas grandaparte en sia centro restaĵojn de diversaj civilizoj kaj kulturoj: Keltoj, Romianoj, Araboj, Judoj kaj Kristanoj influis sufiĉe la kulturon de la urbo. Popola arkitekturo konsistas el blanka domaro aŭ kun azuleĥoj kaj feraj verandoj de la jarcentoj 16-a ĝis 17-a. La monumentoj de tiu ĉi urbo influis sufiĉe sur la portugala arkitekturo en Brazilo.

La Historia Centro de Eboro, formita de mallarĝaj stratetoj, patioj kaj placetoj, ampleksas areon de 107 hektaroj kaj estas klare limigita de mezepokaj muregoj, longaj pli ol 3 km.

Sude de la malnova ĉirkaŭmuro troviĝas la Placo de Giraldo, de kie disas la ĉefaj stratoj kiel radiusoj.

Ĉefaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Romia Templo de Eboro, popole kaj malakurate konata kiel Templo de Diana, ĉar poste oni konstatis, ke estis dediĉita al la imperiestro; ĝi estas korintika konstruaĵo de kio restas pli ol 14 kolonoj sur podio. Je la mala flanko de la proksima landlimo en la hispana parto ekzistas tre simila konstruaĵo en la romiana urbo Merido. Tiu templo estas en alta placo flanke de la Katedralo kaj aliaj preĝejoj kaj gravaj mezepokaj konstruaĵoj, kiel la Palaco de la Inkvizicio.
  • Katedralo de Eboro, de la 11-a kaj 12-a jarcentoj kaj stiloj romaniko kaj gotiko. No interno estas barokaj altaroj kaj gotika klostro. La Katedralo estis sidejo de historiaj okazaĵoj rilataj al portugalaj malkovroj de ŝipistoj.
  • Preĝejo de Sankta Francisko, kie estas la
  • Capela dos Ossos (aŭ Kapelo de la Ostoj), tre popola kaj stranga preĝejeto ornamita de miloj da ostoj kaj kranioj. La intenco estas rememori pri la efemereco de la homa vivo. Ĉeporde oni legas “Nós ossos que aqui estamos pelos vossos esperamos” (Ni, ostoj ĉi-tieaj, atendis la viajn). Estas ĉirkaŭ 5,000 homaj ostoj tie.
  • Palaco de D. Manuel, ekzemple de tre tipa landa stilmaniero de gotiko, nome manuelino.
  • Monaĥejo de la Lóios
Mapo de Portugalio Distriktoj kaj aŭtonomaj regionoj de Portugalio Flago de Portugalio
Distriktoj: Aveiro | Beja | Braga | Bragança | Castelo Branco | Koimbro | Évora | Faro | Guarda | Leiria | Lisbono | Portalegre | Porto | Santarém | Setúbal | Viana do Castelo | Vila Real | Viseu
Aŭtonomaj regionoj: Acoroj | Madejro