Johann Joachim Quantz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Joachim Quantz

Johann Joachim Quantz (* 30-a de januaro 1697 en Scheden (Hannover); † 12-a de julio 1773 en Potsdamo) estis Germana flutisto, komponisto kaj flutinstruisto de Frederiko la Granda.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Quantz naskiĝis en 1697 kiel kvina filo de la hufferisto Andreas Quantz en Scheden. Post la morto de liaj gepatroj (1702 kaj 1707) lia onklo Justus Quantz, urbomuzikisto en Merseburg, kaj la orgenisto Kiesewetter transprenis la edukadon. Ankau la onklo baldaŭ mortis, kaj ties posteulo Johann Adolf Fleischhack edukis Quantz. Kiel "submajstro" en 1713 tiu ĉi iris al Radeberg kaj en 1714 li iĝis urbofajfisto en Pirna. Post fino de la edukado en marto 1716 li ricevis laboron en la urbokapelo de Dresdeno (hobojo kaj fluto). Post dujara servo en la ensemblo li transposteniĝis al la Pola Kapelo de Aŭgusto la 2-a, kun kiu li regule vojaĝis al Pollando.

Por progresi profesie, li studis en 1717 ĉe Jan Dismas Zelenka kaj Johann Joseph Fux en Vieno; jaron poste li sekvis en Dresdeno leciojn pri transversflutoludado ĉe la Franca flutisto Pierre-Gabriel Buffardin kaj komencis komponi. Studovojaĝo en la jaroj 1724 ĝis 1726 lin kondukis al Francesco Gasparini en Italio samkiel 1726 kaj 1727 al Parizo kaj Londono. Per tiuj vojaĝoj tra Eŭropo li konatiĝis persone kun Alessandro Scarlatti kaj Georg Friedrich Händel, tamen ankaŭ li ekkontaktis la komencan fruan klasikon.

En la jaro 1728 li iĝis flutisto ĉe la Saksona reĝa kapelo kaj ekkonis la tiaman Prusan kronprincon Frederiko, kiun li ekde tiam instruis pri flutludado. En 1737 Quantz edzinigis Anna Rosina Carolina Schindler. Post kiam Frederiko reĝiĝis, li destinis Quantz 1741 kiel ĉambromuzikisto kaj kortegokomponisto al la Prusa kortego en Berlino, kie tiu ĉiutage instruis Frederikon, direktis domkoncertojn kaj komponis. Krome li mem konstruis flutojn, plibonigis ilin per aldonado de dua klapo. Johann Sebastian Bach kaj Georg Philipp Telemann konis tiujn instrumentojn kaj adaptis kelkajn el ili komponaĵoj al la novaj eblecoj teknikaj. En 1752 li verkis la flutinstrulibron Provo de instruo ludi la transversfluton (la transversfluto ankaŭ venkis en la Franca stilo).

Quantz restis je la Frederika kortego ĝis sia morto. En la jaro 1755 en la „Historisch-kritischen Beyträgen zur Aufnahme der Musik“ [Historiaj-kritikaj kontribuoj pri la akceptado de la muziko] de Friedrich Wilhelm Marpurg aperis aŭtobiografio; plia sekvis en 1762 en la Itala kaj speciale detala biografio skribis lia pranevo 1877 Albert Quantz.

Koncerto en Sanssouci, Potsdam. La fluton ludas Frederiko la Granda.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La komponaĵoj de Quantz plejparte estas destinitaj por transversfluto. Inter ili troviĝas pli ol 200 fluto-solosonatoj, ĉ. 300 flutokoncertoj, 45 Triosonatoj kaj 9 kornokonzertoj.

Krome Quantz postlasis flutoduojn, -triojn kaj –kvartetojn, kaj krom kantoj ankaŭ la Neuen Kirchenmelodien ... (Ĥoralmelodioj al 22 odoj de Gellert el 1760).

La plej multaj verkoj nur ekzistas liegen nur als manuskripte, ĉar nur malmultegaj pecoj aperis kiel presaĵoj. En lia naskiĝloko Scheden regule okazas koncertoj kun verkoj de Quantz. Lia instrulibro por transversfluta ludado Versuch einer Anweisung, die Flöte traversière zu spielen (1752) ankoraŭ en 1992 estis noveldonata en Munkeno & Kassel. Kritikon pri tiu ĉi li repuŝis en la Marpurg-aj "Beiträge" [kontribuoj] en 1755: Application pour la flûte traversière à deuxx clefs, o.J.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ingeborg Allihn: Georg Philipp Telemann und Johann Joachim Quantz. Magdeburg 1971
  • Horst Augsbach: Thematisch-systematisches Werkverzeichnis (QV) Johann Joachim Quantz. Stuttgart 1997
  • Meike ten Brink: Die Flötenkonzerte von Johann Joachim Quantz. Göttingen 1995
  • Ingeborg Langer: Wie aus dem Dorfschmiedsohn ein Lehrer des Königs wurde. Merseburg 1997
  • Johann Joachim Quantz: Versuch einer Anweisung, die Flöte traversière zu spielen. Kassel 2000 (Reprint der Ausg. Berlin 1752)

Ligiloj[redakti | redakti fonton]