Antonio Veracini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Veracini
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1659 (1659-01-17)
en Florenco
Morto 26-an de oktobro 1733 (1733-10-26) (74-jaraĝa)
en Florenco
Lingvoj itala
Parencoj Francesco Maria Veracini
Okupo
Okupo komponistoviolonisto
vdr

Antonio Veracini (* 17-a de januaro 1659 en Florenco; † 25-a de oktobro 1733) estis itala violonisto kaj komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antonio estis lernanto de sia patro Francesco di Nicolo (1638-1720). Lia patro enkodukis lin en la toskanan kortegon. En la jaro 1682 li eniris la servon ĉe la granddukino delle Rovere kaj tenis tiun ĉi pozicion ĝis ŝia morto en la jaro 1694.

Li pasigis sian tutan vivon en sia gepatra urbo kaj muzikis laŭokaze ĉe la kortego de la grandduko, sed antaŭ ĉio li estris la familipropran violonlernejon. Kiam en 1699 lia plej bona lernanto, lia nevo Francesco Maria Veracini, vojaĝis kune kun la avo al Romo, li plukondukis sole la sorton de la Veracini-Lernejo. La lernejo troviĝis en domo en la Via di Pallazuolo, konstruaĵo, kiun heredis lia patro. Antonio Veracini estis unu el la plej respektataj violonistoj de sia epoko. Li komponis oratoriojn por diversaj preĝejoj, kies partituroj tamen perdiĝis. En la posedaĵo de sia familio estis riĉe ekipita kolekto da instrumentoj, inter tiuj multnombraj violonoj de Amati kaj Jakobus Stainer.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1692, Sonate à tre, due Violino, e Violone ò Arcileuto col Basso per l'organo op. 1, Florenz, Navesi 1692
  • Sonate da Chiesa à Violino, e Violoncello, ò Basso op. 2, Amsterdamo, Roger (reprintaĵo.)
  • 10 ĉambrosonatoj, à Violino. e Violone, ò Arcileuto, col Basso per il Cemb. op. 3 (consacrate al Serenissimo Principe Gio: Gastone di Toscana), Modena 1696, Fortuniano Rosati.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • APEL WILLI, Studien über die frühe Violinmusik (IX) : Die italienischen Hauptquellen von 1690 bis 1730
  • BRAINARD PAUL, Italienische Violinmusik der Barockzeit (I). München, Henle 1985
  • HILL JOHN WALTER, Antonio Veracini in context: New perspectives from documents, analysis, and style. In «Early Music» (18) novembre 1990; paĝoj 545-562;